Idoj de Orfeo/IV/Ĉapitro Tria

El Vikifontaro
(p. 406-419)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Tria Ĉapitro== Sinjorino Bas estas surprizita, kaj Ivan melankolia—Promenado de Johano—Refoje Spinoza sed... el bronzo, kaj liaj malamikoj—Servema sinjorino—La luotaj apartamentoj—Johano siavice estas surprizita—La nimfo—Edzo, kia malkontentiĝis pri la konduto de sia edzino—La minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en malliberejon—Kiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domo—Pri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj.

Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis kun surprizo, kion diris Johano.

—Kaj tial—, li diris plue,—kaj tial, sinjorino, ni ne povos loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti kavaliran vestaron.

—Kian vestaron?

—Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus; vi scias, ke ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo. Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado, ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj reklamiloj.

—Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en la societo kiel aktoro...

—Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same altaj.

—Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias.

—Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn „grandajn sinjorojn" ol „promenantajn reklamilojn“, ĉu ne vere?

—Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol al vi, eĉ se vi estus tia „ilo“, sed kion diros la homoj, vidante vin tia?... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia „ilo“.

—[**]Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de du kvarpieduloj.

—Du kvar...!?

—Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon.

—Por kion fari?

—Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo.

Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante:

—Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja kredus, ke vi perdis la prudenton.

—Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton aŭ ne; mi volis Wur komuniki al vi, ke ni ŝanĝos la pensionon kiel eble plej baldaŭ. Post la manĝado mi serĉos tre malmultekostajn ĉambrojn en alia kvartalo de la urbo kaj tuj post kiam mi estos trovinta ilin, mi adiaŭdiros vin. Ĝis nun mi elspezis multan monon, mi povis tion fari, sed la cirkonstancoj aliiĝis; mi devas de nun esti ŝparema, sekve mi estas devigata lui aliajn apartamentojn.

—Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka tempo.

—Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj.

Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la ĉambron.

Ivan, kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete manĝis kaj trinkis. Šajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris:

—Benitan manĝadon, kamarado.

—Mi dankas, Ivan.

Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris.

—Ivan, mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio plaĉas al vi kaj atendu mian revenon.

—Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo—, diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon.—Mi bedaŭras, ke per tio..., ke per tio... ke mia brusto..., ke... ho ve...

Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj estis ploronta.

—Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.———Dormu bone!

Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi.

La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota pensiono ne povis sin trovi en la belaj kvartaloj de la urbo. Li tial trairis ilin tute ne serĉante. Li laŭiris fine la belan „Wagenstrato“n ĝis la alta ponto, sed opiniante, ke ankaŭ ne trans la ponto estas troveblaj meble provizitaj ĉambroj je malalta prezo, li turnis sin dekstren, trairis la „Dunne Bierkade“ kaj ekhaltis momenteton tie, kie ĝin krucas la „Paviljoensgracht“; tiam li turnis sin maldekstren, transiris la tie kuŝantan ponton, ĉar ŝajnis al li, ke en tiu kvartalo eble troviĝas la ĉambroj, kiujn li bezonas. Li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la strato, kaj legis: „Spinozastraat“.—He!—li ekkriis—, ĉu oni nomas tiun ĉi straton laŭ la granda holanda filozofo?

Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj.

Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li:

Hier woonde
Spinoza
van 1675 tot zyn dood
1677[1].

Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon, la fasadon kaj la fenestrojn, post kiuj la verkinto de „Etiko“ verŝajne verkis sian neforgeseblan filozofiaĵon. Tiam li iris plue kaj jen li staris flanke de la statuo, prezentanta la sidantan, meditantan scienculon mem.

—Jen lia statuo!–tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano.

Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis jetitaj sur unu okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la genuo de la statuo malpura folio de brasiko.

Johano ekmiris: Kiu povus esti la jetinto de tiaj malpuraĵoj—, kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro.

Johano lin salutis kaj demandis:

—Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon!

La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de Spinoza kaj respondis:

—La judoj.

—La judoj!?

—Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin.

—Sed kial do?

—Ĉar ili malamas Spinozan.

—Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon.

La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri la stranga peto de la longa fremdulo.

Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la bastonon, li diris:

—Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun statuon?

—Ne la statuon, sed lin mem ili malamas.

—Kial?

—Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn principojn de la judoj.

—Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin, sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo.

La maljunulo skuis la kapon kaj diris:

—Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon?

—Tio dependas de cirkonstancoj.

—Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo... hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro!

Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue.

La sonorilo de la alta „Sankta Jakobo-preĝejo“ en tiu momento sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj meble provizitaj apartamentoj.

—Ĉu sinjoro serĉas ion?—Virina voĉo flanke de Johano subite faris al li tiun demandon.

—Ĉambrojn.

—Iru tien!—La sinjorino fingre montris proksiman domon duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco.

—Ĉu vi konas la loĝantojn?

—Mi loĝas tie.

—Des pli bone; la serĉado jam tedas min.

—Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron?

—Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron?

—Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos—, ŝi respondis, mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo.

Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon, kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis:

—Kaj la prezo?

—Ni ja interkonsentos—, ŝi diris,—nur sekvu min, la cetero ja aranĝiĝos.

Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj Johano sekvis.

–Mi petas, sinjoro: supreniru!

Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis. La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukantis krute supren, estis tiel mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro.

