Saltu al enhavo

Zadig

El Vikifontaro
ZADIG
LA DESTINO


Orienta Historio
1747



APROBO[1]. — Mi, subskribinto, kiu igis sin konsideri kiel scienculo, kaj eĉ kiel saĝulo, legis tiun ĉi manuskripton, kiun mi trovis, kontraŭvole, kurioza, amuza, morala, filozofa, inda plaĉi ĝuste al tiuj, kiuj malŝatas la romanojn. Tial mi kopiis ĝin, kaj mi certigis al S-ro la Justic-ministro, ke ĝi estas verko abomeninda,


Dediĉa epistolo de Zadig
al la Sultanino Ŝeraa[2] de Sadi
La 18-an de l’monato de »ŝeval«
en la jaro 837 de la Heĝiro.


Tiu ĉi historio orienta, romano publikigita en 1748, okazas en Babilono. Zadig, virta kaj instruita homo, vera saĝulo, trapasas sennombrajn sorto-ŝanĝojn. Ĉar li defendis la amatan virinon, riske de sia vivo, li estas forlasita. Ĉar li estis tro klarvida observanto, kaj ĉar li povis diri, kiel aspektas la hundo de l’reĝo, ne vidinte ĝin, li estas kondamnita je monpuno de 900 oraj uncoj. Ĉar li faris mezbonajn versojn, li estas palisumota, poste li ricevas la komision regi la ŝtaton kaj prononci juĝojn. Ĉar li portis pantoflojn samkolorajn kiel tiuj de l'reĝino, li devas forkuri. Ĉar li defendis Egiptinon, kiun batis ŝia amanto, li estas vendita kiel sklavo. Post multaj aventuroj Zadig fariĝas reĝo kaj regigas la justecon kaj la amon. Lia historio pruvas, ke homo kun spirito kaj koro povas koni en la vivo ĉiujn malfeliĉojn kaj ĉiujn feliĉojn, kaj ke, male, homo sen spirito kaj sen koro povas atendi preskaŭ la samajn aferojn; ke la hazardo regas sola la absurdan socion, kiun la homoj faris; ke cetere ĉiuj frenezoj kaj homaj mizeroj devas kontribui al ĝenerala harmonio.


ZADIG
aŭ la Destino


Ravo por la okuloj, turmento por la koroj, lumo por la spirito, mi ne kisas la polvon de viaj piedoj, tial ke vi marŝas malmulte, aŭ pro tio, ke vi paŝas sur tapiŝoj el Iranio, aŭ sur rozoj. Mi prezentas al vi la tradukon el libro de antikva saĝulo, kiu ĝuante la feliĉon havi nenion por fari, amuziĝis, verkante historion pri Zadig, verko, kiu diras pli ol ĝi ŝajnas diri. Mi petas, ke vi legu ĝin kaj juĝu pri tio; tial ke, kvankam vi estas en la printempo de via vivo, kvankam ĉiuj plezuroj ĉirkaŭas vin, kvankam vi estas bela kaj viaj talentoj[3] aldonas al via belo, kvankam oni laŭdas vin de la mateno ĝis la vespero, pro kio vi rajtas esti tute malsaĝa, tamen vi havas tre saĝan spiriton kaj tre delikatan guston, kaj mi aŭdis vin rezonanta pli bone ol tiuj maljunaj derviŝoj longbarbaj kun pinta ĉapo. Vi estas diskreta, kaj vi ne estas malfidema; vi estas milda kaj ne senvola; vi estas bonfarema kun sagaco; vi estimas viajn amikojn kaj vi ne havigas al vi malamikojn. Via spirito neniam uzas la sagojn de l’kalumnio; vi diras kaj faras nenion malbonan, malgraŭ la eksterordinara kapablo, kiun vi havus por tio. Fine, via animo ĉiam ŝajnis al mi esti pura kiel via belo. Vi eĉ havas fundon de filozofio, kiu kredigis al mi, ke vi pli ŝatus ol alia persono tiun verkon de saĝulo.

Ĝi unue estis skribata en antikva ĥaldea lingvo, kiun nek vi nek mi komprenas. Oni tradukis ĝin arabe, por amuzi la faman sultanon Ulug-beb. Tio okazis en la tempo, kiam Araboj kaj Persoj komencis verki iajn Mil kaj unu noktoj, iajn Mil kaj unu tagoj, ktp. Ulug preferis la legadon super Zadig; sed la sultaninoj preferis la Mil kaj unu.

— Kiel vi povas preferi, diris al ili la saĝa Ulug, malsaĝajn fabelojn, kiuj havas nenian signifon?

Estas ĝuste pro tio, ke ni ŝatas ilin, respondis la sultaninoj.

Mi flatas min, ke vi ne similas ilin, kaj ke vi estos ia vera Ulug. Mi eĉ esperas, ke, kiam vi estos tedita per la ĝeneralaj konversacioj, kiuj sufiĉe similas al la Mil kaj unu, kun la diferenco, ke ili estas malpli amuzaj, mi povos trovi minuton, por havi la honoron paroli racie. Se vi estus estinta Talestra el la tempo de Skander, filo de Filipo; se vi estus estinta la reĝino de Sabio en la tempo de Solejman, estus tiuj reĝoj, kiuj farus la vojaĝon.

Mi petas al la ĉielo, ke viaj plezuroj estu senmiksaj, via belo longdaŭra kaj via feliĉo senfina. — Sadi.


ĈAPITRO I
La Unuokula


En la tempo de l’reĝo Moadbar estis en Babilono junulo nomita Zadig, naskiĝinta kun bona naturo, fortigita per edukado. Kvankam li estis riĉa kaj juna, li tamen scipovis moderigi siajn pasiojn; li afektis nenion; li ne volis esti ĉiam prava kaj scipovis respekti la homan malforton. Oni miris ĉe la konstato, ke estante tre sprita li neniam insultis per mokoj al tiuj diroj tiel malprecizaj, tiel tedaj, tiel tumultaj, al tiuj tiel riskaj diroj malicaj, al tiuj malklerulecaj decidoj, al tiuj krudaj ŝercoj, al tiu vana bruo parola, kiun oni nomis konversacio en Babilonio, En la unua libro de Zoroastro[4] li lernis, ke la ofendiĝemo estas balono ŝvelita per vento, el kiu eliras uraganoj, kiam oni trapikas ĝin. Precipe Zadig ne fanfaronis, ke li malestimas la virinojn kaj subigas ilin. Li estis malavara; li ne timis fari komplezon al maldankemuloj, laŭ tiu nobla maksimo de Zoroastro: Kiam ci manĝas, ci donu manĝaĵon al la hundoj, eĉ se poste ili fariĝos al ci mordemaj. Li estis tiel saĝa, kiel eblas, tial ke li celis vivi kun saĝuloj. Instruite en la sciencoj de la antikvaj Ĥaldeoj, li konis la fizikajn principojn de la naturo, tiaj kiel ili estas hodiaŭ konataj, kaj rilate al la metafiziko, li sciis tion, kio estis tiuepoke sciata, t. e. tre malmulte. Li estis firme konvinkita, ke la jaro sistas el tri cent sesdek kvin kaj kvarono da tagoj, malgraŭ la nova filozofio liatempa, kaj ke la suno estas en la centro de l’mondo; kaj kiam la ĉefaj pastroj diris al li, kun aroganta fierego, ke li havas malbonajn opiniojn kaj ke li malamikas al la Ŝtato, kredante, ke la suno turniĝas kaj ke la jaro konsistas el dek du monatoj, li senkolere kaj senmalŝate silentis.

Zadig, estante tre riĉa kaj sekve havante amikojn, estante bonfarta kun agrabla vizaĝo, havante justan kaj moderan spiriton, kun sincera kaj nobla koro, kredis, ke li povas esti feliĉa. Li estis edziĝonta kun Semira, kies belo, deveno kaj riĉaĵo faris el ŝi la plej profitan edziĝon en Babilono. Li havis por ŝi solidan kaj virtan koralligitecon, kaj Semira amis lin pasie. Alproksimiĝis la feliĉa momento de ilia geedziĝo, kiam, promenante kune en la direkto al iu pordo de Babilono, sub la palmoj, kiuj ornamas la bordon de la riverego Eŭfrato, ili vidis veni al si virojn, armitaj per sabroj kaj pafarkoj. Ili estis sekvuloj de l’juna Orkan, nevo de ministro, al kiu flatuloj de lia onklo kredigis, ke al li ĉio estas permesata. Li havis neniun el la afablaj plaĉoj nek el la virtoj de Zadig; sed, opiniante esti multe supera, li afliktiĝis pro tio, ke li ne estas preferata. Tiu ĵaluzo, kiun kaŭzis lia vanto, kredigis lin, ke li amas Semira. La rabantoj kaptis ŝin; kaj en la flamiĝo de sia perforto ili vundis ŝin kaj fluigis la sangon de persono, kies vidiĝo kortuŝus la tigrojn de l’monto Imaus. ŝiaj ĝemoj atingis la ĉielon. Ŝi kriis:

— Kara edzo mia! oni rabas min for de vi, kiun mi adoras.

Ŝi ne zorgis pri si mem; ŝi pensis nur pri sia kara Zadig. Ĉi tiu, en la sama tempo, defendis ŝin per la tuta forto, kiun donas la kuraĝo kaj la mano. Helpate nur de du sklavoj, li forpelis la rabantojn kaj rekondukis en ŝian hejmon la svenantan kaj sangemakulitan Semira, kiu malfermante la okulojn, vidis sian liberiganton. Ŝi diris al li:

— Ho! Zadig, mi amis vin kiel edzon, mi amas vin kiel tiun, al kiu mi ŝuldas la honoron kaj la vivon.

Neniam estis pli amanta koro ol tiu de Semira; neniam pli ravanta buŝo esprimis pli kortuŝajn sentojn per tiuj fajraj paroloj, kiujn inspiras la sento pri la plej granda bonfaro kaj la plej delikata emociego pro la plej prava amo. Ŝia vundo estis malgrava; ŝi baldaŭ resaniĝis. Zadig estis pli danĝere vundita; pafo de sago, kiu trafis lin apud la okulo, faris al li profundan vundon. Semira petis al la dioj nur la resaniĝon de sia amato. Siaj okuloj estis nokte kaj tage saturitaj per larmoj; ŝi atendis la momenton, kiam tiuj de Zadig povos ĝui ŝian rigardadon; sed absceso, aperinta ĉe la vundita okulo, kaŭzis, ke la plej grandan malbonon oni povas timi. Per sendito oni mendis en Memfiso la grandan kuraciston Hermes, kiu venis kun multaj akompanantoj. Li vizitis la malsanulon kaj deklaris, ke li perdos la okulon; li eĉ antaŭdiris la tagon kaj la horon, kiam tiu fatala akcidento devas okazi.

— Se estus la dekstra okulo, li diris, mi kuracus ĝin; sed vundoj ĉe maldekstra okulo estas nekuraceblaj.

Ĉiuj Babilonanoj, bedaŭrante la sorton de Zadig, admiris la profundon de la scienco de Hermes. Du tagojn poste la absceso krevis per si mem; Zadig perfekte resaniĝis. Hermes verkis libron, en kiu li pruvis, ke li ne resaniĝis. Zadig ne legis ĝin; sed, tuj kiam li povis eliri, 11 prepariĝis por viziti la virinon, kiu esperigis lin pri feliĉo en sia vivo, kaj por kiu sola li volis havi okulojn. Semira estis en la kamparo jam de du tagoj. Survoje li eksciis, ke tiu belulino, laŭte deklarinte sian malinklinegon por la unuokulaj, edziniĝis kun Orkan, ĉi tiun nokton mem. ĉe tiu novaĵo li senkonsciiĝis; lia sufero preskaŭ mortigis lin. Longtempe li malsanis; sed fine lia racio supervenkis lian afliktiĝon, kaj la kruelego de tio, kion li spertis, eĉ helpis lin konsoli.

— Ĉar mi spertis, li diris, tian kruelan kapricon de fraŭlino, edukita ĉe la kortego, mi devas edzinigi civitaninon. Li elektis Azora, la plej saĝan kaj la plej bondevenan el la urbo; li edziĝis kun ŝi kaj vivis kun ŝi dum unu monato en la agrablaĵoj de unuiĝo plej ameca. Li nur rimarkis en ŝi iom da frivolo kaj multe da emo ĉiam trovi, ke la junuloj plej. belikorpaj estas la plej spritaj kaj virtaj.


ĈAPITRO II
La nazo


Iun tagon Azora revenis hejmen, post promenado, kolera kaj faris laŭtajn ekkriojn.

— Kio okazas al vi, mia kara edzino? diris Zadig, kio povas duonfrenezigi vin?

— Ho ve! ŝi diris, vi estus same kiel mi indignita, se vi estus vidinta la spektaklon, kiun mi ĵus vidis. Mi iris por konsoli la junan vidvinon Kosru, kiu starigis, antaŭ du tagoj, tombmonumenton al sia juna edzo apud la rivereto, kiu randas ĉi tiun herbejon. Ŝi promesis al la dioj, pro sia afliktiĝo, resti apud tiu tombo tiom longe, kiom fluos apude la akvo de la rivereto.

— Nu! diris Zadig, jen estas estiminda virino, kiu vere amis sian edzon!

— Ha! ree parolis Azo, se vi scius pri ŝia okupo, kiam mi vizitis ŝin!

— Pri kio, bel’ Azora?

— Ŝi deturnis la rivereton.

Ŝi eldiradis tiom da koleraj atakparoloj, ŝi tiel flame kaj senbride riproĉadis al la juna edzino, ke tia virtoparademo ne plaĉis al Zadig.

Li havis amikon, nomata Kador, ikiu estis unu el tiuj junuloj, kiujn lia edzino opiniis pli honesta kaj pli merita ol la aliaj: li faris tiun amikon sia konfidenculo kaj certigis al si, kiel eble, lian fidelon per multvalora donaco. Post dutaga ĉeesto sur la kamparo ĉe unu el siaj amikinoj, Azora revenis hejmen la trian tagon. Plorantaj servistoj sciigis al ŝi, ke ŝia edzo subite mortis dum la nokto, ke oni ne kuraĝis iri por informi ŝin pri tiu fatala novaĵo, kaj ke oni ĵus metis Zadig en la tombon de liaj gepatroj, kiu kuŝas ĉe la fino de l’ĝardeno. Ŝi ploris, elŝiris siajn harojn kaj ĵuris sin mortigi. Vespere Kador petis al ŝi la permeson paroli al ŝi, kaj ambaŭ ploris. La sekvantan tagon ili ploris malpli kaj tagmanĝis kune. Kador konfidis al ŝi, ke lia amiko donacis al li la plej grandan parton de sia posedaĵo, kaj komprenigis al ŝi, ke li estus feliĉa profitigi ŝin je sia riĉaĵo. La sinjorino ploris, koleriĝis, kvietiĝis; la vespermanĝo daŭris pli longe ol la tagmanĝo, oni interparolis kun pli da konfido. Azora laŭde parolis pri la mortinto; sed ŝi konfesis, ke li havis mankojn, je kiuj Kador estas senigita.

Meze dum la vespermanĝo, Kador ekĝemis pro netolerebla lienmalsano; la sinjorino, maltrankvila kaj servema, alportigis ĉiujn esencojn, per kiuj ŝi parfumis sin, por provi, ĉu unu el ili taŭgas kontraŭ la lienmalsano; ŝi multe bedaŭris, ke la granda Hermes ne estas ankoraŭ en Babilono; ŝi (komplezis tuŝi la flankon, ĉe kiu Kador sentis tiel akrajn dolorojn.

— Ĉu vi estas ema al tiu kruela malsano? ŝi demandis kompate.

— Ĝi kelkfoje proksimigas min al la tombo, respondis al ŝi Kador, kaj estas nur unu kuracilo, kiu povas mildigi mian doloron: ĝi konsistas en la almeto sur mian flankon de la nazo de homo, kiu mortis la antaŭan tagon.

— Jen stranga kuracilo, diris Azora.

— Ne pli stranga, li respondis, ol la saketoj de l’sinjoraĉo Arnult kontraŭ apopleksio.[5]

Tiu motivo, aldone al la grandega merito de la junulo, decidigis fine la sinjorinon.

— Ĉion konsiderinte, ŝi diris, kiam mia edzo pasos el la hieraŭa mondo en la morgaŭan laŭ la ponto Ĉinavar [6], la anĝelo Asrael certe ne rifuzos al li la transiron, tial ke lia nazo estos iom malpli longa en la dua vivo ol en la unua.

ŝi do prenis razilon; ŝi iris al la tombo de sia edzo, superverŝis ĝin per larmoj kaj proksimiĝis por fortranĉi la nazon de Zadig, kiun ŝi trovis sterniĝanta en la tombo. Zadig levas sin tenante sian nazon per unu mano kaj per la alia haltigante la razilon —

— Sinjorino, li diris al ŝi, ne plu tiel riproĉu al la juna Kosru; la intenco fortranĉi mian nazon ne estas malpli valora ol tiu deturni rivereton.


ĈAPITRO III
Hundo kaj ĉevalo


Zadig spertis, ke la unua monato post la edziĝo, kiel estas skribite en la libro de Zend, estas la mielluno, kaj la dua, la absintluno. Kelkan tempon poste li estis devigata rezigni Azoran, kiu estis fariĝiinta tro malagrabla kunvivantino, kaj li serĉis feliĉon en la studo super la naturo.

— Neniu estas pli feliĉa, li diris, ol filozofo, kiu legas en tiu granda libro, kiun Dio metis sub niajn okulojn. La veroj, kiujn li eltrovas estas liaj: li nutras kaj levas sian animon; li vivas trankvile; li timas nenion de la homoj, kaj lia amema edzino ne venas fortranĉi lian nazon.

Saturite per tiuj ideoj, li retiriĝis en kampardomon ĉe la bordoj de Eŭfrato. Tie li ne okupis sin, kalkulante, kiom da coloj de akvo fluas en unu sekundo sub la arkoj de l’ponto, aŭ ĉu falas dekduoncoloj kvadrataj da pluvo pli en la musa monato ol en la ŝafa monato. Li ne imagis fari silkon el araneaĵoj, nek porcelanon el rompitaj boteloj[7] ; sed li ĉefe studis la apartan kvaliton de la bestoj kaj de la plantoj, kaj li baldaŭ akiris sagacon, per kiu li eltrovis mil diferencojn, kie aliaj homoj vidis ĉion sama.

Iun tagon, promenante apud arbareto, li vidis kuri al si eŭnukon de la reĝino, sekvatan de pluraj oficuloj, kiuj ŝajnis esti en plej ega maltrankvilo, kaj kiuj kuris dise kiel frenezetiĝintaj homoj, kiuj serĉas, kion ili perdis plej valora.

— Junulo, diris al li la ĉefeŭnuko, ĉu vi ne vidis la hundon de la reĝino?

Modeste Zadig respondis:

— Estas hundino, ne hundo.

— Vi estas prava, diris la unua eŭnuko.

— Ĝi estas hispanhundino tre malgranda, aldonis Zadig; ŝi naskis idojn antaŭ nelonge; ŝi lamas per la maldekstra piedo antaŭa, kaj ŝi havas tre longajn orelojn.

— Vi do vidis ŝin? diris la unua eŭnuko tute senspirigita.

— Ne, respondis Zadig, mi ne vidis ŝin, kaj neniam sciis, ke la reĝino havas hundinon.

Precize en la sama ternpo, pro iu strangaĵo ordinara de l’sorto, la plej bela ĉevalo el la reĝa stalo forkuris el la manoj. de stalisto en la ebenaĵojn de Babilono. La ĉefa ĉashundisto kaj aliaj oficuloj serĉkuris al ĝi kun tiom da maltrankvilo kiel tiu de la ĉefcŭnuko, rilate la hundinon. La ĉefa ĉashundisto sin turnis al Zadig kaj demandis lin, ĉu li ne vidis preterpasi la ĉevalon de l’reĝo.

— Gi estas, respondis Zadig, la ĉevalo, kiu plej bone galopas; ĝi estas alta je kvin futoj, ĝia hufo estas tre eta; ĝi portas voston longa je tri futoj kaj duono; la omam-konveksaĵetoj de ĝia enbuŝaĵo estas el oro je dudek tri karatoj; ĝiaj hufoferoj estas el arĝento je dek unu denaroj.

— Laŭ kiu vojo ĝi iris? kie ĝi estas? demandis la ĉefa ĉashundisto.

— Ĝin mi ne vidis, respondis Zadig, kaj neniam mi aŭdis ion pri ĝi.

La ĉefa kundisto kaj la ĉefa eŭnuko konvinkiĝis, ke Zadig ŝtelis la ĉevalon de l’reĝo kaj la hundinon de l’reĝino; ili kondukigis lin antaŭ la kunsidantaron de l’granda »desterham«, kiu kondamnis lin je skurĝbatiĝo kaj je dumviva restado en Siberio. Apenaŭ la juĝo estis eldirita, kiam oni retrovis la ĉevalon kaj la hundinon. La juĝisoj ĉagrenite devis ŝanĝi sian decidon; sed ili kondamnis Zadig je pago de kvar cent uncoj da oro, tial ke li diris ne esti vidinta, kion li vidis. Estis necese pagi unue tiun punmonon, kaj poste estis permesite al Zadig pledi por si mem antaŭ la konsilantaro de l’granda »desterham«; li parolis jene:

»Steloj de justo, abismoj de scienco, speguloj de vero, kiuj havas la pezon de l’plombo, la malmolon de l’fero, la brilon de la diamanto kaj multe da parenceco kun la oro, ĉar estas al mi permesite paroli antaŭ tiu plej nobla kunsidantaro, mi ĵuras al vi per Orosmano[8], ke neniam mi vidis la respektindan hundinon de l’reĝino, nek la sanktan ĉevalon de la reĝo de l’reĝoj. Jen kio okazis al mi: promene mi paŝis al la arbareto, kie mi renkontis la respektegindan eŭnukon kaj la tre gloran ĉefhundiston. Sur la sablo mi vidis la postsignojn de besto, kaj facile mi juĝis, ke ili estas de hundeto. Longaj sulketoj premsignitaj sur sablaj altaĵetoj inter la piedsignoj, konigis al mi, ke temas pri hundino, kies mamoj pendas, kaj ke sekve ĝi naskis antaŭ malmultaj tagoj. Alidirektaj postsignoj, kiuj ŝajnis esti tuŝetintaj la supraĵon de l’sablo apud la antaŭaj piedoj, sciigis min, ke ŝi havas tre longajn orelojn; kaj tial ke mi rimarkis, ke unu el la piedoj ĉiam faris signon sur la sablo pli malprofundan ol la aliaj, mi komprenis, ke la hundino de mia plej nobla reĝino iom lamis, se tiel mi kuraĝas paroli.

