Maria/Ĉapitro XXII
La petoj de la montaranoj igis min resti kun ili ĝis la kvara posttagmeze, horo en kiu, post longegaj adiaŭoj, mi ekiris kun Braulio, kiu obstine akompanis min. Li liberigis min de la peso de la ĉaspafilo kaj pendigis sur unu el siaj ŝultroj guambian****.
Dum la irado mi parolis al li pri sia venonta edziĝo kaj pri la feliĉo kiu atendis lin, amata tiom de Transito kiel ŝi lasis vidi. Li aŭskultis min en silento, sed ridetanta en maniero kiu malmankis paroligi lin*.
Ni estis pasintaj la riveron kaj la lastan ceja*** de monto por eknalsupreniri laŭ la quiebras*** de la pura deklivo, kiam Johano Anĝelo, aperinte inter moruskultivoj, intermetis sin en la vojeto, durante al mi kun l amanoj kunigitaj en gesto de petego:
—Mi venis, mia amo... miestis... sed ne faru al mi ion sumerce***... no de timos denove.
—Kion vi faris? Kio estas? —mi interrompis lin—. Ĉu eni sendis vin el la domo?
—Jes, mia mastro, jes, la infanino; kaj kiel via moŝto*** diris al mi ke mi revenu...
Mi ne memoris pri la ordono kiun mi donis al li.
—Ke vi ne renenis pro timo?*** —demisndis al li Braulio ridanta—.
—Tio estis, jes, tio estis... Sed kiel Majo pasis timigita por ĉi tie******, kaj poste sijoro Lucas trovis min pasanmta la riveron kaj diris al mi ke la tigro mortis sijoron Braulio...
Tiu ĉi malbridigis bruegan ridadon, didante fine al la timigita negrito:
—Kaj vi estis la tutan tagon inter tiuj veproj kiel kuniklo!
—Kiel sijroro Jozefo kriis al mi ke mi revenu baldaŭ, ĉar mi ne devis iri sola por tie supre... —respondis Juan Anĝelo rigardante la ungojn de la manoj.
—vaya! Yo te mezquino!***** —kontraŭdiris Braulio; sed estas kun la kondiĉo ke en alia ĉazado vi devas iri pied-al-piede kun mi.
La nigreto rigardis lin kun nefidaj okuloj, antaŭ lo decidi akcepti tiel la pardonon.
—Ĉu vi akceptas? Mi demandis al li distre.
—Jes, mia amstro.
—Ni reekiru, do. Vi, Braulio, ne malkomfortigu vin akompanante min plu, retroiru.***
—Se estas ke mi volis…
—Ne; vi jam vidas ke Transito estas tute timigitas hodiaŭ. Diru tie mil direndaĵoj nmianome.
—Kaj tiu guambia**** kiun vi portis.... Ha —li daŭrigis— prenu ĝin vi, Johano Anĝelo. Vi ne rompos la ĉaspafilon de la mastro ie, ĉu? Vidu ke mi ŝuldas la vivon l tiu —li diris—. Tio estos la plej bona—li onbservis kiam mi ricevis ĝin.
Manprenis i la manos al la kuraĝa ĉasisto, kaj ni disiĝis. Malproksime jam de ni, li kriis:
—Kio estas en la guambia*** estas specimeno de la ineralo kiun komisiis via patro al mia onko.
Kaj konvinkita ke mi aŭdis lin bone li interniĝis en la arbaro.
Mi haltis je du fusilpafoj de de domo rande de la kurento kiu malsupreniris brue ĝis kaŝiĝi en la fruktoĝardeno.
Kiam mi daŭrigis la malsupreniradon mi serĉis Johanon Anĝelon: Li estis malaperinta, kaj mi sciis ke, timema de mia furiozeco pro sia malkuraĝo, li decidis serĉi protekton pli bonan ol tiu ofertita de Braulio kun tiel neakcepteblaj kondiĉoj*****.
Mi havis specialan korinklinon al la nigreto: li havis tiam dekdu jarojn; li estis simpatia kaj oni preskaŭ povus diri ke li estis bela. Kvankam inteligenta, lia naturo havis ion de malsocietema.****
Tre proksime de la domo, mi notis ke la familio estis ankoraŭ en la manĝejo, kaj mi konkludis ke Carlos kaj lia patro estis venintaj. Mi deturnis dekstren, saltis al barilon de la fruktoĝardeno, kaj trairis gtiun ĉi por alveni al mia ĉambro sen esti vidata.