—Nur antaŭen, sinjoro, mi petas.

Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn. Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu.

Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron, kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren. Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro, unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante:

— Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi, intertempe rigardu la ĉambron.

Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola.

Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin, li atendis la revenon de la sinjorino.

Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en Patersburgo.

Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro, kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata, vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj, kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo.

Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro, ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe:

—Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe.

Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri, li respondis kviete:

—Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi?

—Ni nun ne parolu pri ĉambroj—, ŝi diris, kokete ŝovante sian manon inter la brakon kaj bruston de Johano.—Ni prefere parolu pri aliaj temoj—, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue:—Cu vi ne memoras min?

Johano rigardis ŝin kaj respondis:

—Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis.

—Tio estas vera—, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj, kaj priskribante poste per la belforma piedo imagajn figurojn sur la tapiŝo.—Neniam antaŭe ni faris nian reciprokan konon... Spite tion mi renkontis vin multfoje.

—He!... Kie?

—Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je la Placo numero dektria, ĉu ne vere?

—Ĉu tiu virino estas frenezulino?—ekpensis Johano, kaj li respondis:

—Vi ŝercas, sinjorino.

—Kie do vi loĝas?

Trafе-maltrafe li respondis:

—Mi loĝas en Scheveningen.

Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris:

—Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne?

—En „Mia Ripozejo“–, respondis Johano.

—Kion do dirus via jaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas tiel tutproksime ĉe via flanko?–Refoje la virino ridis per sia arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan piedon:

—Si nature farus skandaleton.

Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro, sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapa. Kun premitaj lipoj kaj sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la strangan pordon. La virino videble ektimiĝis, ĉar vidante la viron, ŝi eligis ekkrion kaj salte leviĝis. La homo rigardis ŝin kaj diris kolere:

—Iru for!!

Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon.

—Kiu vi estas?

Johano respondis per la sama demando:

—Kiu vi estas?

—Vi ne havas la rajton demandi tion.

—Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton?

—Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin trovis sur tiu kanapo.

—Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron.

—Mi scias nenion pri io tia.

—Vi tamen luigas apartamentojn.

Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li atendis momenton; tiam li diris:

—Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron?

—Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo.

—Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al mia edzino.

—Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun ĉambron.

La viro ridis insulte kaj diris:

—Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu; pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita.

—Ĉu pagi!?

—Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po monate kaj oni luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos forlasi mian domon.

—Kaj se mi ne pagas?

—Ho, vi pagos!

—Cu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun monsumon.

La homo ekridis pikmoke kaj diris:

—Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao...

—Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao?

—Vi mem diris tion al mia edzino.

—Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en interkonsento!

—Tio koncernas nur min.

—Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio!

—Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon kaj foriru.

Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn, kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris:

—Kaj se mi rifuzas pagi?

—Vi pagos por eviti skandalon.

—Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin.

—Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via edzino, vidi vin en societo de negliġe vestita virino.

—Mi nun komprenas vin–, diris Johano ŝajne kvieta,—vi volas eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn.

—Mi povus postuli cent guldenojn.

—Vi ŝercas.

—Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu devigos vin pagi sen hezito.~Dirinte tion, li prenis revolveron el tirkesto de la tablo.

Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta.

—Nu—, li diris,—nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi kontentigos vin–, kaj li ekstaris.

La homo same ekstaris.

Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon; samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn. Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo.

Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun pikmoko kaj diris kviete:

–Jen la maniero, per kiu mi pagas—. Tiam li kaptis la revolveron, malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton kaj diris:

—Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu, kiun la polico estas ankoraŭ reguligonta. Mi revenos tuj por aranĝigi la ceteron. Tiam li trairis la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon kaj volis iri sur la straton, sed la pordo estis slosita kaj la ŝlosilo malestis. La nimfo estis eltirinta kaj kunportinta ĝin.

Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn, kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon, altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro.

La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis morte pala kaj jam ne montris signon de vivo.

Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne estis kapabla paroli.

Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis en ĝi du truojn.

La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris fotografilo.

—Ĉu li vere fotografis min?—demandis Johano, kiu estis rakontinta detale la tutan okazintaĵon.

—Sendube—, respondis la inspektoro,—sed mi kunportos la fotografilon por esplori, ĉu mia supozo veriĝos; ne dubu pri tio, ni konas ĉi tiun domon kaj la loĝantojn, ili estas danĝeraj krimuloj, sed ĝis nun ni ne sukcesis kapti ilin ĉe la freŝa faro. Dank' al via flegma agado, ni fine senigos la urbon de paro el la plej danĝeraj skandalminacantoj, kiuj vivas kaj „laboras“ tie ĉi.

—Ĉu ili estas geedzoj?

—Ne, ilin kunligas nur ilia „laboro“.

Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo.

Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ tiu sama knabo kun la bicikleto.

—Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ vendas teatrajn objektojn.

—Mi ne konas tian domon, sinjoro.

–Sed mi!—diris aliulo.–Tia domo troviĝas en la Amsterdama-Veerkade; la numeron de la domo mi ne scias, sed antaŭ la fenestro pendas kavaliraj vestoj kaj armaĵoj. La strato estas tute proksima–, kaj li fingre montris la direkton.

Johano salutis kaj iris for.


  1. Ĉi tie loĝis Spinoza de 1675 ĝis sia morto 1677.