»Rilate al la ĉevalo de l’reĝo de la reĝoj, eksciu, ke promenante sur la voĵoj de tiu arbareto, mi ekvidis la signojn de ĉevalaj hufoferoj; ĉiuj estis egaldistancaj — Jen estas, ,mi diris al mi, ĉevalo, kiu havas perfektan galopon. La polvo sur la arboj, sur vojo, kiu estas nur sep futojn larĝa, estis iom forigita dekstre kaj maldekstre ĉe tri futoj kaj duono de la mezo de l’vojo. — Jen estas, mi diris al mi, ĉevalo, kiu havas voston je tri futoj kaj duono longan, per kies movoj, dekstren kaj maldekstren, ĝi balais tiun polvon. Mi vidis sub la arboj, kiuj formis laŭbon je kvin futoj altan, nove falintajn foliojn; kaj mi juĝis, ke tiu ĉevalo tuŝis ilin, kaj sekve, ke ĝi estis alta je kvin futoj. Rilate al ĝia enbuŝaĵo, ĝi estas el oro je dudek tri karatoj, ĉar ĝi frotis ties ornam-konveksaĵetojn kontraŭ ŝtono, kiun mi rekonis kiel provilon kaj per kiu mi faris provon. Fine mi juĝis per la signoj, kiujn ĝiaj hufoferoj faris sur ŝtonoj el alia speco, ke ĝi estis ferumita per arĝento pura je dek unu denaroj.

Ĉiuj juĝistoj admiris la profundan kaj subtilan sagacon de Zadig; sciigo pri tio venis al la gereĝoj. Oni parolis nur pri Zadig en la vestibloj, en la ĉambroj kaj en la sekretariejo; kaj malgraŭ tio, ke pluraj pastroj opiniis, ke oni devas mortbruligi lin kiel sorĉiston, la reĝo ordonis, ke oni redonu al li la punmonon sume de kvarcent uncoj da oro, per kiu oni kondamnis lin.

La juĝoregistristo, la persekutistoj, la prokuroroj venis al li en granda pompo por alporti tiujn kvar cent uncojn, el kiuj ili fortenis nur tri cent kvardek ok, por pagi la juĝkostojn; kaj iliaj lakeoj petis salajron.

Zadig vidis, kiel danĝere estas iafoje esti tro klera, kaj li firme decidis, ĉe la unua okazo, ne diri kion li vidis.

Tiu okazo baldaŭ prezentiĝis. Iu ŝtatmalliberulo forkuris; li preterpasis la fenestrojn de lia domo. Oni demandis al Zadig pri tio; nenion li respondis; sed oni pruvis, ke li rigardis tra fenestro. Li estis pro tiu krimo kondamnita je kvin cent uncoj da oro, kaj li dankis al siaj juĝintoj pro ilia malsevero, laŭ la Babilona kutimo.

— Granda Dio! li diris al si, kiel kompatinda oni estas, promenante en arbareto, kie pasis la hundino de la reĝino kaj la ĉevalo de l’reĝo! kiel danĝere estas rigardi tra fenestro! kaj kiel malfacile estas vivi feliĉa!


ĈAPITRO IV
Enviulo


Zadig volis sin konsoli, per la filozofio kaj per la amikeco, pri la malbonaĵoj, kiujn havigis al li la sorto. Li havis en iu antaŭurbo de Babilono domon plaĉe omamitan, en kiu li kolektis ĉiujn artaĵojn kaj distrilojn, indaj de klerulo. Matene lia biblioteko estis malfermita al ĉiuj kleruloj; vespere li gastigis bonedukitaron; sed baldaŭ li spertis, kiel danĝeraj estas la kleruloj; okazis granda disputo pri leĝo de Zoroastro, kiu malpermesis manĝi grifaĵon.

— Kial malpermesi grifon, iuj diris, se tiu besto ne ekzistas?

— Necesas, ke ĝi ekzistu, diris aliuj, ĉar Zoroastro malpermesas ĝin manĝi.

Zadig volis interkonsentigi ilin, dirante:

— Se grifoĵ ekzistas, ni manĝu neniun; se ili ne ekzistas, ni eĉ malpli riskas havi tian manĝaĵon, kaj sekve ni ĉiuj obeos al Zoroastro.

Klerulo, kiu verkis dek tri volumojn pri la ecoj de l’grifo, kaj kiu plie estis eminenta teurgo[9], rapidis denunci Zadig al iu ĉefmagiisto, nomita Jebor[10], la plej stulta el la Ĥaldeoj, kaj sekve fanatika. Tiu homo volonte palisumus Zadig, por la plej granda gloro de l’suno, kaj tiaokaze recitus la brevieron de Zoroastro kun kontenta mieno. La amiko Kador (amiko pli valoras ol cent pastroj) vizitis la maljunan Jebor kaj diris al li:

— Viivu la suno kaj la grifoj! Gardu vin puni Zadig: li estas sanktulo; li havis grifojn en sia birdkorto kaj neniun el ili manĝas; kaj lia kulpiganto estas herezulo, kiu kuraĝas aserti, ke la kunikloj kavas fenditajn piedojn kaj ne estas malpuregaj.

— Nu bone! diris Jebor, skuetante sian kalvan kapon, oni devas palisumi Zadig, pro tio ke li malbone pensis pri la grifoj, kaj krome pro tio ke li kalumniis la kuniklojn. Kador aranĝis la aferon pere de honora edziĝ-akompanantino, kiun li gravedigis kaj kiu havis multe da influo inter la elektantaro de l’pastroj. Neniu estis palisumita, pro kio pluraj doktoroj murmuris kaj el tio konjektis la dekadencon de Babilono. Zadig ekkriis:

— De kio dependas la feliĉo! ĉio kaŭzas al mi persekuton en ĉi tiu mondo, eĉ neekzistantaj estuloj.

Li malbenis la klerulojn kaj de nun volis vivi nur en bonsocieto. Li kunvenigis en sian hejmon la plej honestajn homojn el Babilono kaj la plej amindajn virinojn; li regalis per bongustaj vespermanĝoj, ofte kun koncertoj antaŭe, kaj vivigitaj per ĉarmaj konvensacioj, el kiuj li sukcesis forigi la malpaciencan deziron montri spriton, kio estas la plej certa maniero esti nesprita, kaj malbonigi la plej brilan societon. Neniel la vanto efikis en la elekto de liaj amikoj nek de iu el la manĝaĵoj, tial ke pri ĉio li preferis la eston al la ŝajno, kaj per tio li tiris al si la veran estimon, al kiu li ne pretendis.

Fronte al sia domo loĝis Arimaze, individuo, kies malica animo speguliĝis sur lia maldelikata fizionomio. Li konsumiĝis per envio kaj estis malhumilega, kaj kompletige al tio, li estis teda spritemulo. Tial ke li neniam sukcesis en la mondumo, li sin venĝis, malice parolante pri ĝi. Kvankam li estis riĉa, tamen malfacile li povis venigi flatulojn en sian hejmon. Ĝenis lin la bruo de la ĉaroj, kiuj vespere portis vizitantojn al Zadig; la famo pri laŭdoj, kiujn ĝuis lia najbaro, incitis lin eĉ pli forte. Li kelkfoje iris ĉe Zadig kaj neinvitite altabliĝis; tiam li difektis la ĝojon de la ĉeestantaro, kiel, laŭdire, la harpioj haladzigas la viandojn, kiujn ili tuŝas. Iun tagon okazis, ke li volis feste gastigi virinon, kiu, anstataŭ akcepti la inviton, iris vespermanĝi en la hejmon de Zadig. Aliari tagon, parolante kun li en la palaco, ili renkontis ministron, kiu invitis Zadig por vespermanĝi kaj ne invitis Arimaze. La plej malpardonemaj malamoj ofte ne havas pli gravajn fundamentojn. Tiu viro, kiun oni nomis Enviulo en Babilono, volis tute malbonfamigi Zadig, tial ke oni nomis lin Feliĉulo. Okazo malbonfari prezentiĝas centfoje en tago, kaj tiu fari bonon, unufoje en jaro, kiel diris Zoroastro.

Enviulo iris ĉe Zadig, kiu promenis en siaj ĝardenoj kun du amikoj kaj unu sinjorino, al kiu li ofte diris koketaĵojn sen alia intenco ol diri ilin. La konversacio havis kiel temon iun militon, kiun la reĝo faris al la princo de Hirkanio[11], lia vasalo, kaj kiun li venke ĵus finis. Zadig, kiu rimarkis lian kuraĝon dum tiu mallonga milito, tre laŭdis la reĝon kaj eĉ pli la sinjorinon. Li prenis sian skribilon kaj verkis kvar versojn, kiujn li donis por legi al tiu belino. Liaj amikoj petis la permeson ankaŭ legi ilin: modesto, aŭ pli ĝuste saĝa digno, kaŭzis, ke li ne konsentis. Li sciis, ke improvizitaj versoj neniam estas bonaj, krom por la virino, al kiu ili estas destinitaj; li ŝire duonigis la folion, sur kiu li ĵus skribis, kaj ĵetis la du duonaĵojn en tufon el rozarbustoj, kie oni vane serĉis ilin. Ekpluvetis; oni revenis en la domon. Enviulo, kiu restis en la ĝardeno, tiel diligente serĉadis, ke li trovis unu pecon de l’folio. Ĝia ŝiriĝo estis tia, ke ĉiu duono de verso, formante linion, havis sencon kaj eĉ konsistigis verseton; sed, laŭ pli stranga hazardo, tiuj versetoj havis sencon de plej abomenindaj insultoj al la reĝo; estis legeble:

Per ega krimaro
Ja venkis la reĝo
En paco publika
Nura malamiko

La unuan fojon en sia vivo feliĉon sentis Enviulo. Li havis enmane tion, kio povas pereigi viron virtan kaj afablan. Saturite per tiu kruela ĝojo, li havigis al la reĝo tiun satiron, skribitan per la mano de Zadig: li estis malliberigita, ankaŭ liaj du amikoj kaj la sinjorino. Rapide li estis juĝita kaj ne havis la eblon sin pravigi. Kiam li venis por aŭdi la verdikton, Enviulo troviĝis sur lia irejo kaj laŭte diris al li, ke liaj versoj estas senvaloraj. Zadig ne pretendis esti bona poeto; sed li tre bedaŭris esti kondamnita pro majest-ofendo kaj vidi, ke oni tenis en malliberejo belan sinjorinon kaj du amikojn pro krimo, kiun li ne faris. Oni ne permesis al li paroli, tial ke lia skribaĵo pruvas lian kulpon. Tia estis la leĝo en Babilono. Oni do kondukis lin al la ekzekutejo tra amaso da videmuloj, el kiuj neniu kuraĝis kompati lin, kaj kiuj ekkuregis, por rigardadi lian vizaĝon kaj por vidi, ĉu li mortos volonte. Nur liaj parencoj ĉagreniĝis, tial ke ili ne heredos. La tri kvaronoj de lia havo estis konfiskitaj profite al la reĝo kaj la alia kvarono profite el Enviulo.

En la tempo, kiam li prepariĝis por morti, la papago de l’reĝo forflugis de sia balkono kaj venis en la ĝardenon de Zadig rekte al tufo de rozarbustoj. La vento estis forblovinta persikon de proksima arbo; ĝi estis falinta sur unu pecon de la surskribita folio, al kiu la persiko estis algluita. La birdo forportis la persikon kaj la folion, kaj portis ilin sur la genuojn de l’reĝo. La scivola princo legis vortojn, kies kuniĝo ne formis senchavan frazon, kaj kiuj ŝajnis esti versofinoj. Li ŝatis la poezion, kaj ĉe versoŝatantaj princoj oni ĉiam povas trovi helpon; la aventuro de lia papago pensigis lin. La reĝino, kiu memoris pri tio, kio estis skribita sur la koncerna folio de Zadig, ordonifi, ke oni alportu ĝin.

Oni kontraŭmetis la du pecojn, kiuj perfekte alĝustiĝis kune; oni tiam legis la versojn de Zadig laŭ ilia ĝusta formo:

Per ega krimaro skuiĝis la tero,
Sed venkis la reĝo super ribelado,
En paco publika nur amo militas:
Nura malamitko timinda ĝi estas.

La reĝo ordonis, ke oni venigu Zadig antaŭ lin, kaj ke oini liberigu liajn du amikojn kaj la belan sinjorinon. Zadig sin ĵetis vizaĝaltere ĉe la piedoj de l’gereĝoj; tre humile li petis al ili pardonon, pro tio ke li faris malbonajn versojn; li parolis tiel plaĉe, tiel sprite, tiel saĝe, ke la gereĝoj volis revidi lin. Li revenis kaj plaĉis eĉ pli. Oni donis al li ĉiujn havojn de Enviulo, kiu maljuste kulpigis lin; Zadig redonis ilin ĉiujn, kaj Enviulo estis tuŝita nur de tio, ke li perdis nenion. La estimo de l’reĝo por Zadig kreskis, tagon post tago. Li partoprenigis lin en ĉiuj siaj distroj, konsultis lin pri ĉiuj siaj aferoj. De tiam la reĝino rilatis al li kun flatkomplezo, kiu povus fariĝi danĝera por ŝi, por sia plej nobla edzo, por Zadig kai por la reĝlando. Zadig ekkriis, ke ne estas tiel malfacile esti feliĉa.


ĈAPITRO V
Grandanimuloj


Alvenis la tempo, kiam oni celebris grandan feston, kiu okazis ĉiukvinjare. Estis kutimo en Babilono, ĉiun jarkvinon, solene sciigi, kiu el la civitanoj agis plej grandanime. Altnobeloj kaj pastroj estis la juĝantoj. La ĉefsatrapo, administranto de la urbo, raportis pri la plej noblaj agoj faritaj dum sia regado. Oni voĉdonis: la reĝo eldiris la juĝon. Por ĉeesti tiun solenaĵon oni venis el la ekstremaĵoj de l’tero. La venkinto ricevis el la manoj de l’monarko oran pokalon, garnitan per gemoj, kaj la reĝo diris al li jenajn parolojn: »Ricevu tiun premion pri grandanimeco, kaj la dioj favoru min donante al mi multajn regatojn, kiuj similas vin!«

Kiam alvenis tiu memorinda tago, la reĝo montriĝis sidanta surtrone, ĉirkaŭita de altnobeloj, de pastroj kaj de ĉiunaciaj delegitoj, kiuj venis al tiuj konkursoj, ĉe kiuj gloro akiriĝis, ne per rapidmoveco de ĉevaloj, ne per korpa forto, sed per virto. La ĉefsatrapo laŭte raportis pri la agoj, kies aŭtoroj povas meriti tiun netakseblan premion. Li ne parolis pri la grandanimeco, kun kiu Zadig redonis al Enviulo lian tutan riĉaĵon: ĝi ne estis ago, kiu indas je la premio.

Unue li prezentis juĝiston, kiu, pro eraro, pri kiu li eĉ ne estis respondeca, perdigis gravan proceson al iu civitano, kaj donacis al li sian tutan havon, kiu valoris la perditajon de l’juĝito.

Li poste montris junulon, kiu, estante treege enamiĝinta al iu fraŭlino, kiun li estis edzinigonta, cedis ŝin al amiko, preskaŭ mortiĝanta pro amo al ŝi, kaj plie pagis la doton, cedante la junulinon.

Poste li venigis soldaton, kiu, dum la milito en Hirkanio, donis eĉ pli grandan ekzemplon pri grandanimeco. Soldatoj el la malamika kampo estis forrabantaj lian amatinon, kaj li defendis ŝin. Oni venis por sciigi lin, ke aliaj Hirkanoj estis forrabantaj lian patrinon ĉe kelkpaŝa distanco de tie; plorante li forlasis sian amatinon kaj kuris, por liberigi sian patrinon; li poste revenis al sia amatino kaj trovis ŝin agonianta. Li volis sin mortigi; lia patrino diris al li admone, ke li estas ŝia sola subtenanto, kaj li kuraĝis elporti la vivon.

La juĝistoj emis decidi favore al tiu soldato. La reĝo ekparolis kaj diris:

— Lia ago kaj tiu de la aliaj estas belaj; sed ili ne mirigas min. Hieraŭ Zadig faris unu, kiu mirigas min. Antaŭ kelkaj tagoj mi eksigis mian ministron kaj favoriton Koreb. Mi eldiris pri li kolerajn riproĉojn kaj ĉiuj miaj korteganoj certigis, ke mi estas tro molkora; ĉiuj konkuris en mallaŭdaj paroloj pri Koreb.

Mi demandis al Zadig lian opinion, kaj li kuraĝis paroli pri li favore. Mi konfesas, ke mi vidis, en niaj historioj, ekzemplojn laŭ kiuj oni kompensis eraron per sia havo, ke oni cedis sian amatinon, ke oni preferis patrinon al la amatino; sed neniam mi legis, ke kortegano parolis favore al malfavorigita ministro, kontraŭ kiu koleras lia suvereno. Mi donacas dudek mil ormonerojn al ĉiu el tiuj, pri kiuj oni menciis la grandanimajn agojn; sed mi donacas la pokalon al Zadig.

— Reĝa moŝto, li diris, nur via majesto meritas ricevi la pokalon; ĝi mem faris la plej eksterordinaran agon, ĉar estante reĝo vi ne koleriĝis kontraŭ via sklavo, kiam li kontraŭis al via pasio.

Oni admiris la reĝon kaj Zadig. La juĝisto, kiu donacis sian havon, la amanto, kiu edzinigis sian amatinon per sia amiko, la soldato, kiu preferis savi sian patrinon ol sian amatinon, ricevis la donacojn de l’monarko; iliaj nomoj enskribiĝis en la libro pri la grandanimuloj: Zadig ricevis la pokalon. La reĝo akiris la reputacion esti bona princo, kiun li ne konservis longe. Tiu tago estis dediĉita por festoj, pli longdaŭraj ol laŭleĝe. Pri ili oni ankoraŭ memoras en Azio. Zadig diris:

— Fine mi estas feliĉa! Sed li eraris.


ĈAPITRO VI
Ministro


La reĝo estis perdinta sian ĉefministron. Li elektis Zadig por okupi tiun postenon. Ĉiuĵ belaj sinĵorinoj el Babilono ĝojis pro tiu elekto, tial ke, post la fondiĝo de la imperio, neniam estis tiel juna ministro. Ĉiuj korteganoj bedaŭris; Enviulo sputis sangon pro tio, kaj lia nazo eksterordinare ŝvelis. Post kiam Zadig estis dankinta al la gereĝoj, li iris danki la papagon.

— Bela birdo, li diris al ĝi, estas vi, kiu savis mian vivon kaj kaŭzis, ke mi estas ĉefministro; la hundino kaj la ĉevalo de iliaj gereĝaj moŝtoj faris al mi multan malbonon, sed vi faris al mi bonon. Jen do, de kio dependas la sorto de l’homoj! Sed, li aldiris, tia tiel stranga feliĉo eble baldaŭ disneniiĝos.

La birdo respondis: ĵes.

Tiu vorto forte impresis Zadig. Tamen, tial ke li estis bona fizikisto, li ne kredis, ke papagoj estas profetoj, li baldaŭ trankviliĝis; li komencis plenumi kiel eble plej bone sian ministran taskon.

Li sentigis al ĉiuj la sanktan povon de la leĝoj, al neniu li sentigis la pezon de sia altofico. Li ne ĝenis la voĉojn de l’konsilantaro, kaj ĉiu veziro povis senĝene peti al li konsilon. Kiam li juĝis proceson, la leĝo mem juĝis; sed kiam ĝi estis tro severa, li mildigis ĝin, kaj kiam mankis leĝoj, tiam lia natura justo elpensis da ili, kiuj similis al tiuj de Zoroastro.

De li la nacioj ricevis jenan noiblan principon: estas preferinde riski savi kulpulon, ol kondamni senkulpulon. Li opiniis, ke la leĝoĵ ekzistas same por helpi al la civitanoj, kiel por timigi ilin. Lia ĉefa talento estis eltrovi la veron, kiun ĉiuj homoj provas kaŝi. Tuj en la unuaj tagoj de sia administrado, li utiligis tiun grandan talenton. Iu fama negocisto el Babilono mortis en Hindio; li testamentis egalparte sian havon al siaj du filoj, post kiam li estis edziniginta ilian fratinon, kaj li lasis donacon je tridek mil ormoneroj al tiu el siaj du filoj, kiu laŭjuĝe pli amas lin. La pli aĝa konstruis por li tombomonumenton; la dua pligrandigis la doton de sia fratino per parto de sia heredaĵo; ĉiuj diris:

— Estas la pliaĝulo, kiu plej amas sian patron; la duanaskito pli amas sian fratinon; al la pliaĝulo apartenas la tridek mil ormoneroj.

Zadig venigis ilin al si unu post la alia. Li diris al la pliaĝulo:

— Via patro ne mortis; li resaniĝis; li revenas al Babilono.

— Estu Dio laŭdata! respondis la junulo; sed jen tombo, kiu kostis al mi tre kare.

Zadig diris la samon al la duanaskito.

— Dio estu laŭdata! li respondis; mi redonos al mia patro ĉion, kion mi havas; sed mi ŝatus, ke li lasu al mia fratino, kion al ŝi mi donacis.

— Nehion vi redonos, diris Zadig, kaj vi ricevos la tridek mil ormonerojn; estas vi, kiu plej multe amas vian patron.

Iu tre riĉa junulino promesis edziniĝon al du pastroj, kaj, post kelkmonata instruado ricevita de ambaŭ, okazis, ke ŝi gravediĝis. Ambaŭ volis edziĝi kun ŝi.

— Mi akceptos kiel edzon, ŝi diris, tiun, kiu metis min en la staton doni civitanon al la imperio.

— Estas mi, kiu plenumis tiun bonan agon, diris unu.

— Mi mem havas tiun meriton, diris la alia.

— Nu! ŝi respondis, mi agnoskos kiel patron de la infano tiun, kiu donos al ĝi la plej bonan edukadon.

Si naskis filon. Ĉiu el la pastroj volas eduki lin. La afero estis metita antaŭ Zadig. Li venigis la du pastrojn.

— Kion ci instruos al cia zorgato? li demandis al la unua.

— Mi instruois al li, diris la doktoro, la ok partojn de la oracio, la dialektikon, la astrologion, la demonomanion, tion, kio estas la substanco kaj la malneceso, la abstrakton kaj la konkreton, la monadojn kaj la antaŭstarigitan harmonion.

— Mi, diris la dua, mi povos atingi, ke li estu justa kaj inda havi amikojn.

Zadig eldiris:

— ĉu ci estas aŭ ne lia patro, ci edzinigos lian patrinon.

Ĉiutage venis al la kortego plendoj kontraŭ la »itimadulet« de Nedio, nomita Iraks. Li estis grandsinjoro, kies naturo ne estis malbona, sed kiu estis koruptita per vant- kaj voluptemo. Malofte li toleris, ke oni alparolu lin, kaj neniam, ke oni kontraŭdiru al li. La pavoj ne estas pli vantemaj, nek la kolomboj pli voluptemaj, la testudoj estas malpli maldiligentaj; li elmontris nur vantan gloron kaj ŝajnajn plezurojn: Zadig entreprenis plibonigi lin.

Li sendis al li en la nomo de l’reĝo ĉefmuzikiston kun dek du kantistoj kaj dudek kvar violonistoj, ĉefserviston kun ses kuiristoj kaj kvar ĉambelanoj, kiuj neniam dervis esti for de li. La ordono de l’reĝo entenis, ke nepre estu obeata la sekvanta etiketo, kaj jen kiel okazis la aferoj.

La unuan tagon, tuj kiam vekiĝis la voluptema Iraks, la ĉefmuzikisto eniris, sekvite de la kantistoj kaj violonistoj; oni kantis kantaton dum du horoj, kaj, ĉiutriminute, la rekantaĵo estis jena:


Kiel lia merit’ estas ekstremega!
kiom da afablo kaj da grandiozo!
Ha! tutcerte lia sinjorega moŝto
Ĉiel devas esti nepre memkontenta!


Post la ludado de la kantato, ĉambelano faris al li trikvaronhoran alparoladon, en kiu li estis precize laŭdata pro la bonaj kvalitoj, kiuj mankis al li. Kiam la alparolado estis finita, oni kondukis .lin en la manĝoĉambron ĉe la sono de l’muzikiloj. La tagmanĝo daŭris dum horoj; tuj kiam li malfermis la buŝon parolcele, la ĉefĉambelano diris:

— Li estos prava.

Apenaŭ li estis eldirinta kvar vortojn, alia ĉambelano ekkriis:

— Li pravas.

La du aliaj ĉambelanoj ekridegis ĉe la spritaĵoj, kiujn Iraks diris aŭ devus diri. Post la tagmanĝo oni reaŭdigis al li la kantaton.

Tiu unua tago ŝajnis al li tre agrabla; li kredis, ke la reĝo honoras lin laŭ liaj meritoj; la dua ŝajnis al li malpli agrabla; la tria estis ĝena; la kvara estis netolerebla; la kvina estis turmenta; fine, indignite pro la ĉiama kantado:

— Ha! tutcerte lia sinjorega moŝto ĉiel devas esti memkontenta! pro la ĉiama aprobado kaj pro la ĉiutaga kaj samhora alparolado, li skribis al la kortego, petegante la reĝon, ke li bonvolu revenigi siajn ĉambelanojn, muzikistojn, sian «ĉefserviston; li promesis esti de nun malpli vantema kaj pli diligenta; li malpli deziris laŭdojn, havis malpli da festoj kaj estis pli feliĉa: ĉar, kiel diras la Saldero[12], ĉiama plezuro ne estas plezura.


ĈAPITRO VII
Disputoj kaj aŭdiencoj


Tiele Zadig montris ĉiutage la subtilon de sia genio kaj sian bonanimecon; oni admiris lin, kaj tamen oni amis lin. Li famiĝis kiel la plej bonŝanca el ĉiuj viroj; lia nomo aŭdiĝis tra la tuta imperio. Ĉiuj virinoj avide rigardis al li; ĉiuj civitanoj laŭdis lin pro lia justo; la kleruloj rilatis al li kiel al orakolo; la pastroj mem konfesis, ke li estas pli klera ol la maljuna ĉefpastro Jebor. For estis la tempo, kiam oni procesis kontraŭ li pri la grifoj; oni kredis nur tion, kio ŝajnis al li kredebla.

Estis en Babilono granda disputo, kiu daŭris jam de mil kvin cent jaroj kaj kiu dividis la imperion je du obstinegaj sektoj: unu pretendis, ke por eniri la templon de Mitras oni ĉiam devas paŝi unue per la maldekstra piedo; la alia abomenis tiun kutimon kaj ĉiam paŝis internen per la dekstra piedo. Oni atendis la solenan feston pri la sankta fajro, por ekscii, kiun sekton favoros Zadig. Ĉies okuloj rigardis al liaj du piedoj, kaj la tuta urbo maltrankvile atendis. Zadig eniris la templon, saltante per la piedoj kunigitaj, kaj poste li pruvis per elokventa parolado, ke la Dio de la ĉielo kaj de l’tero, antaŭ kiu ĉiuj estas egalaj, ne faras diferencon inter la maldekstra kruro kaj la dekstra. Enviulo kaj lia edzino asertis, ke en lia parolado ne estis sufiĉe da metaforoj, ke li ne sufiĉe dancigis la montojn kaj montetojn.

— Li estas seka kaj sengenia, ili diris; li ne vidigas la maron forflui, nek la stelojn fali, nek la sunon fandi kiel vakso: li ne havas la bonan stilon orientan.

Zadig kontentiĝis per tio, ke li havas racian stilon. Ĉiuj aprobis lin, ne pro tio, ke li montris la ĝustan vojon, ne pro tio, ke li pravas, ne tial ke li estas afabla, sed ĉar li estas la ĉefveziro.

Same oportune li metis finon al la grava proceso inter la blanke vestitaj pastroj kaj la nigre vestitaj. La blankuloj asertis, ke estas malpiaĵo sin turni, por preĝi Dion, al la vintra oriento; la nigruloj certigis, ke Dio abomenas la preĝojn de l’homoj, ikiuj sin turnas al la somera okcidento. Zadig ordonis, ke oni sin turnu laŭplaĉe.

Tiel li sukcesis matene prizorgi la apartajn kaj ĝeneralajn aferojn; dum la cetera tempo de l’tago li okupiĝis pri plibeligoj al Babilono: li prezentigis tragediojn, ĉe kiuj oni ploris kaj komediojn, ĉe kiuj oni ridis, kio jam delonge ne plu estis kutima, kaj kion li restarigis, tial ke li estis bongustulo. Li ne pretendis esti pli sperta ol la artistoj; li rekompencis ilin per bonfaroj kaj meritsignoj, kaj li ne ĵaluzis ilin sekrete pro iliaj talentoj. Vespere li tre amuzis la reĝon kaj precipe la reĝinon. La reĝo diris:

— Eminenta ministro!

La reĝino diris:

— Aminda ministro!

Kaj ambaŭ aldonis:

— Estus tre domaĝe, se li estus pendigita.

Neniam homo okupanta postenon estis devigata doni tiom da aŭdiencoj al sinjorinoj. La plimulto venis al li por paroli pri neekzistantaj aferoj, kun la celo iun okazigi kun li. Inter la unuaj prezentis sin la edzino de Enviulo; ŝi ĵuris al li per Mitras, per la Zend-Avesta kaj per la sankta fajro, ke ŝi tute malaprobas la konduton de sia edzo; ŝi konfesis al li, ke ŝia edzo estas ĵaluza, bruteca; ŝi komprenigis al li, ke la dioj punas ŝin, rifuzante al ŝi la grandvalorajn efikojn de tiu sankta fajro, per kiu sola la homo similas al la senmortuloj. Fine ŝi faligis sian ŝtrumpligilon; Zadig levis ĝin kun sia kutima afablo; ised li ne ligis ĝin al la genuo de la sinjorino, kaj tiu manketo, se tiel estas, estis la kaŭzo de plej teruraj malfeliĉaĵoj. Zadig ne pensis pri la afero, kaj la edzino de Enviulo pri ĝi multe pensis.

Aliaj sinjorinoj sin prezentis ĉiutage. La sekreta historio pri Babilono mencias, ke iun fojon li estis delogita, sed mirigite konstatis, ke li ĝuas sen volupto kaj distre kisas sian amantinon. La virino, al kiu preskaŭ senatente li donis sian protekton, estis iu ĉambristino de la reĝino Astarta. Tiu amema Babilonanino diris al si konsole:

— Evidente tiu ĉi viro cerbumadas pri eksterordinara nombro da aferoj, ĉar li pensas pri ili amorante. En la momento, kiam multaj personoj kutime silentas aŭ aliaj eldiras nur sanktajn parolojn, okazis, ke subite li ekkriis: »La reĝino«. La Babilonanino kredis, ke finfine li ekkonscias pri sia faro kaj ke al ŝi li diris: »Mia reĝino«. Sed Zadig, daŭre distrite, eldiris la nomon Astarta. La virino, kiu en tiu feliĉa okazo interpretis ĉion siaprofite, pensis, ke tio signifas: Vi estas pli bela ol la reĝino Astarta. Ŝi foriris el la serajlo de Zadig kun tre belaj donacoj. ŝi iris por rakonti sian aventuron al Enviulino, kiu estis ŝia intima amikino; ĉi tiu sentis sin kruele pikita pro la prefero.

— Li eĉ ne favoris min, ŝi diris, per religo de ĉi tiu ŝtrumpligilo, kiun mi ne plu volas uzi.

— Ho! ho! diris la bonŝanculino al Enviulino, vi uzas ŝtrumpligilojn similajn al tiuj de l’reĝino! ĉu vi aĉetas ilin ĉe la sama farantino?

Enviulino profunde revis, nenion respondis kaj iris konsulti sian edzon Enviulo.

Dume Zadig konstatis, ke ĉiam li estas distrita, kiam li donas aŭdiencojn kaj kiam li juĝas; li ne sciis la kaŭzon de tia stato; tio estis lia sola ĉagreno.

Li havis sonĝon: ŝajnis al li, ke li unue estis kuŝigita sur sekaj herboj, inter kiuj kelkaj havis pikilojn, kiuj ĝenis lin, kaj ke poste li mole ripozas sur lito el rozoj, el kiu eliras serpento, kiu vundis lin ĉe la koro per sia akra kaj venena lango.

— Ho ve! li diris, dum longa tempo mi kuŝis sur tiuj sekaj kaj pikaj herboj; nun mi estas sur lito el rozoj; sed kiu estos la serpento?


ĈAPITRO VIII
Ĵaluzo


La malfeliĉon de Zadig kaŭzis lia feliĉo mem, kaj ĉefe lia merito. Ĉiutage li havis interparoladojn kun la reĝo kaj kun Astarta, lia nobelega edzino. La ĉarmoj de lia konversacio estis pliigitaj per tiu plaĉodeziro, kiu, rilate al la spirito, similas al la ornamo, rilate al la belo; lia juno kaj liaj ĉarmoj gradete faris sur Astartan impreson, pri kiu ŝi ne konsciis komence. Sia pasio kresikis en la sino de la senkulpeco. Astarta senskrupule kaj sentime fordonis sin al la plezuro vidi kaj aŭdi viron, kara al ŝia edzo kaj al la Ŝtato; senĉese ŝi laŭdis lin al la reĝo; pri li ŝi parolis al siaj ĉambristinoj, kiuj eĉ pligrandigis ŝiajn laŭdojn: ĉio konkuris por penetrigi en ŝian koron la sagon, kiun ŝi ne sentis. Ŝi faris al Zadig donacojn, per kiuj montriĝis pli da koketo ol ŝi pensis; ŝi kredis paroli al li kiel reĝino kontenta pro liaj servoj, kaj iafoje ŝiaj esprimoj similis tiujn de amema virino.

Astarta estis multe pli bela ol tiu Semira, kiu tiom malamis la unuokululojn, kaj ol tiu alia virino, kiu volis fortranĉi la nazon de sia edzo. La familiaro de Astarta, ŝiaj amemaj paroloj, pri kiuj ŝi ekruĝiĝis, ŝiaj rigardoj, kiujn ŝi volis deturni, kaj kiuj fiksiĝis sur tiujn de Zadig, ekbruligis en lia koro fajron, pri kiu li miris. Li kontraŭstaris; li vokis por helpo al la filozofio, kiu ĉiam helpis lin: de ĝi li ricevis lumon, sed neniun faciligon. La devo, la dankemo, la suverena majesto perfidita, prezentiĝis antaŭ liaj okuloj kiel venĝemaj dioj: li luktis, li venkis; sed tia venko, kiun ĉiumomente li devis gajni, kostis al li ĝemojn kaj larmojn. Li ne plu kuraĝis paroli al la reĝino kun tiu milda senĝeneco, kiu estis tiel ĉarma por ambaŭ; liaj okuloj nube malsereniĝis; liaj paroladoj estis ĝenecaj kaj seninterligaj: li mallevis la palpebrojn; kaj kiam, kontraŭvole, liaj rigardoj sin turnis al Astarta, ili renkontis tiujn de la reĝino larmantaj kaj eligantaj flamerojn; ambaŭ aspektis, kvazaŭ unu diras al la alia:

— Ni adoras unu la alian, kaj ni timas reciprokan amon; ambaŭ ni ardas per fajro, kiun ni malaprobas.

Deliretante, konfuziĝinte, Zadig deiris de ŝi kun la koro troŝarĝita per penigaĵo, kiun li ne plu povis porti; en la intensego de sia eksciteco li lasis al sia amiko Kador diveni sian sekreton, kiel homo, kiu, elportante dum longa tempo akran doloron, konigas sian suferon per krio, kiun dolora duobligo elaŭdigas, kaj per la malvarma ŝvito, kiu fluas sur lia frunto.

Kador diris al li:

— Mi jam divenis la sentojn, kiujn vi mem volis kaŝi al vi; la pasioj vidigas signojn, pri kiuj oni ne povas erari. Vi juĝu, mia kara Zadig, ĉar mi povis vidi en vian koron, se la reĝo tie ne eltrovos senton, kiu ofendas lin. Li ne havas alian mankon ol tiun, ke li estas la plej ĵaluza el la viroj. Vi kontraŭstaras vian pasion pli forte ol la reĝino kontraŭstaras la sian, tial ke vi estas filozofo, kaj tial ke vi estas Zadig. Astarta estas virino; ŝiaj rigardoj montras amon kun tiorn pli da senprudento, ke ŝi ne ankoraŭ konscias pri sia kulpo. Trankviligite de sia senkulpeco ŝi bedaŭrinde malatentas la necesajn eksteraĵojn. Pri ŝi mi timos, tiom longe, kiom ŝi havos nenion por riproĉi al si. Se ambaŭ vi interkonsentus, vi kapablus trompi ĉies okulojn: naskiĝanta kaj kontraŭstarata pasio elmontriĝas; kontentigita amo scias sin kaŝi.

Zadig tremis ĉe la propono perfidi la reĝon, sian bonfarinton, kaj neniam li estis pli fidela ai sia princo, ol kiam li kulpis al li pro nevola .krimo. Dume la reĝino elparolis tiom ofte la nomon Zadig, ŝia frunto tiel ruĝiĝis, elparolante ĝin, ŝi jen estis tiel ekscitita, jen tiel konfuzita, kiam ŝi parolis al li en la ĉeesto de l’reĝo; tiel profunda revado kaptis ŝin, kiam li estis for, ke la reĝo maltrankviliĝis. Li kredis ĉion, kion li vidis; li imagis ĉion, kion li ne vidis. Li precipc rimarkis, ke la pantofloj de sia edzino estas bluaj, kaj ke la pantofloj de Zadig estas bluaj; ke la rubandoj de sia edzino estas flavaj, kaj ke la ĉapo de Zadig estas flava: tio konsistigis terurajn duonpruvojn por facile ofendiĝema princo. La suspektoj aliiĝis en certon en lia incitita spirito.

Ĉiuj sklavoj de gereĝoj estas plie spionoj pri iliaj sentoj. Oni baldaŭ komprenis, ke Astarta estas amema kaj Moabdar ĵaluza. Enviulo konsilis al Enviulino, ke ŝi sendu al la reĝo sian ŝtrumpligilon, kiu similis tiun de l’reĝino. Kiel plia malbonŝanco, tiu ŝtrumpligilo estis blua. La monarko tiam cerbumadis nur pri la maniero sin venĝi. Iun nokton li decidis veneni la reĝinon kaj pendigi Zadig ĉe la sunleviĝo. Ordono pri tio estis donita al iu senkompata eŭnuko, plenumanto de l’reĝaj venĝoj. Tiam estis en la ĉambro de l’reĝo eta nano, kiu estis muta, sed ne surda. Oni ĉion permesis al li: en la plej sekretaj aferoj li estis ĉeestanto, kvazaŭ dombesto. Tiu mutuleto tre simpatiis al la reĝino kaj al Zadig. Li aŭdis kun tiom da surprizo, kiom da abomeno, prononci la ordonon pri ilia mortigo. Sed kiel fari, por averti pri tiu terura ordono, kiu estos plenumota post kelkaj horoj? Li ne sciis skribi; sed li lernis pentri kaj ĉefe kapablis similigi. Parton de la nokto li pasigis por krajone skizi, kion li volis komprenigi al la reĝino. Lia desegno montris, en iu angulo de la bildo, la reĝon, ekscitita pro kolerego, ordonantan al sia eŭnuko; bluan ŝnuron kaj vazon sur tablo, kun bluaj ŝtrumpligiloj kaj flavaj rubandoj; la reĝinon, en la mezo de la bildo, agoniantan en la brakoj de ĉambristinoj, kaj Zadig, strangolatan ĉe ŝiaj piedoj. La horizonto montris leviĝantan sunon, por komprenigi, ke tiu abomeninda ekzekuto estas okazonta ĉe la unuaj sunradioj. Tuj kiam li estis fininta sian verkon, li kuris al iu ĉambristino de Astarta, vekis kaj komprenigis al ŝi, ke tiu desegno devas tuj esti liverata aŭ la reĝino.

Dume, en la meznokto, oni frapas kontraŭ la pordon de Zadig; oni vekas lin; oni donas al li leteron de l’reĝino; li dube kredas, ke temas pri sonĝo; per tremanta mano li malfermas la leteron. Kia estis lia surprizo, kaj kiu povus priskribi la konsternon kaj la malesperon, per kiuj li estis dispremita, kiam li legis jenajn parolojn:

»Vi tuj fuĝu, aŭ oni mortigos vin! Fuĝu, Zadig, tion mi ordonas al vi en la nomo de nia amo kaj de miaj flavaj rubandoj. Mi ne kulpiĝis; sed mi sentas, ke mi mortos krima.«

Zadig povis apenaŭ paroli. Li ordonis, ke oni venigu Kador, kaj nenion dirante, donis al li la letereton. Kador devigis lin obei kaj senprokraste voji al Memfiso:

— Se vi riskas iri al la reĝino, li diris al Zadig, vi akcelas ŝian morton; se vi parolas al la reĝo, vi ankaŭ pereigas ŝin. Mi prizorgos ŝian destinon; sekvu la vian. Mi diskonigos, ke vi vojas al Hindio. Baldaŭ mi venos al vi, kaj mi sciigos vin pri tio, kio okazis en Babilono.

Samtempe Kador lokigis du kamelojn el la plej rapidpaŝaj apud sekreta pordo de la palaco; li suprenlevigis Zadig, kiun oni devis porti kaj kiu estis preskaŭ agonianta. Nur unu servisto akompanis lin, kaj baldaŭ Kador, dronante en miro kaj doloro, ne plu vidis sian. amikon.

Tiu famega fuĝanto, alveninte ĉe la bordo de monteto, de kie oni vidis Babilonon, turnis la rigardon al la palaco de l’reĝino kaj svenis; li rekonsciiĝis nur por plori kaj deziri morton. Fine, post kiam li pripensis la destinon de la plej aminda el la virinoj kaj de la unuaranga reĝino en la mondo, li rememoris pri si mem kaj ekkriis:

— Kio estas do la homa vivo! Ho virto! por kio vi utilas al mi? Du virinoj malinde trompis min; la tria, kiu ne estas kulpa kaj kiu estas pli bela ol la aliaj, estas mortonta! Ĉio, kion mi posedas, estis ĉiam por mi nur fonto el malfeliĉaĵoj, kaj mi estis levita ĝis la piej alta rango nur por fali en la plej teruregan abismon el malbonsorto. Se mi estus malbonulo, kiel tiom da aliaj homoj, mi estus .kiel ili feliĉa. Diispremite per tiuj malfeliĉaj pripensoj, kun okuloj kovritaj per vualo de doloro, kun morta palo sur la vizaĝo kaj kun la animo enabismigita en la profundo el malserena malespero, li daŭrigis sian vojaĝon al Egiptio.


ĈAPITRO IX
Batita virino


Zadig sin orientis per la steloj. La konstelacio de Orion kaj la brila astro Sirius gvidis lin al la poluso de Kanopus. Li admiris tiujn vastajn globojn el lumo, kiuj en niaj okuloj aspektas nur kiel malfortaj fajreroj, dum la tero, kiu ja estas nur nevidebla punkto en la naturo, aspektas al nia akiremo io tiom granda kaj tiel nobla. Tiam li prezentis al si la homojn, kiaj ili efektive estas, insektoj buĉantaj unuj la aliajn sur eta atomo da koto. Tiu bildo vera ŝajnis neniigi liajn malfeliĉaĵojn vere priskribante la neniecon de lia esteco kaj tiun de Babilono. Lia animo antaŭensaltis ĝis en la senlimeco kaj, liberigita el siaj sentumoj, rigardadis la senŝanĝan ordon de la universo. Sed, kiam poste, pro spirita kaj kora rekonsciiĝo, li pensis, ke Astarta eble mortis pro li, la universo malaperis for de liaj okuloj; li vidis en la tuta naturo la mortantan Astartan kaj la malbonŝancan Zadig.

Dum li estis okupata per tiu alterneco de noblega filozofio kaj de dispremega sufero, li antaŭeniris al la landlimo de Egiptio, kaj jam lia servisto estis en la unua urbeto, kie li serĉis loĝejon. Dume Zadig promenis al la ĝardenoj, kiuj kuŝis rande ĉe tiu vilaĝo. Proksime de l’granda vojo li vidis plorantan virinon, kiu porhelpe vokis al la ĉielo kaj al la tero, kaj furiozan viron, kiu postsekvis ŝin. Jam li atingis ŝin; ŝi kisis liajn genuojn. Tiu viro superŝutis ŝin per batoj kaj riproĉoj. Laŭ la kolerego de la Egipto kaj laŭ la pardonpetado de l’sinjorino li juĝis, ke unu estas ĵaluza ikaj la alia estis malfidela; sed post observo al tiu virino, kiu estis kortuŝe bela, kaj kiu similis iom al Astarta, li sentis por ŝi kompategon kaj aibomenon por la Egipto.

— Helpu min, ŝi ekkriis kun plorsingultoj kaj sin turnante al Zadig; forprenu min el la manoj de la plej barbara el la viroj; savu mian vivon.

Ĉe tiuj krioj Zadig kuris, por apartigi ŝin de tiu barbaro. La egiptan lingvon li konis iom. Tiulingve li diris:

— Se vi havas iom da humano, mi petegas, ke vi respektu la belon kaj la malforton. Kiel vi povas tiel difekti ĉefverkon de la naturo, kiu genuas ĉe viaj piedoj kaj havas por sia defendo nur larmojn?

— Ha! diris al li tiu koleregulo, ci ankaŭ amas ŝin! kaj je ci mi devas venĝi min.

Dirante tiujn vortojn, li lasas la sinjorinon, kiun li tenis ;per unu mano ĉe la haroj, kaj, prenante sian lancon, li celas trapiki la fremdulon. Ĉi tiu, kiu estis malvarmsanga, facile evitis la baton de Ffuriozulo. Li kaptis la lancon ĉe la mantenilo, per kiu ĝi estis provizita. Unu volas ĝin retiri, la alia gin forpreni. Ĝi rompiĝas inter iliaj manoj. La Egipto elingigas sian spadon; Zadig armas sin per la isia. Ili atakas unu la alian. Tiu donas cent batojn tro rapidajn; ĉi tiu lerte ilin evitas. La sinjorino, sidante ,sur razeno, rearanĝas siajn harojn kaj rigardas ilin. La Egipto estis pli fortika ol lia kontraŭulo; Zadig estis pli lerta. Ĉi tiu batalis kiel homo, kies kapo gvidas la brakon, kaj tiu kiel furiozulo, kies blinda kolero gvidas sencele la movojn. Zadig proksimiĝas al li kaj lin senarmigas; kaj dum la Egipto, iĝinta pli furioza, volas sin ĵeti isur lin, li kaptas lin, premas lin, faligas lin, tenante sian spadon kontraŭ lia brusto; li proponas indulgi lian vivon. Duonfreneziĝinte la Egipto elingigas sian ponardon; per ĝi li vundas Zadig en la momento mem, kiam la venkanto pardonis lin. Indignite, Zadig trapikas lian bruston per sia spado. La Egipto aŭdigas teruran krion kaj mortas baraktante. Tiam Zadig antaŭeniras al la sinjorino kaj per obeema voĉo diras al ŝi:

— Li devigis min mortigi lin: mi venĝis vin; vi estas liberigita el la plej kolerema viro, kiun iam mi vidis. Kion vi deziras de mi nun, sinjorino?