Mi estis pendanta la ĉassakon kaj la ĉaspafilon kiam perceptis nekutiman voĉbruon. Mia patrino eniris en mia ĉambro en tiu momento, kaj mi demandis al li pri la kialo de tio kion mi aŭdis.
—Okazas —diris la mi mia patrino— ke la sinjoroj de M... estas ĉi tie, kaj vi jam scias ke Don Jeronimo ĉiam parolas kvazaŭ li estus riverborde.
Carlos en la domo! Mi pensis: tiu ĉi estas la provo pri kiu parolis mia patro. Carlos pasigis tagon de enamiĝinto, en taŭga okazo por admiri la pretendulinon. Ke mi ne povu vidigi al li kiom mi amas ŝin! Ne povi diri al ŝi ke mi estos ŝia edzo!... Tiu ĉi estas tormento pli malbona lo mi imagis.
Mia patrino, notinte min eble maltrankvila, diris al mi:
—Ŝajnas ke vi revenis malĝoja.
—Ne, ne, sinjorino; laca.
—Ĉu la ĉasado estis bona?
—Tre feliĉiga.
—Ĉu mi povas diri al via patro ke vi jam havas la ursofelon kiun li komisiis al vi?
—Ne tiun, sed belegan de tigro.
—De tigro?
—Jes, sinjorino, de tiu kiu faris damaĝojn por tie ĉi*****.
—Sed tio devis esti horora.
—La kunuloj estis tre kuraĝaj kaj lertaj.
Ŝi metis je mia atingo ĉion kion mi povis bezoni por la baño, kaj vestoŝanĝo; kaj sammomente kiam ŝi fermetis la pordon post sia eliro, mi avertis al ŝi ke ŝi ankoraŭ ne diru ke mi estis reveninta.
Ŝi eniris denove, kaj uzante tiun dolĉan voĉon pro korinklino kiu estis nerezistebla ĉiam kiam ŝi konsilis min, diris al mi:
—Vi memoras tion pri kio ni parolis la alian tagon pri la vizito de tiuj sinjoroj, ĉu ne?
Kontenka pri la respondo, ŝi aldonis:
—Bone. Mi tre prifidas vian sukceson.
Kaj konstatinte denove ke nenio mankis al mi, ŝi eliris.
Kion braulio estis dirinta ke estis moineralo, ne estis alia aĵo ol la kapo de la tigro; kaj per tiu ruzaĵo sukcesis alvenigi al la domo tiun trofeon de nia kuraĝaĵo.***
Laŭ la komentarioj pri la sceno faritaj en la domo poste, mi sciis ke en la manĝejo okazis tio ĉi:
Oni estis servonta la kafon en la momento kiam alvenis Jozefo Anĝelo dirante mi jam estis venanta kaj montrisd al mia patro la enhavon de la tornistro. Tiu ĉi, dezirema ke don Jeronimo donu al li sian opinion pri la kvarcoj***, ordonis al la nigreto ke li elmontru ilin; kaj li intencis tion fari kiam li kriis terure kaj saltis kiel cervo surprizigita.
Ĉiu el la ĉeestantoj vilis sciiĝi al si kio okazis. Johano Anĝelo, kun la dorso kontraŭ*** la muro, la okuloj malfermegitaj kaj signalanta kun la brakoj etenditaj la sakon, ekkriis:
—La tigro!
—Kie? —demandis don Jeronimo elverŝante parton de la kafo kiun li trinkis, kaj starigante kun pli hasto lo oni povis atendi ke permesus sia sfera abdomeno.
Carlos kaj mia patro ankaŭ forlasis siajn seĝojn.***
Emma kaj Maria alproksimiĝis unu al la alia.
—En la guambia!***** —respondis** la demandito.
Al ĉiuj revenis la animo al la korpo.
Mia patro skuis antaŭzorge la sakon, kaj vidinte la kapon ruli sur la kaheloj***, donis paŝon malantaŭen; don Jeronimo, alian; kaj apogante la monojn en la genuoj, prorrumpio****:
—Monstra!
Carlos, antaŭenirinte por ekzameni la kapon:
—Horora!
Felipe, kiu alvenis vokita de la bruo, staris sur tabureto. Eloisa prenis sin de brako de mia patro. Johano, duonploranta, klopodis supreiniri sur la genuojn de Maria, kaj tiu ĉi, tiel pala kiel Emma, rigardis angore al la montetoj, atendanta vidi min malsuprenveni.
—Kio mortigis ĝin? —demandis Carlos al Johano Anĝelo, kiu jam estis trankvila.
—La ĉaspafilo de la mastreto.
—Ke la ĉaspafilo de la mastreto sola? — recalco** don Jeronimo ridanta kaj okupanta denove la seĝon.
—Ne, mia mastro, sed ke sijoro Braulio diris en la monto ke li ŝuldis sian vivon al ĝi...
—Kie estas do Efrain’? —demandis trankvile mia patro, rigardanta Marian.
—Li restis en la rivereto.
En tiu momento revenis mia patrino al la manĝejo. Forgesinte ke ŝi ĵus vidis min, ŝi ekkriis:
—Aj mia filo!
—Li jam venas —observis mia patro.
—Jes, jes; mi jam scias —respondis ŝi—; sed, kiel oni mottigis tiun ĉi beston?
—Ĉi tie estis al mortpafo —diris Carlos sin klinante por signali la truon en la frunto.
—Sed, ĉu eblas? —demandis don Jeronimo al mia patro, alproksimiĝante al la fajrilo por ekbruligi cigaron—; ĉu oni povas kredi ke vi permesas tion al Efrain’?
Ridetis mia patro respondante al li kun iom da propra kontentiĝo***.
—Mi komisiis al li antaŭ kelkaj tagoj felon de urso por la piedoj**** de mia lito, kaj certe li preferis alporti al mi unu de tigro.
Maria vidis jam en la okuloj de mia patrino kio povis ŝin trankviligi. Si direktiĝis al la salono iriganta Johanon de la mano: tiu ĉi, prenita de ŝia jupo kaj timigita ankoraŭ, li malhelpis ŝin paŝi. Devis ŝi levi lin, kaj ĉe la eliro diris ŝi al li:
—Ploranta? Ha malbela! Ĉu viro kun timo?
Don Jeronimo, kiu sukcesis aŭdi ŝin, observis, lulanta sin en sia seĝo kaj ĵetanta buŝplenon da fumo:
—Tiu alia ankaŭ mortigos tigrojn.
—Vidu vi Efrainon farita ĉasisto de sovaĝbestoj —diris Carlos al Emma, sidiĝanta apud ŝi—; kaj en la lernejo li ne sin dignis pafi bodokerazon**** al paparote*****. Kaj ne sinjoro... mi memoras nun ke en la ripoztagoj mi vidis lin fari bonajn pafojn en la lageto de Fontibono. Kaj tiuj ĉi ĉasadoj estas oftaj?
—Aliajn fojojn —respondis mia fratino— mi mortigis kun Jozefo kaj Braulio malgrandajn ursojn kaj tre belajn lupojn.
—Mi kiu pensis instigi vin por ke ni faru morgaŭ ĉasadon de cervoj, kaj preparinte min por tio ĉi mi venis kun mia angla ĉaspafilo!
—Li havos multege da plezuro amuzigi vin: se hieraŭ estus vi veninta, hodiaŭ ni estus irintaj ambaŭ al la ĉasado.
—Ha! Jes... se mi estus sciinta...
Majo, kiu estis liverigante kelkajn bongustajn manĝaĵojn en la kuirejo, pasis tiam al la manĝejo. Ĝi haltis ĉe la vido de la kapo; hirtigita la nuko kaj la spino, donis singardan ĉirkaŭiron por alproksimiĝi fine flari ĝin. Recorrio** la domon trote, kaj reiranta al la manĝejo, ekplorbojis: ĝi ne trovis min, kaj eble la instinkto anoncis al li ke mi havis danĝerojn.
Mia patro impresiĝis pri la plorbojoj; estis li viro kiu kredis je iaj antaŭdiroj kaj aŭguroj, maltrankviloj de sia raso kiujn li ne povis tute preterlasigi.
—Majo, Majo, kio okazas? —diris li karesanta la hundon, kaj kun malbone kaŝita senpacienco—: tiu ĉi infano kiu ne alvenas…
En tiu momento eniris mi al la salono kun vestaĵo en kiu vere ne estus rekoninta min sed de tre proksime Transito kaj Lucia.
Maria estis tie. Apenaŭ estis tempo por ke ni interŝanĝu saluton kaj rideton. Johano, kiu estis sidanta en la sino de Maria, diria l mi en sia malbona lingvaĵo kiam mi preterpasis, signalante al mi la manĝejojn:
—Tie estas la koko******
Kaj mi eniris al la manĝejo ridetanta, ĉar mi imagis ke la infano aludis al don Jeronimo.***
Donis mi fortan ĉirkaŭbrakon al Carlos, kiu antaxuis por akcepti min; kaj dum tiu momento mi forgesis preskaŭ komplete ĉion kion en la lastaj tagoj mi suferis pro lia kulpo.
La sinjoro de M.... premis afable en siaj manoj miajn, dirante:
—Bone, bone!--- kiel ni ne estas maljunaj se ĉiuj ĉi knaboj fariĝis viroj?
Ni eniris al la salonon: Maria ne estis jam en ĝi.
La konversacio rulis pri la lasta ĉasado, kaj min malkonfirmis don Jeronimo kiam mi cerigis ke la sukceso de ĝi suldiĝis al Braulio, ĉar li metis antaŭ mi kion dirite de Johano Anĝelo.
Emma sciigis al mi ke Carlos venis preparita por ke ni faru ĉasadon de cerboj: li entuziasmiĝis kun la promeso kiun i faris al li fari belan ĉasadxon proksime de la domo.
Post kiam mia fratino eliris, Carlos volis igi min vidi sian anglan ĉaspafilon, kaj tiucele ni pasis al mia ĉambro. Estis ĝi armilo ekzakta ak tiu kiun mia patro donacis al mi kiam mi revenis de Bogoto, kvankam antaŭ lo mi vidis ĝin, Carlos certigisd al mi ke neniam venis al la lando simila aĵo.
—Bone —li diria l mi, post kiam mi ekzamenis ĝin—. Ĉu ankaŭ per tiu ĉi vi mortigus tiajn bestojn?
—Certe jes: je sesdek ulnoj*** de distanco ĝi ne malsupreniros unu linion.***
—Ĉu je sesdek ulnoj** oni faras tiujn pafojn?
—Estas danĝere kalkuli kun la tuta atigdistanco de la armilo en tiaj kazoj; je kardek ulnoj** jam estas longa pafo.
—Kiom malproksime vi estis kiam vi alpafis la tigron?
—Je tridek paŝoj.
—Viro, mi bezonas fari ion bona en la xĉazado kiun ni havos, ĉar male mi lasos enŝimigi tiun ĉi ĉaspafilon kaj mi ĵuros ke mi eĉ ne tominejas** mi ĉasis dum mia tuta vivo.
—Ho! vi jam vidos: mi igos vin brili, ĉar mi igos eniri la cervon al la fruktĝardeno.
Carlos faris mil demandojn pri siaj kundisĉiploj***, najbarinoj kaj amikonoj de Bogoto: venis pomulte la rememoroj pri nia lerneja vivo: li parolis al mi pri Emigdio kaj pri siaj novaj rilatoj kun li, kaj ridis volonte rememorante la komikan finon de la amrilato de nia amiko kun Mikaelina.
Carlos revenis al Kaŭko ok monatoj antaŭ ol mi. Dum tiu tempo siaj vangoharoj pliboniĝis, kaj la niĝeco de ili kontrastis kun siaj rozkoloraj vangoj; sia buŝo konservis al freŝecon kiu ĉiam igis ĝin mirinda; la abunda kaj duonkrispa hararo donis ombron al sia freŝa frunto, ordinare trankvila kiel tiu de vizaĝo de porcelano. Vere li estis belaspekta.
Li parolis al mi ankaŭ pri siaj kampaj laboroj, pri la bovinidoj kiujn li dikigis nuntempe, pri la bonaj herbaĵoj kiujn li estis faranta; kaj fine pri la kunbaza--- espero kiun li havis esti baldaŭ sufiĉe riĉa terposedanto. Mi vidis lin celi certa pri lia malsukceso; se mi klopodis ne interrompi lin por eviti al mi la malkomforton paroli al li pri miaj aferoj.
