La filozofa instruisto

El Vikifontaro
Historiettes contes et fabliaux
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 63-66)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La filozofa instruisto


El ĉiuj sciencoj enplantataj ĉe infano kiam oni laboras je sia edukado, la misteroj de la Kristanismo, kvankam ja estas unu el la plej sublimaj fakoj, ne estas tamen la plej facile endondukeblaj en lian junan spiriton. Persvadi knabon 14- aŭ 15-jara, ke Dio la patro kaj Dio la filo estas nur unu, ke la filo estas samsubstanca al la patro kaj la patro al la filo ktp, malgraŭ kiom ajn necesa povas ja esti por la feliĉo en la vivo, estas pli malfacile komprenigebla ol algebro kaj se oni ja volas sukcesi oni devas do uzi iajn fizikajn ekvivalentojn, iajn materiajn klarigojn kiuj, kiom ajn misproporciaj ili estu, ja faciligos al knabo la komprenadon de la mistera fako.

Neniu estis tiel plene konvinkita pri tiu metodo ol la pastro Du Parquet, instruisto de la grafeto Nerceuil, kiu estis proksimume 15-jara kaj havis la plej belan vizaĝon kontempeblan.

– Patro – diris tagon post tago la juna grafo al sia instruisto –, la samsubstanceco estas ja preter mia forto, estas al mi tute neeble imagi tion, ke du personoj povas fariĝi unu sola: klarigu al mi tiun misteron, mi petas, aŭ almenaŭ komprenigu ĝin al mi.

La virta ekleziulo, deziranta sukcesi en sia edukado, ĝoja ke li povis havigi al sia disĉiplo ĉion, kion iam ja povos fari el li utilan homon, elpensis sufiĉe kontentigan procedon por forigi la malfacilaĵojn kiuj cerbumigis la grafon, kaj tiu procedo, nepre elprenita el naturo, ja devis bone rezulti. Li venigis ĉe li knabinon en la aĝo de 13 al 14 jaroj kaj post ol li bone edukis la junulinon li kunigis ŝin al lia juna disĉiplo.

– Nu – demandis li – , mia amiko, ĉu vi komprenas nun la misteron de l' samsubstanceco? Ĉu vi komprenas kun malpli da peno tion, kio ja eblas ke du personoj fariĝu unu sola?

– Ho, mia Dio, jes ja, patro –respondis la ĉarma demon-havanto–; nun mi ja komprenas ĉion kun miriga facileco. Ne strange, ke tiu mistero konsistigas laŭdire la tuta ĝojo de la ĉielaj estuloj, ĉar estas ja agrablege amuziĝi fariĝante el du unu.

Post kelkajn tagojn la juna grafo petegis de la instruisto, ke li donos al li plian lecionon, ĉar li asertis ke restis ankoraŭ io en la mistero, kion li ne bone komprenis, nur klarigebla celebrante ĝin ankoraŭfoje tiel same, kiel li faris jam. La komplezema ekleziulo, kiun tiu sceno amuzis eble tiom, kiom sian lernanton, denove venigis la knabineton kaj la leciono rekomenciĝis, sed ĉi-foje la ekleziulo, eksterordinare emociita pro la delica panoramo, kiun la bela etulo Nerceuil prezentis al li samsubstancante sin kun sia kunulino, ja ne povis rezisti partopreni en la klarigo de la evangelia parabolo kaj la belaĵoj kiujn siaj manoj devis trairi fine ekbruligis lin entute.

– Ŝajnas al mi, ke tio iras tro multe rapide – ekkriis Du Parquet, prenante la grafeton je la talio –, estas troa elasteco en la movoj, sekve la konjunkcio, estante ne tiom intima, ne reflektas adekvate la bildon de l' mistero ĉi tie demonstrenda… Se ni teniĝas tiamaniere... - diris la fripono prezentante al la juna disĉiplo la samon, kiun tiu donis al la knabino.

–Ho, mia Dio! Vi dolorigas min, patro! – ekkriis la knabo –. Kaj krome tiu ĉi ceremonio ŝajnas al mi senutila. Kion ankoraŭ ĝi lernigas al mi pri la mistero?

– Ho, diable! – respondis la ekleziulo, balbutante je plezuro – ĉu vi ne vidas, ke mi lernigas al vi ĉion per unu fojo? Tio ĉi estas la Triunuo, mia filo… Hodiaŭ mi klarigas al vi la Triunuon, ankoraŭ kvin aŭ ses da tiaj lecionoj kaj vi ja estos doktoro en la Sorbono.