— Ke ci mortu, krimegulo, ŝi respondis al li, ke ci mortu; ci mortigis mian amanton; mi volus povi disŝiri cian koron.

— Vere, sinjorino, vi havis strangan viron kiel amanton; ĉiuforte li batis vin, kaj li volis mortigi min, tial ke vi petegis min, ke mi savu vin.

— Mi volus, ke li batu min ankoraŭ, ree parolis la sinĵorino kriante. Tion mi tre meritis, ĉar mi kaŭzis, ke li fariĝu ĵaluza. Bedaŭrinde la ĉielo ne permesis, ke li min ankoraŭ batu, kaj ke ci mem estu kadavro!

Zadig, pli surprizite kaĵ pli koleriĝinte ol iam ajn en sia vivo, diris al ŝi:

— Sinjorino, kvankam vi estas bela, tamen vi meritus, ke miavice mi batu vin, tiel ekstravaganca vi estas; sed mi ne penos tion fari.

Ce tiuj paroloj li reiris sur sian kamelon kaj antaŭeniris al la urbeto. Apenaŭ li estis for je kelkaj paŝoj, kiam li rigardis malantaŭen pro la bruo, kiun faris kvar kurieroj el Babilono. Ili rajdis galopege. Unu el ili, vidante tiun virinon, ekkriis:

— Estas ŝi mem; ŝi similas al la portreto, kiun oni priskribis al mi.

Ili ne atentis la mortinton kaj tuj kaptis la sinjorinon. Senĉese ŝi kriis al Zadig.

— Bonkora fremdulo, helpu min ankoraŭ unu fojon: mi petas pardonon pro tio, ke mi plendis pri vi. Helpu min, kaj mi estos via ĝis la morto.

Lia emo batali de nun por ŝi estis forpasinta.

— Turnu vin al aliaj, li respondis; vi ne plu trompos min.

Cetere li estis vundita, lia sango fluis; li bezonis helpon, kaj la vido al la kvar Babilonanoj, verŝajne senditaj de l’reĝo Moabdar, naskis en li egan maltrankvilon. Li antaŭeniras rapide al la vilaĝo, ne komprenante, kial kvar kurieroj el Babilono venis por kapti tiun Egiptinon, sed estante eĉ pli mirigita pro la karaktero de tiu sinjorino.


ĈAPITRO X
Sklaveco


Dum li eniris egiptan urbeton, li estis ĉirkaŭita de l’popolo. ĉiu kriis:

— Jen tiu, kiu forrabis la belan Misufa kaj kiu ĵus murdis Kletofis.

— Sinjoroj, li diris, Dio gardu min kontraŭ tio, ke iam mi forrabu vian belan Misufa; ŝi estas tro kaprica; kaj, rilate al Kletofis, mi ne murdis lin; mi nur defendis min kontraŭ li. Li volis mortigi min, tial ke tre humile. mi petis al li pardonon por la bel’ misufa, kiun senkompate li batis. Mi estas fremdulo, kiu venas por serĉi azilon en Egiptio; k sekve ne povas esti, ke venante por peti vian protekton, mi komencus forrabi virinon kaj murdi viron.

Tiutempe la Egiptoj estis justaj kaj humanaj. La popolo kondukis Zadig al la urbdomo. Unue oni bandaĝis lian vundon, kaj poste oni esplore demandis lin kaj lian serviston, aparte, por ekscii la veron. Oni ekkonis, ke Zadig ne estas murdinto; sed li kulpis pro la morto de homo: la leĝo kondamnis lin esti sklavo. Profite al la urbeto oni vendis liajn du kamelojn; oni disdonis al la loĝantoj la tutan oron, kiun li kunportis; li kaj lia kunvojaĝanto estis vendocele ekspoziciataj sur publika placo. Araba komercisto, nomita Setok, aŭkcie pliproponis; sed la servisto, pli taŭga por pena laboro, estis vendita pli kare ol lia mastro. Ambaŭ viroj estis inter si nekomparindaj. Zadig estis do subigita al sia lakeo: oni ligis ilin kune per ĉeno ĉirkaŭ la kruroj, kaj en tiu stato ili sekvis la araban komerciston ĝis lia domo. Zadig, survoje, konsolis sian serviston kaj admonis lin esti pacienca; sed laŭkutime, li faris rimarkojn pri la homa vivo.

— Mi vidas, li diris al si, ke la malfeliĉaĵoĵ de mia destino disŝutiĝas sur la cian. Ĝis nun ĉio okazis al mi laŭ tre stranga maniero. Mi estas monpunita, tial ke mi vidis preterpasi hundinon, mi pretskaŭ estis palisumita pro iu grifo; mi estis mortkondamnita pro tio, ke mi faris versojn, laŭdantaj la reĝon; mi preskaŭ estis strangolita, tial ke la reĝino havis flavajn rubandojn, kaj jen mi estas kun ci sklavo, tial ke malibonulo batis sian amatinon. Nu, ni ne malkuraĝiĝu; ĉio tio eble havos finon; necesas, ke la arabaj komercistoj havu sklavojn, kaj kial mi ne estus unu el ili? Tiu komercisto ne estos senkompata; necesas, ke li bontraktu siajn sklavojn, se li deziras ricevi servojn de ili.

Tiel li parolis kaj en la fundo de sia koro svarmis pensoj pri la sorto de la Babilona reĝino.

Setok, la komercisto, du tagojn poste foriris al la Dezerta Arabio kun siaj sklavoj kaj siaj kameloj. Lia tribo loĝis en la ĉirkaŭo de la dezerto Horeb[13]. La vojaĝo estis longa kaj peniga. Survoje, Setok pli ŝatis la serviston ol la mastron, tial ke la unua pli bone ŝarĝis la kamelojn, kaj ĉiujn etajn favoraĵojn li ricevis.

Du tagojn antaŭ ol alveni ĉe Horeb, mortis kamelo: ĝia ŝarĝo interdividite estis metita sur la dorson de ĉiu el la servistoj; Zadig ricevis sian parton. Setok ekridis, vidante ĉiujn siajn sklavojn kurbigite marŝi. Zadig kuraĝis klarigi ties motivon kaj instruis lin pri la leĝoj de ekvilibro. Mirigite la komercisto komencis havi por li alian konsideron. Vidante, ke li naskis scivolemon en sia mastro, Zadig plifortigis ĝin, instruante al li multajn aferoĵn, kiuj rilatis al lia komerco: pri la specifa pezo de l’metaloj kaj de l’varoj en egala volumeno; pri la kvalitoj de pluraj bestoj utilaj, pri la rimedo por bredi bestojn utiligcele; fine li ŝajnis esti saĝulo en la okuloj de l’koimercisto. Setok preferis lin je lia kamarado, kiun li tiel ŝatis. Li traktis Zadig bone kaj ne havis motivon por bedaŭri tion.

Alveninte en sian tribon, Setok denove petis la kvin cent uncojn da arĝento, kiujn li estis pruntedoninta al iu Hebreo en la ĉeesto de du atestantoj; sed intertempe la du atestantoj mortis, kaj la Hebreo sciante, ke oni ne povas liveri pruvon pri la prunto, proprigis al si la arĝenton de l’komercisto, dankante al Dio pro tio, ke ĝi donis al li rimedon por trompi Arabon. Setok konfidis sian ĉagrenon al Zadiĝ, kiu estis fariĝinta lia konsilanto.

— En kiu loko, demandis Zadig, vi pruntedonis viajn kvin cent uncojn al tiu idolano?

— Sur larĝa ŝtono, respondis la komercisto, kiu kuŝas apud la monto Horeb.

— Kia estas la karaktero de via ŝuldanto? diris Zadig.

— Tiu fripono, ree parolis Setok.

— Sed mi demandas al vi, ĉu li estas incitiĝema aŭ flegma, sagaca aŭ malprudenta?

— El ĉiuj ŝuldemuloj, kiujn mi konas, diris Setok, li estas la plej incitiĝema.

— Nu, bone insistis Zadig, permesu, ke mi pledu vian aferon antaŭ la juĝisto.

Efektive, li venigis ordone la Hebreon antaŭ la juĝiston kaj tiam li pledis jene:

— Apogante al la trono de justo, en la nomo de mia mastro, mi venas por postuli, ke tiu viro redonu la kvin cent uncojn da arĝento, kiujn li volas proprigi al si.

— Ĉu vi havas atestantojn? diris la juĝisto.

— Ne, ili mortis; sed restas larĝa ŝtono, sur kiu la mono estis kalkulata; kaj se plaĉas al Via Juĝista Moŝto ordoni, ke oni venigu la ŝtonon, mi esperas, ke ĝi atestos; mi kaj la Hebreo restos ĉi tie, ĝis la ŝtono estos alveninta; mi venigos ĝin je la kosto de Setok, mia mastro.

— Tre volonte, diris la juĝisto. Kaj li komencis prizorgi aliajn aferojn. Ĉe la fino de la kunsido;

— Nu! li diris al Zadig, ĉu alvenis via ŝtono?

La Hebreo ridante respondis:

— Via Moŝto rejstus ĉi tie ĝis morgaŭ, kaj la ŝtono ne ankoraŭ estus alveninta; ĝi kuŝas je pli ol ses mejlojn de ĉi tie, kaj necesus dek kvin homoj por movi ĝin.

— Nu! ekkriis Zadig, ĉu mi ne prave diris, ke la ŝtono atestos; ĉar tiu viro scias, kie ĝi estas, li do konfesas, ke sur ĝi la mono estis kalkulata.

Konfuzetite la Hebreo baldaŭ estis devigata konfesi ĉion. La juĝisto ordonis, ke li estu ligota al la ŝtono kaj ne ricevu ion por manĝi aŭ por trinki, ĝis li estos redoninta la kvin cent uncojn da arĝento, kio tre baldaŭ okazis.

La sklavo Zadig kaj la ŝtono ĝuis egan ŝatatecon en Arabio.


ĈAPITRO XI
Brulejo


Ravite, Setok faris el sia sklavo sian amikon intiman. Same kiel la reĝo de Babilono, li ĉiam bezonis lin, kaj Zadig estis bonŝanca pro tio, ke Setok estis senedzina. Li ektrovis en sia mastro naturan bonfaremon, multe da justemo kaj da simpla saĝo. Li estis ĉagrenita konstati, ke li adoras la ĉielan armeon, t. e. la sunon, la lunon kaj la stelojn, laŭ la malnova kutimo el Arabio. Pri tio li kelkfoje parolis al li tre diskrete. Fine li diris al li, ke ili estas korpoj kiel la aliaj, kiuj ne pli meritas lian respekton ol arbo aŭ roko.

— Sed, diris Setok, ili estas eternaj estaĵoj, el kiuj ni tiras ĉiujn niajn profitojn; ili animas la naturon, ili reguligas la sezonojn; ili cetere estas tiom malproksimaj de ni, ke oni nepre respektegas ilin.

— Vi ricevas pli da profito, respondis Zadig, el la akvaro de l’Ruĝa Maro, kiu portas viajn varojn al Hindio. Kial ĝi ne estus tiel malnova kiel la steloj? Kaĵ se vi adoras tjon, kio estas for de vi, vi devas adori Gangaridion[14], kiu estas ĉe la ekstremaĵo de l’mondo.

— Ne, diris Setok, la steloj estas tiel brilegaj, ke mi ne povas ne adori ilin.

Kiam noktiĝis, Zadig lumigis grandan nombron da torĉoĵ en la tendo, kie li estis vespermanĝonta kun Setok; kaj tuj kiam alvenis la mastro, li ekgenuis antaŭ la lumigiloj kaj diris: »Eternaj kaj brilaj lumoj, ĉiam favoru min!« Eldirinte tiujn vortojn, li altabliĝis, ne rigardante al Setok.

— Kion vi do faras? diris Setok mirigite.

— Mi imitas vin, respondis Zadig; mi adoras tiujn kandelojn kaj malatentas ilian mastron kaj la mian.

Setok komprenis la profundan signifon de tiu apologo. La saĝo de lia sklavo penetris en lian animon; li ne plu malavaris sian incenson al la kreitaĵoj kaj adoris la Eternulon, kiu faris ilin.

Tiam en Arabio ekzistis terura moro, origine veninta el Scitio, kaj kiu, post establiĝo en Hindio per la aŭtoritato de l’bramanoj, tendencis disvastiĝi tra tuta Oriento. Kiam edzo mortis kaj lia karega edzino, volis esti sankta, tiam ŝi ibruligis sin publike sur la kadavro de sia edzo. Ĝi estis solena festo, kiun oni nomis vidvina brulado. La tribo, en kiu plej da virinoj sin bruligis, estis la plej estimata. Iu Arabo el la tribo de Setok mortis; lia edzino, nomita Almona, kiu estis tre pia, sciigis pri la tago kaj horo, en kiu ŝi sin ĵetos en la fajron ĉe la sono de tamburoj kaj trumpetoj.

Zadig admone klarigis al Setok, ke tiu abomeninda moro tute kontraŭas la bonstaton de l’homaro; kaj ĉiutage oni konsentis al la bruligado je vidvinoj junaj, kiuj povus naski civitanojn por la Ŝtato, aŭ almenaŭ eduki la jam naskitajn infanojn; kaj li sukcesiis konvinki lin, ke oni devas, se eble, aboli tiel barbaran kutimon. Setok respondis:

— Jam de pli ol mil jaroj la virinoj povas siadezire sin bruligi. Kiu el ni kuraĝos ŝanĝi leĝon, kiun la tempo konfirmis? Ĉu estas io pli respektinda ol malnova kutimo eĉ maljusta?

— La racio estas pli malnova, rebatis Zadig. Vi parolu al la estroj de l’triboj, kaj mi iros por viziti la junan vidvinon.

Li prezentigis sin al ŝi; kaj post kiam li lerte akiris ŝian simpation per laŭdoj al ŝia belo, post kiam li diris al ŝi, kiel domaĝe estas meti en fajron tiom da ĉarmoj, li plie laŭdis ŝin pro ŝia konstanto kaj ŝia kuraĝo, tiam li diris demande:

— Vi eksterordinare arnis vian edzon?

— Mi? tute ne, respondis la Arabino, Li estis bruta, ĵaluza, ne tolerebla; sed mi firme decidis min ĵeti en la brulejon.

— Kredeble, diris Zadig, esti. vive bruligita, tio kaŭzas tre delikatan plezuron.

— Ha! tio tremigas la naturon, diris la sinjorino; sed oni devas tion elsuferi. Mi estas pia; mi perdus mian bonan reputacion, kaj ĉiuj mokus min, se mi ne bruligus min.

Post kiam Zadig konsentigis ŝin pri tio, ke ŝi sin bruligos pro alies opinio kaj pro vanto, li longe parolis al ŝi laŭ maniero, kiu estis vivinstiga, kaj li eĉ atingis veki amemon por tiu, kiu al ŝi parolis.

— Kion vi do farus, li diris al ŝi, se vi estus liberigita je via vanta sinbruligemo?

— Ho ve! diris la sinjorino, mi kredas, ke mi petus, ke vi edzinigu min.

Zadig estis tro saturita per amo al Astarta por ne lerte kontraŭi al tiu propono; sed li tuj iris renkonte al la tribestroj, raportis al ili tion, kio okazis, kaj konsilis, ke ili faru leĝon, laŭ kiu estos permesate al vidvino sin bruligi nur post unuhora interparolado duopa kun junulo. De tiu tempo neniu sinjorino sin bruligis en Arabio. Nur al la sola Zadig oni estis dankŝulda pro tio, ke en unu tago li abolis tian kruelan moron, kiu daŭris jam de multaj jarcentoj. Li do estis la bonfaranto de Arabio.


ĈAPITRO XII
Vespermanĝo


Setok, kiu ne povis disiĝi de tiu homo, en kiu sidis saĝo, kunvenigis lin al foirego en Basora[15], kien devis iri la plej, grandaj negocistoj el la loĝeblaj lokoj surtere. Tio estis por Zadig impresa konsolo vidi tiom da homoj el diversaj regionoj, kunvenintaj en saman lokon. Ŝajnis al li, ke la universo estas granda familio, kiu kunvenas en Basora. Tuj, la duan tagon, li renkontiĝis ĉetable kun Egipto, gangarida Hindo, Ĉino, Greko, Kelto kaj pluraj aliaj fremduloj, kiuj, dum siaj oftaj vojaĝoj al la golfo de Arabio, lemis sufiĉe da araba lingvo por komprenigi sin. La Egipto ŝajnis tre kolera.

— Kia abomena loko estas Basora! li diris; tie oni rifuzas pruntedoni mil uncojn da oro al mi kontraŭ la plej valora garantiaĵo el la mondo.

— Kiel do! diris Setok, kiu estas la garantiaĵo, pri kiu oni rifuzis al vi tiun sumon?

— Ĝi estas la kadavro de mia onklino, respondis la Egipto; ŝi estis la plej bonkora virino el Egiptio. Ĉiam ŝi akompanis min; ŝi mortis survoje; el ŝia korpo mi faris unu el la plej belaj mumioj, kiujn ni havas, kaj en mia lando mi povus ricevi ĉion ajn, kion mi deziras, donante ĝin kiel garantiaĵon. Estas tre strange, ke oni ne volas ĉi tie doni al mi nur mil uncojn da oro kontraŭ tiom solida garantiaĵo.

Koleregante li estis ekmanĝonta pecon da bonega bolita kokino, kiam la Hindo, kaptante lian manon, ekkriis ĉagrene:

— Ha! kion vi estas faronta?

— Manĝi da ĉi tiu kokino, diris la mumiposedanto.

— Gardu vin kontraŭ tio, diris la Hindo; povas esti, ke la animo de l’mortantino transiris en la korpon de ĉi tiu kokino, kaj vi ne volus riski manĝi vian onklinon. Kuiri kokinojn, tio evidente estas ofendi la naturon.

— Kion signifas via naturo kaj viaj kokinoj? ree parolis la kolerema Egipto; ni adoras bovon[16]kaj tamen manĝas bovaĵon.

— Vi adoras bovon! ĉu vere? diris la Gangesano[17].

— Nenio estas pli certa, rapide respondis la demandito; jam de cent tridek kvin mil jaroj ni tion faras, kaj ĉe ni neniu kontraŭas al tio.

— Ha! cent tridek kvin mil jaroj! diris la Hindo; tiu kalkulo estas iom troa; Hindio estas loĝata nur de okdek mil jaroj, kaj certe ni estas viaj prauloj; kaj Bramo malpermesis al ni manĝi bovojn, antaŭ ol vi pensis pri la maniero suraltarigi ilin kaj rosti.

— Via Bramo estas stranga besto, neniel komparinda al Apis, diris la Egipto; kion do bela faris via Bramo?

La bramano respondis:

— Estas li, kiu instruis la homojn legi kaj skribi, kaj al li ĉiuj teranoj devas danki pro la invento de la ŝako.

— Vi eraras, diris iu Ĥaldeo apudsidanta; al la fiŝo Oanes[18] oni ŝuldas tiujn tiom egajn bonfarojn, kaj konvenas respekte komplimenti nur al ĝi. Estas ĉies konsento, ke ĝi estis dia estulo, kiu havis orumitan voston, kun bela homa kapo, kaj ke ĝi elakviĝis ĉiutage por predikadi surtere dum tri horoj. Ĝi havis plurajn idojn, kiuj fariĝis reĝoj, kiel estas bone konate. Ĝian portreton mi havas hejme, kaj ĝin mi respektegas laŭdeve. Oni povas manĝi bovaĵon laŭplaĉe, sed estas certe tre granda malpiaĵo kuiri fiŝaĵon; cetere vi ambaŭ havas ne sufiĉe da nobeleco kaj ĝi estas tro freŝdata por konkuri kun mi. La egipta nacio estas nur cent tridek kvin mil jarojn malnova, kaj la Hindoj fanfaronas nur je okdek mil, dum ni havas almanakojn pri kvar mil jarcentoj. Kredu min, forlasu viajn malsaĝaĵojn, kaj mi donacos al ĉiu el vi belan portreton pri Oanes.

La ĉino ekparolante diris:

— Mi havas grandan respekton por la, Egiptoj, la Ĥaldeoj, la Grekoj, la Keltoj, por Bramo, la bovo Apis, la bela fiŝo Oanes; sed eble Li aŭ Tien[19], ne gravas la nomo, ne estas malpli valora ol la bovoj kaj la fiŝoj. Nenion mi diros pri mia lando; ĝi estas tiom granda, kiom Egiptio, Ĥaldeio kaj Hindio kune. Pri malnovo mi ne disputos, tial ke sufiĉas esti feliĉa, kaj tial ke esti malnova, tio estas malgrava; sed rilate almanakojn, mi volonte diros, ke tuta Azio utiligas la niajn, kaj da ili ni havis tre bonajn, antaŭ ol la aritmetiko estis konata en Ĥaldeio.

— Vi ĉiuj senescepte estas tre malkleraj! ekkriis la Greko: ĉu do vi ne scias, ke la kaoso estas ĉion kreinta, kaj ke la formo kaj la materio metis la mondon en ĝian nunan staton?

Longe parolis la Greko; sed fine haltigis lin la Kelto, kiu, multe trinkinte dum la disputado, opiniis, ke li estas pli klera ol ĉiuj aliaj, kaj diris blasfemante, ke nur Teŭtaĥ[20] kaj la kverka visko indas priparoladon; ke, siaprotekte, li ĉiam havas viskon en sia poŝo; ke la Scitoj, liaj prauloj, estis la solaj bonuloj iam ajn ekzistintaj en la mondo; ke, verdire, ili kelkfoje manĝis homojn, sed ke tio ne malhelpas, ke oni devas havi respekton por lia nacio.

Tiam akriĝis la disputo, kaj Setok komprenis, ke la tabio baldaŭ estos sange makulita. Zadig, kiu silentis dum la tuta disputado, fine ekstaris: unue li sin turnis al la Kelto, kiel al la plej furioza; li diris, ke li estas prava, kaj petis al li viskon; li laŭdis la Grekon pri lia elokvento, kaj kvietigis ĉiujn ekscititajn spiritojn. Malmulton li diris aŭ la ĉino, tial ke li estis la plej saĝa el ĉiuj. Fine li diris al ili:

— Amikoj miaj, vi senmotive disputas, ĉar vi samopinias.

Ĉe tiu diro ili ĉiuj protestis.

— Ĉu ne estas vere, li diris al la Kelto, ke vi ne adoras la viskon, sed tiun, kiu faris la viskon kaĵ la kverkon?

— Certe, respondis la Kelto.

— Kaj vi, sinjoro Egipto, ĉu vi ne respektegas en iu bovo tiun, kiu donis la bovojn?

Jes, diris la Egipto.