—Sed, viro —li diris starantsa antaŭ mia tablo kaj post longega diserto pri la avantaĝoj de la dikigejoj de gvineo***** sur tiuj de natura herbo---—: ĉi tie estas multaj libroj. Vi venis portanta la tutan breton****, Mi ankaŭ studas, tio estas, legas... ne estas tempo por pli; kaj mi havas abeturienta kuzino kiu sin obstinis en ke mi englutu diluvon de romanoj. Vi scias ke la seriozaj studoj ne estis mia malforteco: pro tio mi ne volis gradiĝi, kvankam mi povis ĝin fari.
Mi ne povas preterlasigi la tedon kiu kaŭzas al mi politiko kaj kion me encocora**** ĉio ĉi pri litis*****, malgraŭ ke mia patro lamentas tagon kaj nokton ke mi ne estu fronte de siaj pledoj***; li havas la manion** pledi, kaj la plej gravaj aferoj temas pri dudek kvadrataj ulnoj** de marĉo*** aŭ la modifo de kurento de zanjon*** kiu volonte metis en la flanko de la najbaro zoneton de niaj teroj.
—Ni vidu —li komencis legante la titolojn de la libroj— Frayssinous, Kristo antaŭ la Jarcento, La Biblio... Ĉi tie estas multe da mistikaĵo. Don Quijote... Kompreneble: neniam mi povis legi du ĉapitrojn.
—Ĉu ne, vere?***
—Blair —li daŭrigis—; Chateubriand... Mia kuzino Hortensia havas furoron pri tio ĉi.*** Angla Gramatiko. Kian ribelan lingvon! Mi ne povis eniri en ĝi.
—Sed vi jam parolis iom.
—La «how do you do» kiel la «comment ca vat’ il» de la franca.
—Sed vi havas bonegan prononcadon.
—Tion oni diris al mi por stimuli min.
Kaj daŭrigante la ekzamenadon:
—Ŝekspiro? Kalderon’... Versoj, ĉu ne? Hispana teatro. Pli da versoj? Konfesu tion al mi, ĉu vi ankoraŭ faras versojn? Mi memoras ke vi faris kelkajn kiujn malĝojigis min igante min pensi pri Kaŭko. Ĉu vi faras?
—Ne.
—Mi priĝojas tion, ĉar vi finus mortanta pri malsato.
—Kortes’ —li daŭrigis—; Konkero de Meksiko?
—Ne; estas alia afero.
—Tocqueville, Demokratio en Ameriko... Peston! Segur... Kian runflan!****
Alveninte tie sonoris la sonorileto de la manĝejo anoncanta ke la refreŝigaĵo estis en la tablo. Carlos, haltanta la akuzekzamenon de miaj libroj, alproksimiĝis al la spegulo, kombis siajn vongoharojn kaj hararoj per la poŝkombilo, li faldis, kiel tajlorino laĉon, tiun de siaj blua kravato, kaj ni eliris.
Carlos kaj mi prezentiĝis** en la manĝejo. La seĝoj estis distribuitaj tiel: prezidis mia patro la tablon; maldekstre de li ĵus sidiĝis mia patrino; dekstre don Jeronimo, kiu defaldis**** la buŝtukon sen interrompi la pesan** historion pri tiu pledo** kiu pro bienlimoj li subtenis kun don Ignacio; sekve de tiu de mia patrino estis neokupata seĝo kaj alia flanke de sinjoro de M…; post tiuj ĉi, u u fronte al la alia, troviĝis Maria kaj Emma, kaj poste la infanoj.
Korespondis al mi signali al Carlos kiu el la neokupataj seĝoj li devus okupi. Kiam mi estis montranta ĝin, Maria, sen rigardi min, apogis sian manon ennla seĝo kiun ŝi havis apude, kiel ŝi kutimis fari por indiki al mi, se ke la aliaj komprenu, ke mi povis esti proksime de ŝi. Dubante eble esti komprenata, ŝi tuj serĉis miajn okulojn kun ŝiaj, kies lingvo en tiaj okazioj estis al mi familiara. Tamen, mi ofertis al Carlos la seĝon kiun ŝi ofertis al mi, kaj mi sidiĝis apud Emma.
Mirakle don jeronimo metis finan punkton al sia konkluda pledo kiun li presentis en la juĝejo la pasintan tagon, kaj turnante al mi, diris:***