Maria/Ĉapitro XVII

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 50-54)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XVII.

Dek tagoj estis pasintaj ekde la okazo de tiu malĝojiga interparolado. Ne sentanta min kapabla plenumi la dezirojn de mia patro pri la nova maniero kiun mi devis uzi por interrilati kun Maria, kaj dolorige maltrankvila pro la edziĝpropono farita de Carlos, mi serĉis ĉiajn pretekstojn por malproksimiĝi de la domo. Mi pasigis tiujn tagoj aŭ enfermita en mia ĉambro, aŭ en la bieno de Jozefo, plej ofte vagante piede en la ĉirkaŭaĵoj. Akompanis min en miaj promenadoj libro,kiun mi ne povis legi, ĉaspafilon, kiun mi neniam pafis, kaj Majon kiu postsekvis min laciĝante. Dum mi estis regata de profunda melankolio kaj lasis kuri la horojn en la plej sovaĝaj lokoj, li klopodis vane dormeti envolvita sur la foliaro, el kie li estis forigita de la formikoj aŭ saltigis lin senpacience la tabanoj kaj moskitoj. Kiam la malnova amiko laciĝis pro la neagado kaj la silento, kiuj estis al li malsimpatiaj malgraŭ siaj simptomoj de maljunaĝo, li apudiĝis al mi, kaj surklinante la kapon sur unu el miaj genuoj, rigardis min dolĉe, por malproksimiĝi poste kaj atendi min kelkajn ulnojn for en la vojeto kiu kondukis hejmen; en sia avido ekmarŝi, sukcesinte ke mi sekvu lin, troentuzusmiĝis ĝis saltegi pro kontento. Sed per tiu juna entuziasmo, krom forgesi sian sinretenon kaj senilan gravecon, li havis malmultan sukceson.

Iun matenon mia patrino eniris mian ĉambron, kaj sidiĝinte en la kapflanko de la lito, el kiu mi ne eliris ankoraŭ, diris al mi:

—Tio ĉi ne povas esti: vi ne devas daŭre vivi tiel; mi ne kontentiĝas pri tio.

Pro mia silento, ŝi daŭrigis:

—Kion vi faras ne esta tio kion via patro postulis al vi; estas multe pli; kaj via konduto estas kruela al ni kaj pli kruela ankoraŭ al Maria. Ŝi persvadiĝis ke viaj oftaj promenoj havis la celon iri al la domo de Luisa pro la korinklino kiun oni tie demonstras al vi; Sed Braulio, kiu venis hieraŭ posttagmeze, sciigis al ni ke ekde antaŭ kvin tagoj li ne vidis vin. Kio estas tio kio kaŭzas al vi tiun profundan malĝojon kiun vi ne povas regi eĉ en la malmultaj momentoj kiujn vi pasigas komune kun la familio, kaj kiu igas vin senĉese serĉi la solecon, kvazaŭ ĉagrenus vin esti kun ni?

Ŝiaj okuloj estis plenaj de larmoj.

-Sinjorino —mi respondis al ŝi—, Maria devas esti tute libera por akcepti aŭ ne akcepti la bonan ŝancon kiun ofertas Carlos; kaj mi, kiel lia amiko, ne devas vanigi la esperojn kiujn li prave devas nutri por esti akceptata.

Tiel mi rivelis, seneviteble, la plej neelteneblan doloron kiu estis turmentinta min ekde la nokto kiam mi eksciis pri la propono de la sinjoroj de M… Antaŭ tiu propono neniiĝis la fatalaj prognozoj de la malsano de Maria far la kuracisto; nenion plu signifis la bezono separiĝi de ŝi dum multaj jaroj.

—Kiel vi povis imagi tiajn aferojn? —demandis al mi kun surprizo mia patrino—. Ŝi eble vidis apenaŭ dufoje vian amikon: ĝuste unu en kiu li estis ĉi tie dum kelkaj horoj, kaj la alia kiam ni iris viziti lian familion.

—Sed, patrino mia, malmulte da tempo mankas por ke justiĝu aŭ vualiĝu tio kion mi pensis. Ŝajnas la mi ke bone valoras la penon atendi**.

—Vi estas tre maljusta, kaj vi pentos por esti tia. Maria, pro digneco kaj pro devo, reganta sin pli bone lo vi, okultas la multon ke via konduto suferigas ŝin. Ne facile kredas mi kion mi vidas; mirigas min tio kion vi ĵus diris. Mi kiu volis doni al vi ĝojon kaj ĉion kuraci sciiĝinte al vi kion Mayn disris la ni hieraŭ ĉe la adiaŭo.

—Diru vi, diru ĝin —petegis mi stariĝanta.

—Por kio nun?

—Ĉu ŝi ne ĉiam… ne estos ŝi ĉiam mia fratino?

—Malfrue vi penas tiel. Aŭ estas ke viro povas esti kavaliero kaj fari kion vi faras? Ne, ne; tion ne devas fari filo mia… Via fratino! Kaj vi forgesas ke vi diras tion al kiu konas vin pli bone lo vi mem! Via fratino! Kaj m scias ke ŝi amas vin de kiam mi dormigos vin ambaŭ sur miaj genuoj! Kaj estas nun kiam vi kredas ĝin? Nun kiam mi venis por paroli al vi pri tio, timanta pri la sufero kiun la kompatindeta klopovas vane okulti al mi.

—Mi ne volas, nek dum momento, doni motivon al vi havi ĉagrenon kiul tiu kiun vi lasas koni. Diru kion mi devas fari por solvi kion vi trovas riproĉinda en mia konduto.

— Tiel devas esti. Ĉu vi ne deziras ke mi amu ŝin tiom kiom vin?

—Jes, sinjora; kaj tiel estas, ĉu vere?

—Tiel estus, eĉ se mi estus forgesinta ke ŝi ne havas alian patrinon lo mi, pri la rekomendoj de Salomono kaj la kunfidon pro kiui li kredis min inda, ĉar ŝi meritas ĝin kaj amas vin tiom. La kuracisto asertas ke la malsano deMaria ne estas tiu kiun suferis Sara.

—Li diris tion!

—Jes, via patro, trankviligita jam tiuflanke, volis ke mi sciigu tion al vi.

—Ĉu mi povos, do, konduti kun ŝi kiel antaŭe? — demandis mi kolereta.

—Preskaŭ…

—Ho! Ŝi senkulpigos min; ĉu vi ne kredas? Ĉu la kuracisto diris ke estas nenia danĝero? —aldonis mi—; estas necese ke Carlos sciu ĝin.

Mia patrino rigardis min mire antaŭ ol respondi al mi:

—Kaj kial oni devus okulti tion al li? Mankas nur diri al mi tion kion mi kerdas ke vi devas fari, ĉar la sinjoroj M… venos orgaŭ, laŭ ilia anonco. Diru dum tiu ĉi posttagmezo al Maria… Sed, Kion vi povas diri al ŝi ke estu sufiĉa por justigi vian malinklinon, sen kontraŭiri la ordonojn de via patro? Kaj kvankam vi povus paroli al ŝi pri tio kion li postulis al vi, vi ne povus sinkulpigi vin, ĉar por fari kion vi faris dum tiuj ĉi tagoj estas kialo kiun pro fiero kaj delikateco vi ne devas malkaŝi. Jen la rezulto. Estas devige ke mi manifestu al Maria la realan kialon de via malĝojo.

—Sed se vi faras tion, se mi estis leĝera kredinte kion mi kredis, kion pensus ŝi pri mi?

—Ŝi pensus malpli malbone ol konsiderante vin kapabla de vantaĵo kaj malsaĝaĵo pli riproĉinda ol tio.

—Vi pravas ĝis certa punkto; sed mi petegas al vi diri nenion al Maria pro tio kion ni ĵus parolis. Mi faris eraron, kiu eble suferigis min pli nulte lo ŝin, kaj mi devas ripari ĝin; mi promesas la vi ke i kuracos ĝin: mi postulas nur du tagojn por fari ĝin kiel oni devas.

—Bone — ŝi diris la mi leviĝinte por foriri—; ĉu vi eliras hodiaŭ?

—Jes, sinjorino.

—Kien vi iras?

—Mi iras pagi al Emigdio la bonvenigan viziton; kaj pravas, ĉar hieraŭ mi sendis la intendanton de mia patro diri al li ke li atendu min hodiaŭ por tagmanĝi.

—Sed vi revenos baldaŭ.

—Je la kvara aŭ je la kvina.

—Venu vespermanĝi ĉi tie.

—Jes. Ĉu vi estas denove kontenta kun mi?

—Kiel ne —respondis ŝi ridetanta—. Ĝis la posttagmezo, do: donu fajnajn rememorojn al la sinjorinoj, miaflanke kaj flanke de la knabinoj.