— La fiŝo Oanes, li daŭrigis, certe malsuperas tiun, kiu faris la maron kaj la fiŝojn.

— Konsentite, diris la Ĥaldeo.

— La Hindo, li aldonis, kaj la Ĉino agnoskas kiel vi la ekziston de iu unua principo; mi ne tre bone komprenis la mirindan rezonadon de la Greko; sed mi estas certa, ke li ankaŭ konsentas pri la ekzisto de Superulo, de kiu dependas la materio kaj la formo.

La Greko, kiun oni admiris, diris, ke Zadig ĝuste komprenis lian penson.

— Vi do ĉiuj samopinias, ree parolis Zadig, kaj sekve ne ekzistas motivo por disputi.

ĉiuj enbrakigis lin. Setok, vendinte siajn varojn tre kare, rekondukis sian amikon Zadig en sian tribon. Alveninte Zadig eksciis, ke dum lia foresto oni procese kondamnis lin je malrapida bruligado.


ĈAPITRO XIII
Rendevuo


Dum lia vojaĝo al Basora la pastroj de la steloj decidis puni lin. La juveloj kaj la ornamoj de la junaj vidvinoj, al kiuj ili predikis sinbruligon, apartenis al ili laŭleĝe; li sekve ne povis trovi indulgon ĉe tiuj pastroj. Ili do akuzis Zadig, ke li havas erarajn sentojn pri la ĉiela armeo; ili atestis kontraŭ lin kaj ĵuris, ke ili aŭdis lin diri, ke la steloj ne kuŝiĝas en la maron. Tiu terurega blasfemo kolere tremigis la juĝistojn; ili emis disŝiri siajn vestojn, kiam ili aŭdis tiujn malpiajn parolojn, kaj tion ili farus, sendube, se Zadig povus pagi ties koston; sed en sia troa doloro ili kontentiĝis, kondamnante lin esti malrapide forbruligota. Malesperigite, Setok vane uzis sian aŭtoritaton por savi sian amikon; li baldaŭ estis devigata silenti.

Dume la juna vidvino, kiu nim tre ŝatis la vivon, kaj pri tio estis ŝulda al Zadig, decidis savi lin el la brulejo, pri kiu li komprenigis al ŝi ties troan uzon. Ŝi cerbumis sian projekton kaj pri ĝi parolis al neniu. Zadig estis ekzekutota la postan tagon; nur la nokton ŝi disponis por savi lin; kiel kompatema kaj prudenta virino, jen kiel ŝi procedis. Ŝi parfumis sin; ŝi pli beligis sin per la plej grandvalora kaj plaĉe eleganta kostumo kaj iris por peti sekretan aŭdiencon al la ĉefpastro de la steloj. Kiam ŝi estis antaŭ tiu respekteginda maljunulo, ŝi parolis al li jene:

— Unuenaskita filo de l’granda Urso, frato de la Virbovo, kuzo de l’granda hundo (ĝi estis la titoloj de tiu pontifiko), mi venas konfesi al vi miajn skrupulojn. Mi tre timas esti farinta grandegan pekon, ne bruligante min en la brulejo de mia kara edzo. Efektive, kion mi havis por konservi? Pereontan korpon, kaj kiu jam estos tute velkinta (dirante tion, ŝi suprentiris siajn longajn manikojn silkajn ikaj vidigis siajn nudajn brakojn, mirinde belformaj kaj forloge blankaj). Vi vidas, ŝi diris, kiom malmulte valoras ĉi tio.

La pontifiko sentis, ke tio estas multvalora. Liaj okuloj faris tian konfeson, kaj lia buŝo konfirmis ĝin; li ĵuris, ke neniam li vidis tiel belajn brakojn.

— Ho ve! diris al li la vidvino, eble miaj brakoj ne tiel difektiĝis kiel la cetero; sed vi konsentos, ke mia brusto ne indis mian zorgemon.

Tiam ŝi vidigis la plej belan mamon, kiun iam ajn la naturo formis. Kompare al ĝi rozburĝono sur ebura pomo aspektus nur kiel rubio[21] sur bukso, kaj ŝafidoj, elirantaj el lavujo ŝajnus flavbrunaj. ŝiaj mamoj, ŝiaj grandaj okuloj nigraj, kiuj sopire rigardis milde brilante per amema fajro, ŝiaj vangoj kolorigitaj per la plej bela purpuro, miksita kun la blankaĵo el la plej pura lakto; ŝia plej belforma nazo; ŝiaj lipoj, kiuj similis al du borderaĵoj el koralo, entenantaj la plej belajn perlojn el la maro de Araibio, ĉio ĉi tio kredigis al la maljunulo, ke li estas dudekjaraĝa. BaLbutante li faris amdeklaron. Almona, vidante lin ardanta, petis al li pardonon por Zadig.

— Ho ve! li diris, bela sinjorino, se mi konsentus al vi lian pardonon, mia malsevero neniel utilus; necesas, ke tri aliaj kolegoj miaj ankaŭ subskribu tiun pardonpeton.

— Nu, jam vi mem subskribu, diris Almona.

— Volonte, diris la pastro, kondiĉe, ke via amfavoro estos la prezo de mia konsentemo.

— Vi tre honoras min, diris Almona; mi petas nur, ke vi bonvolu veni en mian ĉambron post la sunsubiro, kaj tuj kiam la brila stelo Ŝeat[22] kuŝos ĉe la horizonto, vi trovos min sur rozkolora sofo kaj vi agos laŭpove kun via servantino.

Ŝi tiam foriris, kunportante la subskribon kaj lasis la maljunulon amplena kaj duba pri sia amorkapablo. Li pasigis la reston de l’tago sin banante; li trinkis likvoron, konsistantan el cinamo el Cejlono, kaj el multvaloraj spicoj el Tidor kaj el Ternate[23] kaj kun malpacienco atendis, ke la ŝeat ekaperu.

Dume la bel’Almona iris viziti la duan pontifikon. Ĉi tiu asertis al ŝi, ke la suno, la luno kaj ĉiuj steloj sur la firmamento estas nur erarlumoj, kompare kun ŝiaj logaĵoj. Ŝi faris al li la saman pardonpeton kaj por akiri ĝin konsentis pagi la saman prezon. Ŝi donis al la dua pontifiko rendevuon je la apero de la stelo Algenib. Poste ŝi vizitis la trian kaj kvaran pastrojn, ĉiam akirinte subskribon kaj donante rendevuon de stelo al stelo. Tiam ŝi petis al la juĝistoj, ke ili venu en ŝian hejmon pro grava afero.

Ili venis tien; ŝi montris al ili la kvar subskribojn kaj diris al ili, je kia prezo la pastroj vendis la pardonon por Zadig. Ĉiu el ili alvenis je la difinita horo; ĉiu tre miris vidante tie siajn kolegojn kaj eĉ pli, trovante la juĝistojn, antaŭ kiuj ilia hontindaĵo estis malkaŝita. Zadig estis savita. Setok estis tiel ravita pri la lerto de Almona, ke li edzinigis ŝin al si.


ĈAPITRO XIV
Danco


Pro siaj negocaj aferoj Setok devis iri en la insulon Serendib[24]; sed dum la unua monato de sia edziĝo, kiu estas, kiel sciate, la miela tempo de la geedza vivo, ne eblis al li forlasi sian edzinon, nek kredi, ke iam ajn li povus ŝin forlasi. Li petis al sia amiko Zadig, ke li bonvolu anstataŭi lin en tiu vojaĝo.

— Ho ve! diris Zadig, ĉu do mi devas ankoraŭ plilongigi la distancon inter la bel’ Astarta kaj mi? Sed mi devas servi al miaj gebonfarintoj. Li diris, li ploris, kaj li foriris.

Li ne estis de longe sur la insulo Serendib, kiam baldaŭ oni konsideris lin kiel eksterordinarulon. Li fariĝis inter la negocistoj la arbitracianto pri ĉiuj iliaj malkonsentoj, la amiko de l’saĝuloj, la konsilanto de la malmultaj homoj, kiuj petas konsilon. La reĝo volis vidi kaj aŭdi lin. Li baldaŭ povis sperti la valoron de Zadig; li fidis lian saĝon kaj amikiĝis kun li. La familiaro kaj la estimo de l’reĝo timigis Zadig. Nokte kaj tage saturis lin la malfeliĉo, kiun kaŭzis al li la afablaĵoj de Moabdar.

— Mi plaĉas al la reĝo, li diris; ĉu oni ne pendigos min? Tamen li ne povis eviti la karesojn de Lia Majesto, ĉar oni devas konfesi, ke Nabasun, reĝo de Serendib, filo de Nusanab, filo de Nabasun, filo de Sabunas, estis unu el la plej bonaj princoj el Azio; kiam oni parolis kun li, estis malfacile ne ami lin.

Tiu bona princo estis ĉiam laŭdata, trompata kaj priŝtelata: ĉiuj konkuris por ŝteli iliajn trezorojn. La ĉefa spezestro de la insulo Serendib ĉiam donis tiun ekzemplon, kiun fidele sekvis la aliaj. Tion la reĝo sciis; jam plurfoje li ŝanĝis spezestron; sed neniam li sukcesis ŝanĝi la kutimon dividi la enspezojn de l’reĝo en du neegalajn partojn, el kiuj la pli malgrandan ĉiam ricevis la reĝo kaj la pli grandan la administrantoj.

La reĝo Nabusan konfidis sian ĉagrenon al la saĝa Zadig.

— Vi, kiu scias tiom da belaj aferoj, li diris al li, ĉu vi konas rimedon, per kiu mi povus trovi spezestron, kiu ne priŝtelus min?

— Certe, respondis Zadig, mi konas nepre certan manieron, laŭ kiu mi havigos al vi honestulon.

Ravite, la reĝo kisis lin kaj demandis, kiel li devas fari.

— Sufiĉas, diris Zadig, ke vi dancigu ĉiujn, kiuj sin prezentos por kandidati la postenon da spezestro, kaj kiu plej facilmove dancos, tiu nepre estas la plej honesta.

— Vi ŝercas, diris la reĝo; jen estas amuza maniero por elekti spezestron. Kiel do! vi pretendas, ke kiu faros plej lertan dancosalton, tiu estas la plej honesta kaj kapabla financisto!

— Mi ne garantias, ke li estos la plej lerta, rapide respondis Zadig; sed mi certigas, ke li estos sen ia dubo la plej honesta.

Zadig parolis kun tiom da memfido, ke la reĝo kredis, ke li posedas kelkan supernaturan sekreton por ekkoni financistojn.

— Mi ne ŝatas la supematuron, diris Zadig; la homoj kaj libroj kun miregindaĵoj ĉiam malplaĉis al mi. Se Via Reĝa Moŝto konsentas, ke mi faru la provon, kiun al li mi proponas, ĝi certe konvinkiĝos, ke mia sekreto estas la plej simpla kaj facila afero.

Nabusan, reĝo de Serendib, estis pli mirigita ĉe la ekscio, ke tiu sekreto estas simpla, ol se oni prezentus ĝin al li kiel miraklon.

— Nu, bone, li diris, agu laŭ via plaĉo.

— Estu trankvila, diris Zadig; vi profitos je tiu provo, pli ol vi povas supozi.

La saman tagon, en la nomo de la reĝo, li disvastigis la sciigon, ke ĉiuj, kiuj celas akiri la oficon de ĉefa spezestro de l’financoj de lia gracia majesto Nabusan, filo de Nusanab, devas veni, en vestoj el maldika silko, la unuan tagon de la luno de l’Krokodilo, en la antaŭĉambron de l’reĝo. Venis sesdek kvar kandidatoj. Oni venigis violonludistojn en apudan salonon; ĉio estis preparita por balo; sed la pordo de tiu salono estis ŝlosita, kaj por eniri ĝin oni devis laŭiri galerieton iom malluman. Pedelo venigis kaj enkondukis ĉiun kandidaton, unu post la alia, laŭ tiu trairejo, en kiu oni lasis lin sola dum kelkaj minutoj. La reĝo, kiu konis la artifikon, elmetis ĉiujn siajn trezorojn en tiu galerio. Kiam ĉiuj kandidatoj estis en la salono, Lia Reĝa Moŝto ordonis, ke oni dancigu ilin. Neniam oni dancis tiom peze kaj tiel malgracie; ili ĉiuj mallevis la kapon, kurbigis la dorson, kun la manoj almetitaj kontraŭ iliaj flankoj.

— Kiaj friponoj! diris Zadig mallaŭte.

Nur unu paŝis facilmove, kun levita kapo, kun maltima rigardo, kun la brakoj etenditaj, kun rekta korpo, kun firma poplito.

— Ha! jen honestulo! bonulo! diris Zadig.

La reĝo enbrakigis tiun lertan danciston kaj elektis lin kiel spezestron, kaj ĉiuj aliaj estis plej juste punitaj kaj riproĉitaj laŭmerite, tial ke ĉiu el ili, dum sia ĉeesto en la galerio, plenigis siajn poŝojn kaj povis apenaŭ marŝi. La reĝo bedaŭris konstati la friponemon de l’homoj per la fakto, ke el sesdek kvar dancistoj sesdek tri estas friponoj. La malluma galerio estis nomita la koridoro de la Tento.

En Persio oni palisumus tiujn sesdek tri sinjorojn; en aliaj landoj, oni starigus specialan tribunalon por juĝi ilin kaj tio kostus trioble pli ol la ŝtelita mono kaj rehavigus neniom al la suvereno; en alia reĝlando, ili sukcesus pravigi sin kaj senfavorigi tiun facilmovan danciston: en Serendib ili estis kondamnitaj nur je pligrandigo al la publika trezoro, tial ke Nabusan estis tre malsevera.

Li ankaŭ estis tre dankema; li donacis al Zadig sumon pli grandan ol tiun, kiun iu ajn spezestro iam ajn ŝtelis al sia mastro, la reĝo. Zadig utiligis ĝin por sendi kurierojn al Babilono, por akiri informojn pri la sorto de Astarta. Lia voĉo tremis, donante tiun ordonon, lia sango refluis al lia koro; liaj okuloj ne plu vidis la lumon, lia animo estis preta por lin forlasi. La kuriero foriris. Zadig vidis lin enŝipiĝi; li revenis ĉe la reĝon, vidante neniun, kredante esti en sia ĉambro, kaj eldirante la nomon amo.

— Ha! la amo, diris la reĝo; ĝuste pri tio temas; vi divenis la kaŭzon de mia ĉagreno. Kia granda homo vi estas! mi esperas, ke vi instruos min pri la maniero ekkoni nepre fidelan virinon, same kiel vi havigis al mi honestan spezestron.

Zadig, rekonsciiĝinte, promesis al li servi lin rilate amon kiel rilate al financo, kvankam la afero ŝajnis eĉ pli malfacila.


ĈAPITRO XV
Bluaj Okuloj


La korpo kaj la koro, diris la reĝo al Zadig … Ĉe tiuj vortoj la Babilonano ne povis deteni sin intermeti al Lia Reĝa Moŝto.

Kiel danka, li diris, mi estas al vi pro tio, ke vi ne diris: la spirito kaj la koro! ĉar oni aŭdas nur tiujn vortoĵn en la konversacioj el Babilono: oni vidas nur librojn, en kiuj temas pri la koro kaj la spirito[25], verkitajn de senkoraj kaj senspritaj personoj; sed, via reĝa moŝto, daŭrigu, mi petegas.

Nabusan daŭrigis jene:

— La korpo kaj la koro estas en mi destinitaj por ami; la unua el tiuj du kapabioj ĉiel estas kontenta. Ĉi tie mi havas je mia dispono cent virinojn; ĉiuj estas belaj, servemaj, eĉ voluptemaj, aŭ Ŝajnigante esti tiaj kun mi. Sed mia koro tute ne ĝuas similan feliĉon. Mi jam tro spertis, ke oni multe karesas la reĝon de Serendib, kaj ke tre malmulte oni atentas al Nabusan. Verdire, mi ne kredas, ke miaj virinoj estas al mi fidelaj; sed mi volus trovi animon, kiu estus mia; por havi tian trezoron, mi donus la cent belulinojn, kies logaĵojn mi posedas. Vi bonvolu esplori, ĉu inter tiuj cent sultaninoj estas unu, kiu certe amas min.

Zadig respondis al li sammaniere kiel li faris pri la financistoj:

— Via Reĝa Moŝto, fidu min, sed unue permesu, ke mi disponu tion, kio estis elmetita en la galerio de la Tento; mi raportos al vi zorge pri tio, kaj nenion. vi perdos.

La reĝo donis al li plenan rajton. Zadig elektis en Serendib tridek tri ĝibuletojn el la plej malbelaj, kiujn li povis trovi, tridek tri paĝiojn el la plej belaj, kaj tridek tri bonzojn el la plej elokventaj kaj fortikaj. Al ĉiuj li lasis la liberon eniri en la ĉeloj de la sultaninoj, ĉiu ĝibuleto havis kvar mil ormonerojn por donaci; kaj tuj, en la unua tago, la ĝibuletoj estis kontentigitaj. La paĝioj, kiuj havis nenion por doni krom si mem, venkis nur post du aŭ tri tagoj. La bonzoj devis iom pli longe penadi; sed fine tridek tri piulinoj cedis. Tra latkurtenoj, kiuj ebligis vidon en ĉiujn ĉelojn, mirigite la reĝo vidis ĉiujn scenojn. El siaj cent virinoj naŭdek naŭ pekis antaŭ liaj okuloj. Restis nur unu tute juna, tute nova, kun kiu la reĝo neniam rilatis. Oni sendis al ŝi unu, du, tri ĝibulojn, kiuj proponis al ŝi eĉ dudek mil ormonerojn; ŝi ne cedis kaj eĉ ne povis deteni sin ridi ĉe la konstato, ke tiuj ĝibuloj povus pensi, ke mono povus fari, ke oni vidu ilin malpli malbelaj. Oni prezentis al ŝi la du plej belajn paĝiojn; ŝi diris al ili, ke ŝiaopinie la reĝo estas pli belstatura. Oni delegis al ŝi la plej elokventan el la bonzoj, kaj poste la plej aplombegan: ŝi trovis, ke la unua estas babilemulo kaj eĉ ne atentis la meriton de la dua.

— Nur la koro decidas, ŝi diris; neniam mi cedos al la oro de ĝibulo, nek al la ĉarmoj de junulo, nek al la forlogoj de bonzo; mi amos nur Nabusan, filon de Nusabab, kaj mi atentos, ke li konsentu min ami. La reĝo estis ravita pro ĝojo, miro kaj amemo. Li reprenis la tutan monon, kiun li estis doninta al la ĝibuloj, kaj donacis ĝin al la bel’ Falida: tiel oni nomis tiun junan personon. Li donis al ŝi sian koron, kiun ŝi certe tre meritis. Neniam la juno floris pli brile; neniam la ĉarmoj de la belo estis tiel ravaj. Por ke la historio estu tute vera, necesas diri, ke ŝi mallerte riverencis; sed ŝi dancis kiel la feinoj, kantis kiel la sirenoj kaj parolis kiel la Gracioj: ŝi estis saturita je talentoj kaj virtoj.

La amata Nabusan adoris ŝin; sed ŝi havis bluajn okulojn, kaj el tio fontis pŭej grandaj malfeliĉaĵoj. Ekzistis malnova leĝo, kiu malpermesis al la reĝoj ami virinon el tiuj, kiujn la Grekoj poste nomis »bovokulaj«. Ĉefbonzo starigis tiun leĝon antaŭ pli ol kvin mil jaroj; ĝi estis por proprigi al si la amatinon de la unua reĝo de la insulo Serendib, ke tiu bonzo anatemis la bluajn okulojn per leĝo en la fundamenta konstitucio de la Stato. Reprezentantoj de ĉiuj societoj el la imperio venis kaj faris admonojn al Nabusan. Oni publike diris, ke tre baldaŭ falos la reĝa regno; ke plejforta estas la abomeno; ke la tuta naturo estas minacata per malbonsigna evento; ke, unuvorte, Nabusan, filo de Nasanab, amas du grandajn okulojn bluajn. La ĝibuloj, la financistoj, la bonzoj kaj la brunokulinoj plenigis la reĝlandon per siaj ĝemoj. La sovaĝaj popoloj, kiuj loĝas en la sudo de Serendib, profitis tiun ĝeneralan malkontenton. Ili invadis la Ŝtatojn de l’bona Nabusan. Li petis helpmonon al siaj regatoj; la bonzoj, kiuj posedis la duonon de la ŝtataj rentoj, nur levis la manojn al la ĉielo kaj rifuzis mallevi ilin por ĉerpi el siaj kofroj kaj helpi al la reĝo. Ili faris kun muziko belajn preĝojn kaj lasis la ŝtaton suferi la atakon de l’barbaroj.

— Ho, mia kara Zadig, ĉu ci savos min el tiu terura embaraso? dolore ekkriis Nabusan.

— Tre volonte, respondis Zadig; vi ricevos monon de la bonzoj tiom, kiom vi volos. Vi tute malzorgu pri la bienoĵ, kie situas iliaj kasteloj, kaj defendu nur la viajn.

Tiel faris Nabusan; la bonzoj venis ĵeti sin al liaj piedoj kaj petegis lin pri helpo. La reĝo respondis al ili per bela muziko kun preĝoj al la ĉielo, por ke ili konservu siajn bienojn. Fine la bonzoj donis monon, kaj la reĝo venke finis la militon. Tial Zadig, per siaj saĝaj konsiloj oportunaj, kaj per la plej grandaj servoj, altiris sur sin la nerepacigeblan malamikecon de la plej potencaj homoj en la ŝtato. La bonzoj kaj la brunokulinoj ĵure decidis pereigi lin; la financistoj kaj la ĝibuloj ne indulgis al li; oni atingis, ke la bona Nabusan suspektu lin. La faritaj servoj ofte restas en la antaŭĉambro, kaj la suspektoj eniras la skribĉambron, laŭ la antaŭĉambro, kaj la suspektoj eniras la skribĉambron, laŭ la sentenco de Zoroastro: ĉiutage okazis novaj akuzoj; la unua estas forpuŝita; la dua tuŝetas, la tria vundas, la kvara mortigas.

Timigite Zadig, kiu bone prizorgis la aferojn de sia amiko Setok, kaj kiu havigis al li lian monon, pensis nur pri sia foriro el la insulo, kaj decidis iri mem por akiri informojn pri Astarta; tial ke, li diris, se mi restas en Serendib, la bonzoj palisumos min; sed kien iri? Mi estas sklavo en Egiptio, tre verŝajne bruligita en Arabio, strangolita en Babilono. Tamen necesas ekscii, kio okazis al Astarta: mi do foriru kaj spertu kion al mi rezervas mia malfeliĉa sorto.


ĈAPITRO XVI
Rabisto


Alvenante ĉe la limo, kiu apartigas Arabion de Sirio, dum li preterpasis relative fortikan kastelon, el ĝi venis armitaj Araboj. Tuj ili ĉirkaŭis lin kaj kriis:

— Ĉio, kion vi havas, apartenas al ni, kaj vi apartenas al nia mastro.

