Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/126

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vipo klakis..., mi sentis ekskuon kaj estis ŝovata antaŭen..., la viroj ĉirkaŭ mi flustris unuj al aliaj..., la flustrado kaj la tintado pli kaj pli mallaŭtiĝis..., la min ĉirkaŭanta nubo levis min supren, mi sentis min ŝvebanta tra la aero..., la flustrado kaj la tintado kvazaŭ formortis en la malproksimeco..., kaj mi aŭdis plu nenion...


Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian korpon, ke mi nur kun peno povis min movi.

—Johano!— ekkriis mi.

Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna virino. Ni rigardis nin reciproke.

—Johano!?— ekkriis mi denove; —Vor is Johano? [1 Kie estas Johano?]

La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn vortojn.

Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston, kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole nevole mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane, nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: —Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona—, mi devis konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi.