Maria/Ĉapitro XV

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 39-42)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XV.

Kiam mi eliris al la koridoro kiu kondukis al mia ĉambro, impeta bizo svingigis la salikojn de la korto; kaj kiam mi alproksimiĝis al la fruktĝardeno, mi aŭskultis ĝin ŝiriĝi en la oranĝohorto, el kie ekflugis la timigitaj birdoj. Malfortaj fulmoj, similaj al momentaj rebriloj de batalŝildeto domaĝita de la ekbrilo en la fajrejo, ŝajnis voli lumigi la tenebran fundon de la valo.

Apogita ĉe unu el la kolonoj de la koridoro, sen atenti la pluvon kiu vipis miajn tempiojn, mi pensis pri la malsano de Maria, pri kiu mia patro diris tiujn terurajn vortojn. Miaj okuloj volis revidi ŝin kiel en la silentaj kaj kvietaj noktoj kiuj eble neniam plu revenus!

Mi ne scias kiom da tempo pasis, kiam io kvazaŭ la vibranta flugilo de birdo venis froti mian frunton. Mi rigardis al la proksimaj boskoj por sekvi ĝin. Estis nigra birdo.

Mia ĉambro estis malvarma; la rozoj de la fenestro tremis kvazaŭ ili timus esti malŝirmitaj antaŭ la severeco de la tempesta vento: la florujo enhavis iridojn jam velkintajn kiujn dummatene Maria estis metinta en ĝi. Nun ventofrapo estingis subite la lampon, kaj tondro lasis aŭdi dumlonge sian kreskantan bruegon, kvazaŭ estus de giganta ĉaro krutaĵfalanta de la ŝtonaj vertoj de la montaro.

Meze de tiu ploretanta naturo, mia animo havis malgajan serenecon.

Ĵus batis la dekdua en la horloĝo de la salono. Mi aŭdis paŝojn proksime de mia pordo kaj tuj poste la voĉon de mia patrino kiu alvokis min. «Leviĝu», ŝi diris al mi tuj kiam mi respondis, «Maria restas malsana».

La atako ripetiĝis. Post kvaronhoro mi estis preta ekiri. Mia patro donis al mi la lastajn indikojn pri la novaj simptomoj de la malsano, dum la nigruleto Juan Angel trankviligis mian senpaciencan kaj timeman kaŝtanbrunan ĉevalon. Mi surseliĝis; ĝiaj feritaj hufoj krakis sur la ŝtonpavimo, kaj tuj poste mi subiris al la ebenaĵoj de la valo serĉanta la vojeton en la lumo de kelkaj palaj fulmoj... Iris mi serĉe de doktoro Majn, kiu pasigis tiutempe kampoperiodon*** je tri leŭgoj de nia farmbieno.

La bildo de Maria, tia kia mi vidis ŝin en la lito tiun posttagmezon, kiam ŝi diris al mi tiun «ĝis morgaŭ» kiu eble ne alvenus, iris kun mi, kaj pli malpaciencigis min tiel ke mi senxcese kalkulis la distancon kiu disigis min de la fino de la vojaĝo, senpacienco kiun la rapideco de la ĉevalo ne estis sufiĉa por moderi.

La ebenaĵoj komencis malaperi, fuĝantaj en direkto kontraŭa al mia kuro, similaj al enormaj manteloj forblovitaj de la huragano. La boskoj kiujn mi kredis pli proksimaj, ŝajnis foriĝi ju pli mi proksimiĝis al ili. Interrompis la silenton de la nokto nur iu ĝemo de la vento inter la sombraj figujoj kaj ĉiminangoj,* la lacigita spirego de la ĉevalo kaj la klakado de la hufoj en la fajroŝtonoj kiuj sparkis.

Kelkaj kabanoj de Santa Elena restis je mia dekstro, kaj malmulte poste mi ne plu aŭdis la bojadon de la hundoj. Brutaroj dormantaj en la vojo komencis malrapidigi mian paŝon.

La bela domo de la gesinjoroj M..., kun sia blanka kapelo kaj siaj ceboboskoj, ekvidiĝis en la foro je la unuaj radioj de la naskiĝanta lumo, kiel kastelo kies turojn kaj plafonojn estus diseriginta la tempo.

La rivero Amaime kiu estis kreskinta pro la dumnokta pluvo anoncis sian ekziston per ĝia bruego longe antaŭ ol mi atingis la bordon. Sub la luna lumo, kiu tra la foliaro de la riverbordo estis arĝentumonta la ondojn, mi povis vidi kiom ĝia fluo nun torentis. Sed ne eblis atendi: mi avancis du leŭgojn en unu horo, kaj tio ankoraŭ estis malmulte. Mi metis la spronojn en la flankoj de la ĉevalo, kiu kun la oreloj etenditaj al la fundo de la rivero kaj anhelante mallaŭte ŝajnis kalkuli la impeton de la akvo kiuj skurĝis en ĝiaj piedoj: Ĝi enakvigis la antaŭkrurojn, kaj kiel ekkonsternigita per nevenkebla teruro, retroiris turnanta sur ĝiaj gamboj. Mi karesis la kolon kaj la kolharon humidajn kaj pikis ĝin denove por ke ĝi alĵetu sin en la riveron; tiam ĝi levis la antaŭkrurojn senpaciencigita, postulante samtempe la tutan bridon, kiun mi donis al ĝi, timante erari la botadero** de la crecientss****. La ĉevalo supreniris laŭ la bordo ĉirkaŭ dudek ulnojn, laŭ la rokflanko; ĝi alproksimigis la nazon al la ŝaumo, kaj levinte ĝin tuj, ekĵetiĝis en la kurenton. La akvo kovris ĝin preskaŭ komplete, atingante miajn genuojn. La ondoj leviĝis malmulte poste ĝis mia talio. Per unu mano mi palmfrapetis al kolon de la besto, unusole videbla parto de ĝia korpo, dume kun al alia mi klopodis irigi ĝin pli kurve supren laŭ la tranĉlinio, ĉar alimaniere, perdita la malalta parto de la flanko, ĝi estis neatingebla pro la alteco kaj forto de la akvo, kiuj balancigis detranĉitajn bambuarojn. La danĝero pasis. Mi elĉevaliĝis por ekzameni la ĉirkaŭzonojn**, el kiuj unu krevis. La nobla bruto skuiĝis, kaj momenton poste mi daŭrigis la iradon.

Post kiam mi rajdis kvaronon da leŭgo, mi trairis la ondojn de Nima, malaltajn, klarajn kaj kaj purajn, kiuj ruliĝis lumigitaj ĝis perdiĝi en la ombroj de silentaj boskoj. Mi lasis maldeskstre la savanon de Sankta R., kies domo, meze de arbaroj de ceiboj* kaj sub grupo de palmarboj kiuj levis sian foliaron super al plafono, similas en la noktoj de luno al tendo de orienta reĝo pendanta de la arboj de oazo.

Estis la dua frumatene kiam post trairi la vilaĝon de P..., mi deĉevaliĝis ĉe la pordo de la domo kie loĝis la kuracisto.