Responde Zadig elingigas sian spadon; lia servisto, kiu estis kuraĝa, faris same. Ili mortigis la unuajn Arabojn, kiuj volis kapti ilin; la nombro de atakantoj duobliĝis; ili ne miris pri tio kaj decidis morti batalante. Oni vidis du virojn, kiuj sin defendis kontraŭ arego; tia batalo ne povis esti longdaŭra. La mastro de la kastelo, nomita Arbogad, vidinte el unu fenestro la miregindan lerton kaj bravon de Zadig, eksentis estimon por li. Rapide li malsupreniris kaj venis mem por forpuŝi siajn servistojn kaj liberigi la du vojaĝantojn.

— Ĉio, kio pasas sur mia bieno apartenas al mi, li diris, same kiel tio, kion mi trovas sur alies bieno; mi rekrutis kamaradojn; mi kapabliĝis por povi ŝteli karavanetojn: tiel, iom post iom, mi fariĝis egala kun aliaj homoj. Mi havis mian parton de l’riĉajoj el ĉi tiu mondo, kaj mi eĉ estis pocentege kompensita. Oni multe ŝatis min; mi fariĝis sinjoro rabisto; mi akiris perforte ĉi tiun kastelon. La satrapo el Sirio volis senposedigi min je ĝi; sed mi jam estis tro riĉa por timi ion ajn; mi donis monon al la satrapo kaj tial konservis ĉi tiun kastelon, kaj mi plivastigis mian bienaron; li eĉ nomis min spezestro por la tributoj, kiujn Arabio-Petreo pagis al la reĝo de l’reĝoj. Mi plenumis mian oficon de enspezisto, kaj tute ne tiun de elspezisto.

La granda »desterham« de Babilono sendis ĉi tien, en la nomo de la reĝo Moabdar, iun satrapeton por strangoligi min. Tiu viro alvenis por plenumi la ordonon; pri ĉio mi estis informita; mi strangoligis en lia ĉeesto la kvar personojn, kiujn li estis kondukinta kun si por streĉi la laĉon, kaj poste mi demandis lin, kiom li enspezos por la komisio strangoli min. Li respondis al mi, ke lia honorario sumos proksimume tri cent ormonerojn. Mi klare komprenigis al li, ke pli granda estus lia profito, se li laborus kun mi. El li mi faris subrabiston; li nun estas unu el miaj plej bonaj oficiroj, kaj inter la plej riĉaj. Kredu min, vi same sukcesos kiel li. Neniam la sezono por rabadi estis pli bona ol de kiam Moabdar estis mortigita, kaj de kiam ĉio estas konfuza en Babilono.

— Moabdar estas mortigita! diris Zadig; kaj kio okazis al la reĝino Astarta?

— Mi ne scias, ree parolis Arbogad; mi nur scias, ke Moabdar freneziĝis, ke oni mortigis lin, ke Babilono estas granda rabmortigejo, ke la tuta imperio estas funebraspekta, ke ekzistas ŝancoj por profitaj raboj, ke koncerne min, admirinde mi profitis la okazon.

— Sed la reĝino? diris Zadig; , mi petegas vin, ĉu vi scias nenion pri la sorto de l’reĝino.

— Mi aŭdis pri iu princo el Hirkanio, li ree parolis; verŝajne ŝi estas unu el liaj kromedzinoj, se ŝi ne estis mortigita en la tumulto; sed mi estas pli scivolema pri rabaĵo ol pri novaĵoj. Dum miaj kaperadoj mi kaptis plurajn virinojn; neniun mi konservis; mi vendas ilin kare, kiam ili estas belaj, kaj mi ne petas informon pri ilia deveno. Oni ne aĉetas rangon; reĝino, kiu estus malbela, ne trovus aĉetanton; eble mi vendis la reĝinon Astarta; eble ŝi mortis; sed ne gravas al mi, kaj mi pensas, ke vi mem ne devas pli ol mi zorgi pri ŝi.

Tiel parolante, Arbogad trinkis tiel diligente, li tiom intermiksis ĉiujn siajn ideojn, ke Zadig povis ricevi neniun plian klarigon. Li estis konsternita, deprimita, senmova; la rabisto daŭre trinkis, fantazie rakontis, senĉese ripetis, ke li estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, admonante al Zadig, ke li same fariĝu feliĉa. Fine, duondorma pro ebriiĝo, li iris dormi tute trankvile. Zadig pasigis la nokton en plej intenca eksciteco.

Kiel do, li diris, la reĝo freneziĝis! li estas mortigita! Mi ne povas deteni min kompati lin. La imperio estas disŝirita, kaj tiu rabisto estas feliĉa. Ho sorto! ho destino! ŝtelisto estas feliĉa kaj tiu, kiun la naturo faris plej aminda, eble pereis laŭ terura maniero aŭ vivas en stato pli malbona ol la morto. Ho Astarta! kio okazis al vi?

Tuj ĉe la mateniĝo li demandis al ĉiuj, kiujn li renkontis en la kastelo; sed ĉiuj estis okupataj; neniu respondis al li. Dum la nokto oni faris novajn konkerojn; oni dispartigis la rabaĵojn. En tiu tumulta konfuzo li povis ricevi nur la permeson foriri. Ĝin li senprokraste profitis, estante pli ol iam enprofundiĝinta en siaj doloraj pripensoj.

Dum sia marŝado Zadig estis maltrankvila, incitita, kun la spirito tute okupita per la penso pri la malfeliĉa Astarta, pri la reĝo de Babilono, pri sia fidela Kador, pri la feliĉa rabisto Arbogad, pri tiu tiel kaprica virino, kiun Babilonanoj forportis el la rando de Egiptio, fine pri ĉiuj malhelpaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiujn li spertis.


ĈAPITRO XVII
Fiŝĉasisto


Kelkajn mejlojn for de l’kastelo de Arbogad, li troviĝis ĉe randeto de rivereto, kaj daŭre ibedaŭregis pri sia sorto, kaj konsiderante sin kiel modelon pri malfeliĉo. Li ekvidis fiŝĉasiston, kuŝanta sur la bordo, kaj apenaŭ tenanta sian reton, kiun li ŝajnis forlasi, kaj levanta la okulojn al la ĉielo.

— Mi certe estas la plej malfeliĉa el ĉiuj homoj, diris la fiŝĉasisto. Mi estis, laŭ ĉies aserto, la plej fama vendisto de kremfromaĝoj en Babilono, kaj mi ruiniĝis. Mi havis la plej beletan edzinon, kiun viro povus posedi, kaj ŝi perfidis min. Restis al mi malfortika domo; mi vidis ĝin rabita kaj detruita. Rifuĝinte en kabanon, mi ne havas alian vivrimedon ol fiŝĉasadon, kaj mi kaptas neniun fiŝon. Ho mia reto! mi ne plu ĵetos cin en la akvon; min mem mi devas ĵeti tien. Dirante tiujn vortojn, li stariĝas kaj antaŭeniras kun la sinteno de homo, kiu estas sin ĵetonta kaj finonta sian vivon.

— He kio! diris al si Zadig, estas do homoj same malfeliĉaj kiel mi! La fervorego por savi la vivon de tiu fiŝĉasisto estis tiom rapida, kiom tiu pripenso. Li kuras al li, haltigas lin, demandas lin kun mieno kompatema kaj konsola. Laŭdire oni ne estais tiom malfeliĉa, kiam oni estas tia ne sola; sed, laŭ Zoroastro, tiei ne estas pro malico, sed pro bezono. Tiam oni sentas sin tirata al malfeliĉulo, kiel al sia samulo. La ĝojo de feliĉulo estus insulta; sed du malfeiliĉuloj similas al du malfortaj arbetoj, kiuj, apogante sin reciproke, fortigas sin kontraŭ la ventego.

— Kial vi mortas pro viaj malfeliĉaĵoj? Zadig diris al la fiŝĉasisto.

— Tial ke, li respondis, mankas al mi vivrimedoj. Mi ĝuis plej grandan ŝatatecon en la vilaĝo Derlbak, apud Babilono, kaj mi faris, helpite de mia edzino, la plej bonajn kremfromaĝojn el la imperio. La reĝino Astarta kaj la fama ministro Zadig pasie ŝatis ilin. Mi liveris al iliaj hejmoj ses cent fromaĝojn. Iun tagon mi iris al la urbo por esti pagata; mi eksciis, alvenante en Babilono, ke la reĝino kaj Zadig malaperis. Mi kuris ĉe la sinjoron Zadig, kiun mi neniam vidis; mi trovis la pafarkistojn de la granda »desterham«, kiuj, provizite de reĝa legitimaĵo, lojale kaj orde prirabis lian domon. Mi flugis al la kuirejoj de la reĝino; kelkaj el la sinjoroj kuiristoj diris ai mi, ke ,ŝi mortis; aliaj diris, ke ŝi estas en malliiberejo; aliaj asertis, ke ŝi forkuris; sed ĉiuj certigis, ke miaj fromaĝoj ne estos pagataj al mi. Mi iris kun mia edzino viziti la sinjoron Orkan, kiu estis unu el miaj klientoj; mi petis al li lian protekton en mia malfeliĉo. Li konsentis ĝin al mia edzino kaj rifuzis ĝin al mi. Ŝi estis pli blanka ol tiuj kremfromaĝoj, per kiuj komenciĝis mia malfeliĉo, kaj la brilo de l’purpuro el Tiro ne superis la karnokoloron, kiu animis tiun blankaĵon. Pro tio Orkan retenis ŝin kaj forpelis min el sia domo. Mi sikribis al mia kara edzino malesperulan leteron. ŝi diris al la portinto: »Ha! ha! jes! mi scias, kiu estas la viro, kiu skribas al mi; pri li mi aŭdis. Oni diras, ke li faras bonegajn kremfromaĝojn; da ili oni havigu al mi, kaj oni pagu ilin al li«.

En mia malfeliĉo, mi volis min turni al juĝejo. Restis al mi ses uncoj da oro: mi devis doni du uncojn al la leĝisto, kiun mi konsultis, du al la prokuroro, kiu entreprenis la aferon, du al la sekretario de la ĉefjuĝisto. Post tiuj klopodoj mia proceso ne estis ankoraŭ komencita, kaj mi estis elspezinta pli da mono ol miaj fromaĝoj kaj mia virino valoris. Mi revenis en mian vilaĝon kun la intenco vendi mian domon, por rehavi mian edzinon.

Mia domo valoris almenaŭ sesdek uncojn da oro; sed oni vidis, ke mi estas senmona kaj dezireganta vendi. La unua persono, al kiu mi tumis min, proponis al mi tridek uncojn; la dua, dudek; la tria, dek. Mi estis baldaŭ kontraktonta, tiel malsagaca mi estis, kiam princo el Hirkanio venis al Babilono kaj detruis ĉion survoje. Mia domo estis unue disrabita kaj poste bruligita.

Perdinte tiel mian monon, mian edzinon kaj mian domon, mi fortiriĝis en ĉi tiun landon, ke vi min vidas; mi provis vivteni min per la metio de fiŝisto. La fiŝoj mokas min kiel la homoj; nenian mi kaptas; mi mortmalsatas, kaj sen via interveno, plej nobela konsolanto, mi estus mortinta en la rivero.

La fiŝisto ne tuj faris tiun rakonton, tial ke ĉiumomente Zadig kun emocio kaj afekcio diris al li:

— Kiel do! ĉu vi scias nenion pri la sorto de la reĝino?

— Ne, nobela moŝto, respondis la fiŝisto; sed mi scias, ke la reĝino kaj Zadig ne pagis al mi miajn kremfromaĝojn, ke oni rabis mian edzinon kaj ke mi malesperas.

— Mi flatas al mi, diris Zadig, ke vi ne perdos ĉion. Mi aŭdis pri tiu Zadig; li estas honestulo, kaj se li revenos en Babilonon, kiel tion li esperas, li pagos al vi pli ol li ŝuldas al vi; sed rilate al via edzino, kiu ne estas tiel honesta, mi konsilas, ke vi ne reprenu ŝin. Vi kredu min, iru al Babilono; tie mi estos pli frue ol vi, tial ke mi rajdas kaj ke vi piediras. Turnu vin al la fama Kador; diru al li, ke vi renkontis lian amikon; atendu min ĉe lia hejmo; vi iru; eble vi ne estos ĉiam malfeliĉa.

— Ho potenca Orosmad! li pluparolis, vi uzas min por konsoli tiun viron; kiun vi uzus por konsoli min?

Tiel parolante, li donis al la fiŝisto la duonon de la tuta mono, kiun li kunportis el Arabio, kaj la fiŝisto, konfuzite kaj mirigite, kisis la piedojn de la amiko de Kador kaj diris:

— Vi estas savanĝelo.

Dume Zadig ĉiam petis informojn kaj ploris.

— Kiel do! nobela moŝto, ekkriis la fiŝisto, ĉu vi ankaŭ estas malfeliĉa, vi bonfaranto?

— Centfoje pli malfeliĉa ol ci, respondis Zadig.

— Sed kiel povas okazi, diris la simplulo, ke donacanto estas pli kompatinda ol ricevanto?

— Tiel estas, tial ke cia plej granda malfeliĉo, ree parolis Zadig, estis la mizero, dum mi estas malfeliĉa en la koro.

— Ĉu Orkan rabis vian edzinon? diris la fiŝisto.

Tiu vorto memorigis al Zadig ĉiujn liaĵn aventurojn; li ripetis la liston de siaj malfeliĉaĵoj, komence de la hundino de la reĝino ĝis sia alveno ĉe la rabisto Arbogad.

— Ha! li diris al la fiŝisto, Orkan meritas esti punata. Sed ordinare tiaulojn favoras la sorto. Kio ajn okazu, ci iru al lia nobela moŝto Kador, kaj atendu min ĉe li.

Ili disiĝis: la fiŝisto marŝis, dankante sian sorton, kaj Zadig kuris ĉiam riproĉante la sian.


ĈAPITRO XVIII
Bazilisko


Alveninte en bela herbejo, li vidis plurajn virinojn, kiuj tre diligente serĉis ion. Li permesis al si proiksimiĝi al unu el ili kaj demandi al ŝi, ĉu li povas havi la honoron helpi ilin en iliaj serĉadoj.

— Nepre ne faru tion, respondis la Sirino; tio, kion ni serĉas, povas esti tuŝata nur de virinoj.

— Jen trea strangaĵo, diris Zadig; ĉu mi povas riski demandi vin pri la nomo de tio, kion nur virinoj rajtas tuŝi?

— Ĝi estas bazilisko, ŝi diris.

— Bazilisko, sinjorino! kaj kial, favoru min, vi serĉas baziliskon?

Ĝi estas por nia sinjoro kaj mastro Ogul, kies kastelon vi vidas apud la bordo de tiu rivero, ĉe la ekstremaĵo de la herbejo. Ni estas liaj tre humilaj sklavinoj; lia nobela moŝto Ogul estas malsana; lia kuracisto ordonis al li manĝi baziliskon kuiritan en rozakvo; kaj tial ke ĝi estas tre rara besto, kiu lasas sin kapti nur de virinoj, lia nobela moŝto Ogul promesis preni kiel tre amatan edzinon tiun el ni, kiu portos al li baziliskon. Favoru min, ne ĝenante mian serĉadon, ĉar vi nun scias kion mi perdus, se unu el miaj kunulinoj sukcesus pli frue ol mi.

Zadig lasis tiun Sirinon kaj la aliajn serĉi baziliskon, kaj daŭrigis marŝi en la herbejo. Kiam li estis ĉe la bordo de rivereto, li trovis alian sinjorinon, kuŝanta sur herbetaro, kaj kiu nenion serĉis. Ŝia staturo aspektis majeste, sed ŝia vizaĝo estis vuale kovrita. Ŝi estis klinata al la rivereto; egaj ĝemoj eliris el ŝia buŝo. Si tenis en la mano vergeton, per kiu ŝi desegnis skribsignojn sur iu subtila sablo, kiu kuŝis inter la herbetaro kaj la rivereto. Zadig havis la scivolon vidi, kion skribis tiu virino; li proksimiĝis: li vidis la literon Z, poste unu A; li miris, poste aperis D; li ekskuiĝis. Neniam surprizo egalis la sian, kiam li vidis la du lastajn literojn de sia nomo. Li restis senmova dum kelka tempo; fine, li ekparolis kun interrompita voĉo:

— Ho nobla sinjorino! pardonu al iu fremdulo, al iu malfeliĉulo, se li kuraĝas demandi vin, pro kia miriga aventuro mi trovas ĉi tie la nomon Zadig skribita de via dieca mano.

Aŭdante tiun voĉon, ĉe tiuj paroloj, la sinjorino levis sian vualon per tremanta mano, rigardis al Zadig, ekaŭdigis kortuŝecan krion, pro surprizo kaj ĝojo, kaj, venkite de ĉiuj diversaj emocioj, kiuj atakis samtempe ŝian animon, ŝi svene falis en liajn brakojn. Estis Astarta mem, estis la reĝino de Babilono, estis tiu, kiun Zadig adoris kaj pri kiu li riproĉis al si adori; estis tiu, kiun li tiom priploris kaj ties sorton tiom timis. Dum momento li estis senigita je uzo de siaj sentumoj; kaj kiam li estis fikse rigardinta la okulojn de Astarta, kiuj malrefermiĝis kun amsopireco, miksita kun konfuziteco kaj amemo:

— Ho senmortaj potencoj! li ekkriis, kiuj direktas la sortojn de l’malfortaj homoj, ĉu vi rehavigas al mi Astartan? En kia tempo, en kia loko, en kia stato mi revidas ŝin! Li ĵetiĝis surgenuen antaŭ Astarta, kaj li metis sian frunton sur la polvon de ŝiaj piedoj. La reĝino de Babilono restarigis lin kaj sidigis apud si sur la bordo de tiu rivereto; plurfoje ŝi viŝis liajn okulojn, kiuj ĉiam denove larmis. Si dudekfoje rekomencis paroladojn, kiujn ŝiaj ĝemoj interrompis; ŝi demandis lin pri la bonŝanco, kiu kunigis ilin, kaj subite antaŭhaltigis liajn respondojn per aliaj demandoj. ŝi komencis rakonton pri siaj malfeliĉaĵoj kaj volis ekscii pri tiuj de Zadig. Fine, post kiam ambaŭ iom kvietigis la tumulton de siaj animoj, Zadig rakontis iom al ŝi per kiu aventuro li troviĝas en tiu herbejo.

— Sed, ho malfeliĉa kaj respektinda reĝino! kiel povas esti, ke mi retrovas vin en tiu ĉi izola loko kun vestoj de sklavino, kaj akompanata de aliaj sklavinoj, kiuj serĉas bazilisikon por kuiri ĝin en rozakvo, laŭ recepto de kuracisto?

— Dum ili serĉas baziliskon, diris la bel’ Astarta, mi sciigos al vi ĉion, kion mi suferis kaj ĉion, kion mi pardonas al la ĉielo, de kiam mi revidas vin. Vi scias, ke la reĝo, mia edzo, trovis malplaĉe, ke vi estas la plej aminda el ĉiuj viroj, kaj ke tio estas la motivo, pro kiu li decidis iun nokton ordoni, ke vi estu strangolota kaj mi venenota. Vi scias, kiel la ĉielo permesis, ke mia eta mutulo avertis min pri la ordono de lia noblega Majesto. Apenaŭ la fidela Kador estis deviginta vin obei al mi forkuri, ke li kuraĝis eniri en mia ĉambro en la mezo de la nokto tra sekreta irejo. Li forprenis min kaj kondukis en la templon de Orosmado, kie la pastro, lia frato, internigis min en iu kolosa statuo, kies bazo tuŝas la fundamenton de l’templo, kaj kies kapo atingas la volbon. Mi estis tie kvazaŭ entombigita, sed servata de l’pastro, kaj havanta ĉion necesan. Dume la farmaciisto de Lia Reĝa Moŝto eniris mian ĉambron kun miksita trinkaĵo el hiskiamo, opio, cikuto, nigra heleboro kaj akonito, kaj alia oficulo iris en vian hejmon kun laĉo el blua silko. Oni trovis neniun. Kador, por pli bone erarigi la reĝon, ŝajnigis veni, por kulpigi nin ambaŭ. Li diris, ke vi forkuris voje al Hindio, kaj mi al Memfiso; oni sendis armitajn ulojn postkuri vin kaĵ min.

La kurieroj, kiuj serĉis min, ne konis min. Mi preskaŭ neniam montris mian vizaĝon, krom al vi sola, en la ĉeesto de mia edzo. Ili postkuris min. kaj serĉis laŭ la priskribo, kiun oni faris al ili pri mia persono. Iu virino kun sama staturo kiel la mia, kaj kiu eble havis pli da ĉarmoj ol mi, prezentiĝis al iliaj okuloj ĉe la limo de Egiptio. Ŝi estis enlarmiĝinta, vaganta. Ili ne dubis, ke tiu virino estas la reĝino de Babilono; ili kondukis ŝin al Moabdar. Ilia eraro unue kolerigis terure la reĝon; sed baldaŭ post kiam li pli atente estis rigardinta tiun virinon, li trovis ŝin tre bela kaj estis konsolata. Oni nomis ŝin Misufa. Oni diris al mi poste, ke tiu nomo egiptolingve signifas: la bela kapriculino. Ŝi efektive estis tia; sed ;ŝi estis tiel ruza kiel kaprica. Ŝi plaĉis al Moabdar. Ŝi subigis lin al si tiagrade, ke li edzinigis ŝin al si. Tiam ŝia karaktero tute elvolviĝis: ŝi sentime sin fordonis al ĉiuj malsaĝaĵoj de sia imago. Ŝi volis devigi la ĉefpastron, kiu estis maljuna kaj podagra, ke li dancu antaŭ ŝi; kaj pro lia rifuzo ŝi senbride persekutis lin. Ŝi ordonis al sia ĉevalestro, ke li faru por ŝi konfitaĵtorton. La ĉevalestro vane avertis, ke li ne estas kuiristo; li devis fari la torton, kaj oni forpelis lin, tial ke ĝi estis tro karbe rostita. ŝi donis la oficon de ĉevalestro al sia nano kaj tiun de ĉambelano al iu paĝio. Tiele ŝi regadis Babilonon. Ĉiuj ĉagreniĝis pro mia formalapero. La reĝo, kiu estis sufiĉe honesta, ĝis la momento, kiam li volis veneni min kaj strangoligi vin, ŝajnis esti droniginta siajn virtojn en la eksterordinaran amon, kiun li havis por la bela kapriculino. Li venis en la templon en la tago de l’sankta fajro. Mi vidis lin petegi la diojn favore al Misufa ĉe la piedoj de la statuo, en kiu mi estis internigita. Mi laŭtigis mian voĉon; mi kriis al li;

— La dioj rifuzas la ĵurojn de reĝo, fariĝinta tirano, kiu volis mortigi prudentan virinon, ;por edziĝi kun ekstravaganculino.

Moabdar estis konfuzita de tiuj paroloj tiagrade, ke lia spirito malklariĝis. La orakolo, kiun mi eldiris, kaj la tiraneco de Misufa, sufiĉis por perdigi al li juĝkapablon. Li freneziĝis post kelkaj tagoj.

Lia frenezo, kiu aspektis kiel puno de la ĉielo, estis signalo por ribelo. Oni ribelis, oni rapide sin armis. Babilono, kiu estis tiel longe enprofundiĝinta en voluptema nenifareco, fariĝis la ejo de civila milito terura. Oni tiris min el la malplenaĵo de la statuo, kaj oni faris el mi la gvidanton de iu partio. Kador kuris al Memfiso, por revenigi vin en Babilonon. La princo de Hirkanio, eksciante pri tiuj malfeliĉigaj novaĵoj, revenis kun sia armeo kaj konsistigis trian partion en Haldio. Li atakis la reĝon, kiu kuris al li akompanate de sia ekstravaganca Egiptino. Moabdar mortis bate trapikita. Misufa estis kaptita de l’venkinto. Malfeliĉe mi mem estis kaptita de hirkana taĉmenteto, kaj oni kondukis min al la princo, precize en la tempo, kiam Mizufa estis ankaŭ kondukita al li. Sendube plaĉos al vi ekscii, ke la princo opiniis min pli bela ol la Egiptino; sed vi bedaŭros, eksciante, ke li destinis min por sia serajlo. Li tre decide diris al mi, ke, tuj kiam li estos fininta iun militan ekspedicion, kiun li estis entreprenonta, li venos al mi. Vi juĝu pri mia ĉagreno. Miaj ligiloj kun Moabdar estis rompitaj; mi povis aparteni al Zadig, kaj mi falis en la katenojn de tiu barbaro! Mi respondis al li kun la tuta fiero, kiu kongruis kun mia rango kaj miaj sentoj. Ĉiam mi aŭdis, ke la ĉielo ligis al la personoj de mia situacio iun karakteron el noblo, kiu per unu vorto kaj per unu rigardo faligas en submetiĝon el plej profunda respekto la impertinentulojn, kiuj de ĝi riskis flankeniĝi. Mi parolis kiel reĝino, sed oni traktis min kiel fraŭlinan servistinon. La Hirkano, ne favorante min eĉ per unu alparolo, diris al sia negra eŭnuko, ke mi estas impertinenta, sed ke li trovas min beleta. Li ordonis, ke mi ĝuu la dieton de l’preferatinoj, por ke mia vizaĝkoloro refreŝiĝu kaj ke mi fariĝu pli inda je liaj amfavoroj por la tago, kiam li havos la oportunon honori min per ili. Mi diris al li, ke mi mortigos min; ridante li rebate diris, ke tiel ne povas okazi, ke li kutimiĝis al tia sintenado, kaj li foriris kiel viro, kiu ĵus metis papagon en sian bestejon. Kia stato por la unua reĝino el la universo kaj, emfaze, por la amantino de Zadig!

Ĉe tiuj vortoj li sin ĵetis al ŝiaj genuoj kaj superverŝis ilin per larmoj. Kareseme Astarta relevis lin, kaj ŝi daŭrigis jene:

— Mi vidis min sub la dispono de barbaro kaj konkurantino de frenezulino, kun kiu mi estis enfermita. Ŝi rakontis al mi sian aventuron el Egiptio. Per la priskribo, kiun ŝi faris je vi, per la tempo, per la kamelo, sur kiu vi rajdis, per ĉiuj cirkonstancoj, mi akiris la konvinkon, ke estis Zadig, kiu batalis por ŝi. Mi ne dubis, ke vi estas en Memfiso; mi decidis rifuĝi tien.

— Bel’Mizufa, mi diris al ŝi, vi estas multe pli plaĉa ol mi; vi pli bone ol mi distros la princon el Hirkanio. Faciligu al mi la rimedojn por forkuri: vi regos sola; vi feliĉigos min, liberigante vin je konkurantino.

Misufa interkonsente kun mi antaŭaranĝis mian fuĝon. Mi do sekrete foriris kun egiptia sklavino. Mi apudestis Arabion, kiam fama rabisto, nomita Arbogad, kaptis min kaj vendis al komercistoj, kiuj kondukis min en ĉi tiun kastelon, kie loĝas sinjorego Ogul. Li aĉetis min, ne sciante, kiu mi estas. Li estas voluptema viro, kiu celas nur multe manĝadi, kaj kiu kredas, ke Dio kreis lin por sidi ĉetable. Li havas grasdikon, pro kiu li ĉiam pretas sufokiĝi. Lia kuracisto, kiu havas malmulte da influo, kiam Ogul bone digestas, despote regas lin, kiam li tro manĝis. Li kredigis. lin, ke per bazilisko, kuirita en rozakvo, li resaniĝos. Lia nobela Moŝto promesis edziĝi kun la sklavino, kiu portos al li baziliskon. Vi vidas, ke mi lasas ilin diligenti, por meriti tiun honorigon, kaj neniam mi malpli deziras trovi baziliskon, de kiam la ĉielo permesis, ke mi revidu vin.

Tiam Astarta kaj Zadig diris unu al la alia ĉion, kion sentoj longe briditaj, ĉion, kion iliaj malfeliĉaĵoj kaj ilia reciproka amo povis sentigi al la plej noblaj kaj pasiaj koroj; kaj la feoj, kiuj prezidas ĉe la amo, aŭdigis iliajn parolojn ĝis la sfero de Venuso.

Vane serĉinte, la virinoj revenis en la domon de Ogul. Zadig prezentigis sin al li kaj parolis jene:

— La eterna sano malsupreniru el la ĉielo profite al via ĉiutaga vivo! Mi estas kuracisto; kure mi venis al vi ĉe ekscio pri via malbonfarto, kaj mi kunportas al vi baziliskon kuiritan en rozakvo. Tion mi faras ne kun la celo edziĝi je vi: mi nur petas al vi la liberiĝon de juna sklavino, kiun vi posedas ekde kelkaj tagoj, kaj mi konsentas anstataŭi ŝin en sklaveco, se mi ne havos la feliĉon kuraci la noble malavaran sinjoregon Ogul.

La propono estis akceptita. Astarta foriris al Babilono kun la servisto de Zadig, promesante sendi al li baldaŭ kurieron, por informi lin pri ĉio, kio okazos. Ilia disiĝo estis tiel amema, kiel estis ilia renkontiĝo. La momento, kiam oni retroviĝas kaj tiu, kiam oni disiĝas, estas la plej gravaj epokoj el la vivo, kiel estas dirite en la grandvalora libro Zend[26]. Zadig amis la reĝinon tiom, kiom li tion ĵuris, kaj la reĝino amis Zadig pli ol ŝi diris al li.

Dume Zadig jene parolis al Ogul:

— Via nobela Moŝto, oni ne manĝas mian baziliskon; ĝia tuta efiko devas eniri en vi tra la poroj. Mi metis ĝin en etan felsakon, bone ŝvelita kaj kovrita per delikata haŭto: necesas, ke vi puŝu tiun felsakon per via tuta forto, kaj ke mi resendu ĝin al vi plurfoje, kaj post kelkaj tagoj je tiu dieto vi ekkonos la valoron de mia kuracarto.

La unuan tagon, Ogul estis tute senspirigita kaj kredis, ke li mortos pro laciĝo. La duan, li estis malpli lacigita kaj pli bone dormis. Post ok tagoj li reakiris la tutan forton, sanon, facilmovecon kaj la gajon el siaj plej brilaj jaroj.

— Vi ludis per pilkego kaj vi estis sobra, diris al li Zadig. Eksciu, ke ne ekzistas bazilisko en la naturo, ke oni ĉiam bonfartas per sobro kaj ekzerco, kaj ke la arto daŭrigi samtempe la malsobron kaj la sanon, estas arto same ĥimera kiel la orfara ŝtono, la juĝa astrologio kaj la teologio de l’pastroj.

La ĉefkuracisto de Ogul, komprenante kiel danĝera por la medicino estas tiu homo, unuiĝis kun la drogisto por sendi Zadig en la transmondon, kaj tie serĉi baziliskojn. Oni invitis lin al bonega tagmanĝo. Li devis esti venenata ĉe la dua antaŭmeto de manĝaĵoj; sed ĉe la unua, alvenis kuriero de la bel’Astarta. Li detabliĝis kaj foriris. Kiam oni estas amata de bela virino, diris la granda Zoroastro, oni ĉiam elturniĝas en ĉi tiu mondo.


ĈAPITRO XIX
Bataloj


La reĝino estis akceptata en Babilono kun la pasia ekscitiĝo, kiun oni ĉiam sentas por bela princino, kiu estis malfeliĉa. Babilono tiam ŝajnis esti pli ikvieta. La princo de Hirkanio estis mortigita en batalo. La venkintaj Babilonanoj deklaris, ke Astarta edziniĝos kun tiu, kiun oni elektas kiel suverenon. Oni ne volis, ke la plej alta ofico el la mondo, kiu estos tiu de la edzo de Astarta, dependu de intrigoj kaj superstiĉoj. Oni ĵuris akcepti kiel reĝon la plej bravan kaj plej saĝan viron. Granda areno, borderita de riĉe ornamitaj amfiteatroj, estis starigitaj je kelkaj mejloj for de la urbo. La batalontoj devis iri tien komplete armitaj. Ĉiu el ili havis, malantaŭ la amfiteatroj, apartan ĉambron, kie li devis esti de neniu konata kaj vidata. Ili devis konkuri kvarfoje; kiuj estos sufiĉe bonŝancaj por venki kvar kavalirojn, tiuj poste devis batali unuj kontraŭ la aliaj, tiel ke la finvenkinto estos deklarita ĉampiono. Li devis reveni kvar tagojn poste kun la samaj armiloj kaj klarigi la enigmojn starigitajn de l’pastroj. Se li ne klarigus la enigmojn, li ne estos reĝo; kaj oni devis rekomenci la batalkonkuron, ĝis troviĝos viro, kiu estos venkinta en la duspecaj konkuroj, tial ke oni nepre volis havi kiel reĝon la plej bravan kaj la plej saĝan. Dum tiu tuta tempo la reĝino devis esti rigore gardata. Oni nur permesis, ke ŝi ĉeestu la konkuron, kovrite per vualo; sed oni ne toleris, ke ŝi parolu al iu ajn el la konkurantoj, por eviti favoraĵon aŭ maljustaĵon.

Tion Astarta sciigis al sia amanto, esperante, ke li snontros por ŝi pli da kuraĝo kaj lerto ol iu ajn alia. Li foriris, kaj preĝis Venuson por ke ŝi igu lian kuraĝon forta kaj lian spiriton vigla. Li alvenis ĉe la bordo de Eŭfrato la antaŭtagon de tiu grava okazontaĵo. Li enskribigis sian devizon inter tiuj de la batalontoj, kaŝante siajn vizaĝon kaj nomon, kiel ordonis la leĝo, kaĵ iris ripozi en la ĉambron, kiun loto difinis al li. Lia amiko Kador, kiu revenis al Babilono, post kiam li serĉis lin en Egiptio, portigis en lian loĝion kompletan armaĵon, kiun la reĝino sendis al li. Li ankaŭ ŝianome kondukigis al li la plej belan ĉevalon el Persio. Zadig vidis la intervenon de Astarta en tiuj donacoj; lia kuraĝo kaj lia amo ĉerpis el ĝi novajn fortojn kaj esperojn.

La postan tagon, post kiam la reĝino venis loki sin sub baldakenon el gemoj, kaj post kiam la amfiteatroj pleniĝis de ĉiuj sinjorinoj kaj de ĉiuj ordenitoj el Babilono, la batalontoj aperis en la cirko. Ĉiu el ili venis deponi sian devizon ĉe la piedoj de l’ĉefpastro. Oni lotis la devizojn; tiu de Zadig ricevis la lastan vicon. La unua, kiu antaŭeniris, estis tre riĉa nobelo, nomita Itobad, tre vanta, ne tre brava, tre mallerta kaj malsprita. Liaj servistoj konvinkis lin, ke tia viro, kia li estas, devas esti reĝo; li respondis al ili:

— Tia viro, kia mi estas, devas regi.

Li estis ekipita de la piedoj ĝis la kapo. Li surhavis armaĵon el oro verde emajlita, verdan plumtufegon, lancon ornamitan per verdaj rubandoj. Oni tuj ekvidis, per la maniero laŭ kiu li direktis sian ĉevalon, ke ne al tia viro, kia li estas, la ĉielo rezervis la sceptron de Babilono. La unua kavaliro, kiu kuris al li, elseligis lin; la dua, renversis lin sur la postaĵon de lia ĉevalo, tiel ke la renversito havis la krurojn supre kaj la brakojn etenditaj, Itobad relokis sin, sed kun tia malplaĉo, ke ĉiuj rigardantoj ekridis. Iu tria eĉ ne komplezis uzi sian lancon; sed per antaŭeniro li kaptis lian dekstran kruron, kaj, duonturnante lin, li faligis lin teren. La armilpaĝioj de l’konkuro kuris al li ridante kaj remetis lin sur la selon. La kvara batalanto kaptis lian maldekstan kruron kaj faligis lin aliflanken. Kun mokaj krioj oni kondukis lin en lian loĝion, kie li devis Iaŭleĝe pasigi la nokton, kaj li diris, povante apenaŭ marŝi:

— Kia aventuro por viro tia, kia mi estas!

La aliaj kavaliroj plenumis pli bone sian taskon. Kelkaj vice venkis du batalantojn; kelkaj, eĉ ĝis tri. Nur la princo Otame venkis kvar. Fine Zadig siavice batalis; li elseligis vice kvar kavalirojn kun la kiel eble plej eleganta facilo. Restis decidote, ĉu Otame aŭ Zadig estos la finvenkinto. La unua portis orbluan blazonon kun samkolora plumtufego; tiu de Zadig estis blanka. Ĉiuj sukcesdeziroj divide sin turnis al la blua kavaliro kaj al la blanka. La reĝino, kies koro tremetis, preĝis al la ĉielo por la blanka koloro.

Ambaŭ ĉampionoj faris pasojn kaj returnpasojn kun tiom da facilmoveco, ili interŝanĝis tiom da lertaj lancobatoj, ili estis tiel firmaj sur sia selo, ke ĉiuj rigardantoj, krom la reĝino, deziris, ke estu du reĝoj en Babilono. Fine, ĉar iliaj ĉevaloj estis lacaj kaj iliaj lancoj rompitaj, Zadig lerte agis jene: Li pasas malantaŭ la blua princo, ekĵetas sin sur la postaĵon de lia ĉevalo, kaptas lin ĉe la mezo de l’korpo, ĵetas lin teren, anstataŭas lin sur la selo kaj karakolas ĉirkaŭ Otame sterniĝanta sur la loko. Estis ĉies krio: Venkis la blanka kavaliro! Indignite Otame restariĝis, elingigas sian spadon; Zadig elseliĝas kun sabro ĉemane. Jen ambaŭ staras en la areno, riskante novan batalon, en kiu la forto kaj la facilmoveco triumfas laŭvice. La plumoj de ilia kasko, la najlo de iliaj brakŝirmiloj, la maŝoj de ilia armaĵo elsaltas for per mil rapidegaj batoj. Ili frapas per la pinto kaj la tranĉrando, dekstren, maldekstren, sur la kapon, sur la bruston; ili malantaŭeniras, ili antaŭeniras, ili taksas unu la alian, ili rekontaktiĝas, ili kaptas sin reciproke, ili refaldiĝas kiel serpentoj, ili atakas sin unu la alian kiel leonoj; ĉiumomente ŝprucas fajro per la batoj, kiujn ili interŝanĝas. Fine Zadig, rekonsciiĝinte dum momento, haltas, faras ŝajnatakon, pasas sur Otame, faligas lin, senarmigas lin, kaj Otame ekkrias:

— Ho! blanka kavaliro! estas vi, kiu devas reĝi super Babilono.

La reĝino estis en plejo de ĝojo. Oni rekondukis la bluan kavaliron kaj la blankan kavaliron en ilian respektivan loĝion, same kiel ĉiujn aliajn, laŭ tio, kion ordonis la leĝo. Mutuloj venis servi al ili kaj portis al ili manĝaĵon. Estas facile kompreni, ke la eta mutulo de la reĝino estis tiu, kiu servis al Zadig. Poste oni lasis ilin dormi solaj ĝis la sekvanta tago matene, tempo, kiam la venkinto devis porti sian devizon al la ĉefpastro, por kompari ĝin kaj tiel esti identigita.

Kvankam li estis enamiĝinta, tamen Zadig dormadis pro granda laciĝo. Itobad, kiu kuŝis apude, ne dormis. Dum la nokto li ellitiĝis, eniris lian loĝion, prenis la blankan insignon de Zadig kun lia devizo, kaj anstataŭe metis sian verdan armaĵon. Kiam tagiĝis, li fiere iris al la ĉefpastro deklari, ke homo tia, kia li, estas la venkinto. Estis granda surprizo. Sed li estis proklamita, dum Zadig ankoraŭ dormis. Surprizite Astarta kun malespero en la koro revenis en Babilonon. La tuta amfiteatro estis preskaŭ senhoma, kiam Zadig vekiĝis; li serĉis siajn armilojn kaj trovis nur tiun verdan armaĵon. Li estis devigata surmeti ĝin, ĉar nenio alia estis apud li. Mirigite kaj indignite, li sin vestas kun furiozo; kun tia tualetaranĝo li antaŭeniras.

Ĉiuj personoj, kiuj ankoraŭ ĉeestis sur la amfiteatro kaj en la cirko, akceptis lin per malestimaj krioj. Oni ĉirkaŭis lin; oni insultis al li en la vizaĝon. Neniam homo suferis tiajn hontigajn ofendojn. Li ekkoleris; per sabrobatoj li forpuŝis la popolaĉon, kiu ne timis insulti lin; sed li ne sciis, kion decidi. Li ne povis vidi la reĝinon; li ne povis postuli la blankan armaĵon, kiun ŝi sendis al li; per tio li povus kompromiti ŝin. Tiel, dum ŝi dronis en sufero, li estis saturita de furiozo kaj maltrankvilo. Li promenis sur la bordoj de Eŭfrato, konvinkite, ke lia sorto destinis lin esti nehelpeble malfeliĉa, rememorante ĉiujn siajn malfeliĉaĵojn, depost, la aventuro kun la virino, kiu malŝatis la unuokulajn, ĝis tiu pri sia armaĵo.

— Jen la rezulto, li diris, de tio, ke mi vekiĝis tro malfrue; se mi dormus pli mallonge, mi estus reĝo de Babilono, mia estus Astarta. Klero, bonkonduto, kuraĝo kaŭzis nur mian malbonsorton.

Okazis fine, ke li murmuris kontraŭ la Providenco, kaj li emis kredi, ke ĉio estas regata de kruela fatalo, kiu subpremas la bonulojn kaj prosperigas la verdajn kavalirojn. Unu el liaj ĉagrenoj estis la surhavo de tiu verda armaĵo, kiu havigis al li tiom da malestimaj krioj. Komercisto pasis; li malkarege vendis ĝin al li kaj aĉetis al la komereisto robon kaĵ longan ĉapon. En tia tualetaranĝo li randiris Eŭfraton, saturite je malespero kaj kaŝe kulpigante la Providencon, kiu ĉiam persekutis lin.


ĈAPITRO XX
Ermito


Marŝante li renkontis ermiton, kies blanka kaj respekteginda barbo malaltiĝis ĝis lia talio. Ĉemane li tenis libron, kiun li legis atente, Zadig haltis kaj profunde riverencis al li. La ermito salutis lin per tiel nobla kaj milda mieno, ke Zadig scivoleme volis interparoli kun li. Lin li demandis, kiun libron li legas.

— Ĝi estas la libro pri la destinoj, diris la ermito; ĉu vi volas legi ion en ĝi?

Li metis la libron en la manojn de Zadig, kiu kvankam lerninte plurajn lingvojn, ne povis deĉifri unu solan skribsignon de la libro. Tio ankoraŭ plifortigis lian scivolemon.

— Vi ŝajnas esti tre ĉagrenita, diris al li tiu ibona patro.

— Ho ve! kaj ne senmotive! diris Zadig.

— Se vi konsentas, ke mi akompanu vin, rapide respondis la maljunulo, eble mi povos esti utila al vi; kelkfoje mi disŝutis sentojn de konsolo en la animon de malfeliĉuloj.

Zadig eksentis respekton por la aspekto, por la barbo kaj por la libro de la errnito. Dum la konversacio, li rimarkis lian superan kleron. La ermito parolis pri la destino, pri la justo, pri la moralo, pri la suverena bono, pri la homa pekemo, pri la virtoj kaj la malvirtoj, kun tiel viva kaj kortuŝa elokvento, ke Zadig sentis sin tirata al li per nekontraŭstarebla logo. Li insiste petis, ke li ne forlasu lin, ĝis ili estos revenintaj en Babilonon.

— Mi mem petas al vi tiun favoron, diris al li la maljunulo; ĵuru al mi, laŭ Orosmad, ke vi ne disiĝos de mi ĝis post kelkaj tagoj, kion ajn mi faros.

Zadig ĵuris, kaj ambaŭ foriris kune.

Vespere la du vojaĝantoj alvenis ĉe belega kastelo. La ermito petis pri gastiĝo por li kaj por la junulo, kiu akompanis lin. La pordisto, kiu aspektis kiel nobela moŝto, enkondukis ilin kun ia malestima komplezo. Oni prezentis ilin al iu ĉefservisto, kiu montris al ili la lukse belajn apartamentojn de l’mastro. Ili estis akceptitaj ĉe lia manĝotablo en ties plej malproksima ekstremaĵo, kaj la kastelmastro ne honoris ilin eĉ per unu rigardo; sed ili estis servataj, kiel la aliaj gastoj, kun delikato kaj abundego. Lavcele oni prezentis al ili oran pelvon omamitan per smeraldoj kaj rubenoj. Oni kondukis ilin por enlitiĝi en belan ĉambron, kaj la postan tagon servisto portis al ili po unu ormonero, poste oni forsendis ilin.

— La mastro de la domo, diris Zadig survoje, ŝajnis malavara homo, kvankam iom fiera; noble li praktikas gastigadon.

Dirante tiuj parolojn, li ekvidis, ke ia poŝo tre larga, kiun surhavis la ermito, ŝajnis streĉita kaj ŝvelinta. En ĝi li ekvidis la oran kaj geme garnituritan pelvon, kiun ĉi tiu ŝtelis. Unue li ne kuraĝis ion diri pri tio; sed li estis strange surprizita.

Ĉirkaŭ tagmezo la ermito sin prezentis ĉe la pordo de tre malgranda domo, kie loĝis riĉa avarulo; tie li petis gastiĝon por kelkaj horoj. Maljuna servisto malbone vestita akceptis lin kun malmilda tono, kaj enirigis la ermiton kaj Zadig en la stalon, kie oni donis al ili kelkajn putrajn olivojn, malbonan panon kaj difektitan bieron. La ermito manĝis kaj trinkis kun same kontenta mieno kiel en la antaŭa tago; poste, sin turnante al la maljuna servisto, kiu observis, por vidi, ĉu ili nenion ŝtelis, kaj kiu insiste petis ke ili foriru kiel eble plej baldaŭ, li donacis al li la du ormonerojn, kiujn li estis ricevinta matene, kaj dankis lin pro liaj afablaĵoj.

— Mi petas vin, li aldonis, aranĝi, ke mi parolu al via mastro.

Mirigite la servisto enkondukis la du vojaĝantojn.

— Noble malavara sinjorego, diris la ermito, mi povas nur dankegi vin tre humile pro la nobla maniero, laŭ kiu vi gastigis nin; vi favore konsentu akcepti ĉi tiun oran pelvon kiel etan ateston de mia dankemo.

La avarulo preskaŭ falis renverse. La ermito ne donis al li tempon rekonsciiĝi je sia subita surprizego; rapide li foriris kun sia juna vojaĝanto.

— Mia patro, diris al li Zadig, kion signifas ĉio, kion vi faras? Vi ŝajnas neniel simili al la aliaj homoj: vi ŝtelas oran, geme gamituritan pelvon ĉe homo, kiu malavare gastigas vin, kaj vi donacas ĝin al avarulo, kiu malinde traktas vin.

— Mia filo, respondis la maljunulo, tiu malavarulo, kiu gastigas fremdulojn, nur pro vantemo kaj por ke oni admiru liajn riĉaĵojn, fariĝos pli saĝa; la avarulo lernos praktiki gastigadon. Miru pri nenio kaj sekvu min.

Zadig jam ne sciis, ĉu temas pri la plej freneza aŭ la plej saĝa el la homoj; sed la ermito tiel aŭtoritate parolis, ke Zadig, kiu cetere estis ligita per sia ĵuro, ne povis deteni sin lin sekvi.

Ili alvenis ĉe agrabla sed simpla domo, en kiu nenio signis ĉu malŝparemon aŭ avaremon. Ties mastro estis izoliĝinta filozofo, kiu pace praktikis saĝon kaj virton, kaj kiu tamen ne enuis. Plaĉis al li konstrui tiun rifuĝejon, en kiu li akceptis fremdulojn kun noblo senigita je parademo. Li mem paŝis renkonte al la du vojaĝantoj, kiujn li ripozigis en oportuna apartamento. Kelkan tempon poste, li venis mem inviti ilin al taŭga kaj bonordigita manĝo, dum kiu diskrete li parolis pri la lastaj revolucioj el Babilono. Li ŝajnis esti sincere amika al la reĝino, kaj eldiris sian deziron, ke Zadig aperu en la areno, por konkuri pri la reĝeco. Ĉi tiu ruĝiĝis kaj sentis pli akre sian suferadon. Dum la konversacio oni interkonsentis pri tio, ke. la aferoj de ĉi tiu mondo ne ĉiam aranĝiĝas laŭ la deziro de la plej saĝaj homoj. La ermito ĉiam argumentis, ke oni ne konas la planojn de la Providenco, kaj ke la homoj malprave juĝas pri tutaĵo, kies pleĵ etan parton ili nur vidas.

Oni parolis pri la pasioj.

— Ha? kiel pereigaj ili estas! diris Zadig.

— Ili estas la ventoj, kiuj blovas kontraŭ la velojn de l’ŝipo, rapide diris la ermito: iafoje ili subakvigas ĝin; sed sen ili ĝi ne povus alnaĝi. La galo kaŭzas koleron kaj malsanon; sed sen galo la homo ne povus vivi. Ĉio estas danĝera surtere, kaj ĉio estas necesa.

Oni parolis pri plezuro, kaj la ermito pruvis, ke ĝi estas dia donaco; ĉar, li diris, la homo ne povas doni al si sentaĵojn nek ideojn; li ĉion ricevas: la aflikto kaj la plezuro venas el alie, same kiel ĝia esteco.

Zadig admiris, ke homo, kiu agis tiel ekstravagance, povis tiel bone rezonadi. Fine, post interparolado tiel instrua, kiel agrabla, la gastiganto rekondukis la du vojaĝantojn en ilian apartamenton, glorante la ĉielon, kiu sendis al li du homojn tiel saĝajn kaj virtajn. Li proponis al ili monon laŭ tiel facila kaj nobla maniero, ke ĝi ne povis malplaĉi. La ermito rifuze respondis al li kaj diris adiaŭon, intencante foriri al Babilono antaŭ la sunleviĝo. Ilia disiĝo estis karese amikeca. Ĉefe Zadig sentis sin plena je estimo kaj korinklino por tiel aminda homo.

Kiam la ermito kaj li estis en sia apartamento, ili longe eldiris laŭdojn pri sia gastiganto. ĉe la sunleviĝo la maljunulo vekis sian kamaradon.

— Ni devas foriri, li diris; sed dum ĉiuj ankoraŭ dormas, mi volas lasi al tiu homo ateston pri estimo kaj amo. Eldirante tiujn vortojn, li prenis torĉon kaj ekbruligis la domon. Ekterurite Zadig ekkriadis kaj volis malhelpi, ke li agu tiel malbonege. La ermito fortiris lin per supera forto; la domo brulis. La ermito, kiu jam estis sufiĉe malproksime kun sia kunulo, trankvile rigardis ĝin bruli.

— Dank’ al Dio, li diris, jen estas forbruligita la domo de mia gastiginto! Feliĉa homo!

Ĉe tiuj vortoj Zadig emis samtempe ekridi, insulti la respektindan patron, bati lin kaj forkuri; sed neniel li fairis, kiel li intencis, kaj, estante ĉiam subigita per la aŭtoritato de la ermito, malgraŭvole li sekvis lin al la lasta gastigejo.

Ĝi estis ĉe bonkora kaj virta vidvino, kiu havis dek-kvarjaran nevon, agrabloriĉa kaj ŝia sola espero. Ŝia gastigado estis kiel eble plej honora, La postan tagon ŝi ordonis al sia nevo akompani la vojaĝantojn ĝis ponto, kiu, rompiĝinte antaŭ mallonga tempo, fariĝis danĝera trairejo. Serveme la ĵunulo marŝis unuavice. Kiam ili estis isur la ponto:

— Venu, diris la ermito al la junulo; necesas, ke mi montru mian dankemon al via onklino. Tiam li prenas lin ĉe la haroj kaj ĵetas lin en la riveron. La knabo falas, reaperas dum momento sur la akvon kaj estas enaibismigita de la torento.

— Ho moinstro! ho plej krimega el ĉiuj homoj! ekkriis Zadig.

— Vi promesis al mi pli da pacienco, intermete diris la ermito. Eksciu do, ke sub la ruinoj de tiu domo, kiun bruligis la Providenco, ties mastro trovis grandegan trezoron; eksciu, ke tiu junulo, kies vivon forprenis la Providenco, murdus sian onklinon, post unu jaro, kaj vin, post du.

— Kiu diris tion al ci, barbaro? kriis Zadig; kaj eĉ se ci estus leginta tiun okazontaĵon en cia liforo pri la destinoj, ĉu ci rajtas dronigi infanon, kiu nenion malbonan faris al ci?

Dum parolis la Babilonano, li ekvidis, ke la maljunulo ne plu harvis barbon, ke lia vizaĝo aliiĝis laŭ junulecaj trajtoj. Lia ermita vestaĵo malaperis; kvar belaj flugiloj kovris majestan korpon lume brilegantan.

— Ho, sendito de la ĉielo! ho dia anĝelo! ekkriis Zadig, adorkliniĝante, ĉu do ci malsupreniris el la firmamento por instrui al iu malfortanima mortemulo submetiĝon al la eternaj ordonoj?

— La homoj, diris la anĝelo Ĵesrad, juĝas pri ĉio, nenion konante: el ĉiuj homoj ci estis la plej kleriginda.

Zadig petis al li permeson paroli.

— Mi ne fidas al mi mem, li diris; sed ĉu mi kuraĝu peti, ke ci klerigu min pri iu dubo: ĉu ne estus preferinde plibonigi tiun infanon, kaj igi virta, ol dronigi lin?

Ĵesrad respondis:

— Se li estus virta kaj vivus, lia sorto volis, ke li estu mem murdita kune kun la virino, kiun li edzinigus kaj la filo, kiu naskiĝus post la geedziĝo[27]

— Kiel do! diris Zadig, ĉu do estas necese, ke estu krimoj kaj malfeliĉaĵoj? Kaj la malfeliĉaĵoj falas sur bonulojn!

— La malbonuloj, respondis Ĵesrad, estas ĉiam malfeliĉaj; ili utilas por provi al iu malgranda nombro da justuloj, dislokitaj surtere, ke ne ekzistas malbono, el kiu ne estiĝas bono.

— Sed, diris Zadig, kial ne estas nur bono kaj nenia malbono?

— Tiam, ree parolis Ĵesrad, ĉi tiu tero estus alia tero; la interligo de la okazoj estus iu alia speco de saĝo, kaj tiu speco, kiu estus perfekta, povas ekzisti nur en la eterna restadejo de la superega Estulo, kiun ne povas tuŝi malbono[28]. Li kreis milionojn da mondoj, el kiuj neniu similas aliun. Tiu grandega vario estas eco de lia senlima potenco. Ne ekzistas surtere du arbofolioj, nek du globoj en la senlima spaco ĉiela, kiuj estas samaj, kaj ĉio, kion ci vidas sur ĉi tiu eta atomo, kie ci naskiĝis, devis esti en sia loko en difinita tempo, laŭ la neŝanĝeblaj ordonoj de tiu, kiu ampleksas ĉion. La homoj pensas, ke tiu infano, kiu ĵus pereis, falis hazarde en akvon, ke same laŭ hazardo brulis tiu domo; sed hazardo ne ekzistas: ĉio estas provo, aŭ puno, aŭ rekompenco, aŭ antaŭzorgo. Memoru pri tiu fiŝisto, kiu opiniis esti la plej malfeliĉa el ĉiuj homoj. Orosmad sendis cin por aliigi lian sorton. Malforta mortemulo! ĉesu diskuti pri tio, kion oni devas adori.

— Sed, diris Zadig …

Kiam li diris sed, la anĝelo jam ekflugis al la deka sfero. Zadig surgenue adoris la Providencon kaj submetiĝis. La anĝelo el la supro enaera kriis al li:

— Ci vojiru al Babilono.


ĈAPITRO XXI
Enigmoj


Duonfreneziĝinte, kvazaŭ homo apud kiu frapis fulmo, Zadig marŝis blinde. Li eniris Babilonon en la tago, kiam la enarenaj batalintoj estis kunvenintaj en la grandan vestiblon de l’palaco, por klarigi la enigmojn kaj respondi al la demandoj de l’ĉefpastro. ĉiuj kavaliroj jam alvenis, krom tiu kun la verda armaĵo. Tuj kiam Zadig estis videbla en la urbo, la popolo kunvenis ĉirkaŭ li; la okuloj ne satiĝis rigardante lin, la buŝoj, benante lin, la koroj, dezirante, ke li havu la imperion. Enviulo vidis lin preterpasi, tremis kaj fortiriĝis la popolo portis lin ĝis la kunvenejo. La reĝino, al kiu oni sciigis pri lia alveno, suferis de tima kaj espera eksciteco; maltrankvilo forkonsumis ŝin: ŝi ne povis kompreni, kial Zadig estas sen armaĵo, nek kial Itobad portas la blankan armaĵon. Konfuza murmuro aŭdiĝis ĉe la apero de Zadig. Oni estis surprizita kaj ravita revidi lin; sed nur al la kavaliroj, kiuj batalis en la areno, estis permesite ceesti la kunvenon.

— Mi batalis kiel la aliaj, li diris; sed iu ĉi tie surhavas mian armaĵon; kaj atendante, ke mi havu la honoron tion pruvi, mi petas la permeson prezenti min, por klarigi la enigmojn. Oni voĉdonis: lia prohonesta reputacio estis ankoraŭ tiel forte stampita en la spiritoj, ke oni ne hezitis akcepti lin.

La ĉefpastro unue starigis jenan demandon:

— El ĉiuj aferoj en la mondo, kiu estas la plej longa kaj la plej mallonga, la plej rapida kaj la plej malrapida, la plej dividebla kaj la plej ampleksa, la plej malatentata kaj la plej bedaŭrinda, sen kiu nenio povus okazi, kiu formanĝas ĉion, kio estas malgranda kaj kiu vivigas ĉion, kio estas granda?

Estis la vico de Itobad paroli. Li respondis, ke homo tia, kia li estas, komprenas nenion pri enigmoj, kaj ke sufiĉas al li esti venkinta per fortaj lancobatoj. Iuj diris, ke ĝi estas la riĉo, aliaj, la tero, aliaj, la lumo. Zadig diris, ke ĝi estas la tempo.

— Nenio estas pli longa, li aldonis, ĉar ĝi estas la mezuro de la eterno; nenio estas pli mallonga, ĉar ĝi mankas por efektivigi ĉiujn miajn projektojn; nenio estas pli malrapida por tiu, kiu atendas, nenio estas pli rapida por la ĝuanto; kiel tuto ĝi ampleksas la senlimecon; kiel ero, ĝi dividiĝas senfine; ĉiuj homoj malatentas ĝin; ĉiuj bedaŭras ĝian perdon; sen ĝi nenio estas farata; ĝi forgesigas ĉion, kio ne indas je la posteularo, kaj ĝi eternigas la grandajn aferojn.

La kunvenintaro konsentis, ke Zadig estas prava.

Oni poste demandis:

— Kio estas la afero, kiun oni ricevas sendanke, kiun oni senkonscie ĝuas, kiun oni donas al aliaj personoj, kiam oni ne scias, kie oni estas, kaj kiun oni senrimarke perdas?

Ĉiu eldiris nomon: nur Zadig divenis, ke ĝi estas la vivo. Same facile li klarigis ĉiujn aliajn enigmojn. Itobad ĉiam diris, ke nenio estas pli facila, kaj ke li ankaŭ sukcesus diveni same facile, se li volus peni tiucele. Oni starigis demandojn pri justo, pri la suverena bono, pri la arto regadi. La respondoj de Zadig estis juĝataj la plej solidaj.

— Domaĝe estas, oni diris, ke tia saĝulo estas tiel malbona kavaliro.

— Gloraj nobelaj moŝtoj, diris Zadig, mi havis la honoron venki en la areno. La blanka armaĵo apartenas al mi. Sinjorego Itobad ekkaptis ĝin dum mia dormo; ŝajne li opiniis, ke ĝi pli konvenas al li ol la verda. Mi estas preta por pruvi al li antaŭ vi, kun mia spado kaj mia robo kontraŭ tiu bela armaĵo blanka, kiun li forprenis de mi, ke mi mem havis la honoron venki la bravan Otame.

— Itobad akceptis la batalinviton kun la plej granda fido. Li ne dubis, ke, havante la korpon kirase ŝirmita, li sukcesos facile venki ĉampionon kun noktoĉapo kaj ĉambrorobo. Zadig elingigis sian spadon, salutante la reĝinon, kiu rigardis lin, saturita de ĝojo kaj timo. Itobad elingigis la sian, salutante neniun. Li antaŭeniris al Zadig, kiel homo, kiu bezonas nenion timi. Li estis preta, por fendi lian kapon; Zadig sciis eviti la frapon, kontraŭstarigante, kion oni nomas la forton de la spado, al la mallerto de sia kontraŭulo, tiele ke la spado de Itobad rompiĝis. Tiam Zadig, kaptante sian malamikon ĉe la korpo, faligis lin teren, kaj metante la pinton de sia spado en interspaco ĉe lia kiraso:

— Lasu vin senarmiĝi,-li diris, aŭ mi mortigas vin.

Itobad, ĉiam surprizite de la malfeliĉaĵoj, kiuj okazis al tia homo, kia li estas, ne kontraŭstaris al Zadig, kiu trankvile formetis lian lukse belan kaskon, lian imponan kirason, liajn brakŝirmilojn, Iiajn brilajn femurringojn, sin vestis per ili, kaj kuris en tiu vestaranĝo sin ĵeti ĉe la genuoj de Astarta. Kador facile pruvis, ke la armaĵo apartenis al Zadig. Li estis akceptata kiel reĝo per unuanima konsento, kaj ĉefe per tiu de Astarta, kiu ĝuis, post tiom da malfeliĉaĵoj, la mildan senton vidi sian amaton inda esti ŝia edzo laŭ ĉiesa jeso. Itobad iris en sian domon, por tie esti nomata sinjorega moŝto. Zadig estis reĝo kaj estis feliĉa. Li memoris la dirojn de la anĝelo Ĵesrad. Li eĉ pensis pri la diamantiĝinta sablero. La reĝino kaj li adoris la Providencon. Zadig permesis, ke la kaprica bel’Misufa migru tra la mondo. Li venigis la rabiston Arbogad[29], al kiu li donis honoran rangon en sia armeo, kun promeso lin promocii ĝis la plej altaj oficoj, se li kondutos kiel vera militisto, kaj pendigi lin, se li praktikos la rabmetion.

El la malproksima Arabio oni venigis Setok, kun la bel’Almona, por ke li estu la ĉefgvidisto de l’komerca fako en Babilono. Kador estis postenigita kaj amata laŭ siaj servoj; li estis la amiko de la reĝo kaj la reĝo estis sur la tuta tero la sola monarko, kiu havis amikon. La eta mutulo ne estis forgesita. Oni donacis belan domon al la fiŝisto. Orkan estis kondamnita pagi al li grandan sumon kaj redoni lian edzinon; sed la fiŝisto iĝinte saĝa, akceptis nur la monon.

Nek la bel’Semira povis konsoliĝi pri tio, ke ŝi kredis, ke Zadig unuokuliĝos, nek Azora povis senlarmiĝi pro tio, ke ŝi volis fortranĉi lian nazon. Li mildigis ilian ĉagrenon per donacoj. Enviulo mortis pro furiozo kaj honto. La imperio ĝuis pacon, gloron kaj abundon. Tiam estis la plej bela epoko de la tero; ĝi estis regata de justo kaj de amo. Oni benis al Zadig, kaj Zadig benis la ĉielon.[30]



FINO




  1. Tiu ĉi aprobo estas parodio je la aproboj postulitaj en tiu epoko por la publikigo de libroj.
  2. Temas pri Sinjorino de Pompadur, favoritino de Ludoviko XVa.
  3. Sinjorino de Pompadur sciis kanti kaj eĉ gravuri laŭ plaĉa maniero.
  4. Temas pri Zend-Avesta, la sankta, libro de l’Gebroj kaj de l’Persoj. La kosmogonio, kiu tie estas disvolvita, resumiĝas je du principoj: unu, tiu de l’bono, Ormuzd, havas kiel simbolon la lumon; la alia, tiu de l’malbono, Ariman, havas kiel simbolon la mallumon. Super tio estas plej alta principo, la eterna senfineco, la Zervane-Akerene. Ormuzd luktas kontraŭ Ariman, kiun li fine venkos. — Eld.
  5. Tiam estis Babilonano, nomita Arnult, kiu kuracis, laŭ la gazetoj, ĉian ajn apopleksion per saketo pendigita ĉekole. (Noto de Volter).
  6. En la doktrino de Zoroastro la animoj pasis ,postmorte sur la ponto de Ĉinavar, kie ili estis juĝataj. Se ili estis kulpaĵ, ili estis ĵetataj en la abismon de l’mallumo; se ili estis justaj, ili trapasis la ponton.
  7. Volter mokas ĉi tie la fizikiston Reomur (Reaumur), kiu faris raiporton pri la silko de l’araneoj kaj invcntis la maldiafanan vitron.
  8. Alia nomo de Ormuzd
  9. Specialisto pri teurgio, magio, laŭ kiu oni havas rilatojn kun la spiritoj el la ĉielo. — Trad.
  10. Anagramo de Bojer (Boyer), monaĥo, guvernisto de la kronprinco, intrigulo, kiu estis malamiko de Volter kaj persekutis lin. — Trad.
  11. Hirkanio, regiono de l’antikvia Azio laŭlonge de l’sud-orienta bordo de l’Kaspia maro.
  12. Resumo de la Zend, sankta libro de l’bramanoj.
  13. La monto Horeb, apud kies piedo etendiĝas tiu dezerto, situas nord-okcidente de l’Sinajo.
  14. La Gangaridoj, antikva hindia popolo, okupis la nunan Bengalion.
  15. Urbo de azia Turkio, apud Ŝat-el-Arab, ne malproksime de la Persa golfo. Komerca centro.
  16. Temas pri Apis, dio adorita en antikva Egiptio sub formo de nigra bovo, kun blanka, kvadrata makulo sur la frunto kaj marko simila al duonluno sur la dekstra flanko, Ĝi estis nutrita en Memfiso, havis du templojn kaj orakolis tie. Fine de sia 25-a jaro ĝi estis dronigata kaj pompe enterigata en la Serapeo.
  17. De Gangeso, hinda riverego.
  18. Ĥaldea dio, duon-homo, duon-fiŝo, kiu eliris el la Eritrea maro por instrui al la homoj artojn, terkulturon kaj leĝojn.
  19. Ĉinaj vortoĵ kun signifo: li=la natura lumo, tien=la ĉielo; ili signifas ankaŭ Dio (Noto de Volter).
  20. Dio galla, malluma kaj terura, la dio de l’nokto, kiu kondukis la animojn de l’mortintoj kaj estis ankaŭ la dio de l’inteligento kaj de l’milito. Oni adoris lin sub formo de kverko kaj oferbuĉis al li homojn.
  21. Planfo el fam. rubiacoj, kies radikoj liveras specialan ruĝon. — Trad.
  22. Ŝeat kaj Algenib estas steloj el la Pegazo-Kvadrato.
  23. Tidor kaj Ternate, insuletoj de l’Moluka arkipelago, ne malproksime de l’Filipinoj.
  24. Insulo fama en la raportoj de arabaj geografoj (eble Cejlono, Sumatro aŭ Madagaskaro).
  25. Sago kontraŭ Rollin, la granda pedagogo de l’18-a jarc., kiu ofte uzas tiun esprimon en sia Traktato de Studoj: la spirito kaj la koro.
  26. Zend-Avesta. Sanktaj skriboj de la antikvaj persoj, kies aŭtoreco estas atribuata al Zoroastro. — Trad.
  27. Jen bela ekzemplo de sofisma — mi diru: paralogisma — argumentado: la demando, kiun faris Zadig pri la unua kazo, ankaŭ valoris pri la dua kaj ĉiuj ceteraj, — Trad.
  28. Sed la deistoj ĉiaokaze kaj seriozmiene asertas, ke Dio estas ĉie, vidas kaj scias ĉion okazint-, … ant-, … ontan, kaj plie estas ĉiopova kaj senlime bona. Tia estulo ne povus toleri mabonon, maljuston, suferon …
    Fakte la mondo estas fuŝa, kaosa, kaj ĝi povos iom pliiboniĝi, nur se malvolviĝos la racio en la homa cerbo kaj la kompato en la homa koro. Mi ne scias, ĉu tio estas esperebla, sed ne dubas pri ties dezirindo, kaj tio estas, miaopinie, sufiĉa, por instigi nin labori tiucele. — Trad.
  29. Oni memoru, ke la anĝelo Ĵesrad diris al Zadig, ke »la malbonuloj estas ĉiam malfeliĉaj«. Malgraŭ sia subtilo Volter ne sukcesis kaŝi la sofismon, kiu konsistas en tio, ke ĉiopova kaj senlime bona Dio estus kreinta mondon, en kiu malbono ekzistas. — Trad.
  30. Ĉi tie finiĝas la manuskripto, kiun oni trovis por la historio pri Zadig. Oni scias, ke li spertis multajn aliajn aventurojn, kiuj estis fidele notitaj. Oni petas al la sinjoroj interpretistoj je orientaj lingvoj, ke ili bonvolu komuniki tiujn skribaĵojn, se ili venos en iliajn manojn. (Noto de Volter.)