El Mongolio

El Vikifontaro
El Mongolio ()
Sennaciulo, 1925 (p. 1-2)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
El Mongolio

Nuna sendependa Mongolio[1] okupas mezon de Azio kaj areas ĉirkaŭ 1 500 000 kv. kilometrojn laŭ la plej nova karto de Korostovcev kaj Kotviĉ. La areo iom superas tiun de Britio, Francio kaj Germanio ensume prenitaj, sed havas ne pli ol 800 00 loĝ. Loĝantaro de urboj en Mongolio okupas ĉirkaŭ 22% de tuta loĝantaro de l’lando. La plej granda urbo de Mongolio Urga havas ĉirkaŭ 100 000 loĝantojn kaj estas miksaĵo de Oriento kun Okcidento: mongolaj feltdomoj, telegrafoj, telefonoj, ordinaraj eŭropaj (rusaj) domoj, palacoj de mongolaj princoj kaj sufiĉe imponaj temploj de lamaistoj. Kameloj kaj aŭtomobiloj.

La urbo ludas en Mongolio tre gravan ekonomian kaj kulturan rolon. Mongoloj plejparte estas nomadoj — brutistoj. Industrio nun preskaŭ forestas. Same terkulturo embrias (nur 50 000 hektaroj en tuta lando). Sed mongoloj komprenis kaŭzojn de sia senprogreso kaj gvidataj de nova reformema registaro ili penas reorganizi sian ekonomian vivon. Oni devas diri, ke Mongolio havas ŝancojn por disvolvi industrion ĉar ĝiaj montoj tenas grandan provizon de minaĵoj diversspecaj (karbo, kupro, oro, plumbo, fero, asbesto, grafito ktp.). Krom tio oni povas intensigi brutedukadon. Terkulturo ne povas flori pro ĝenerala manko de akvo. Nun mongoloj estas malriĉa popolo. Laŭ prof. Majskij unu loĝanto de Mongolio havas 461 rublojn da nacia havaĵo, 137 rublojn da nacia enspezo, 135 rublojn da nacia elspezo kaj nur 2 rublojn da libera kontanto. Post rusa revolucio mongoloj kun sukceso batalas kontraŭ feŭdismo. Mi jam komunikis, ke en somero mortis ilia “surtera dio“ (monarĥo) kaj nun Mongolio estas sendependa Respubliko, gvidata de reformema registaro, starigita de potenca popola partio. Nun estas elektita tutmongolia “granda kunveno (ĥuruldan)“ laŭ demokratiaj principoj, kiuj garantias malinfluon de reakciaj feŭdanoj kaj eklezio, Ĉi-kunveno denun fariĝas plej alta potenco en la lando kaj ĵus kunvenis en Urga. Plej gravaj taskoj de “Ĥuruldan“ estas reorganizi ekonomian vivon de Mongolio, administradon kaj financojn. Ĝi firmigos sendependecon de Respubliko kaj atingojn de liberiga movado. En Ĥuruldan estas reprezentitaj ŝtataj oficistoj kaj eklezianoj, sed ili estas relative malmultaj kaj sendube ne sukcesos revivigi por ĉiam mortintan dion sian. La organizado de elektoj en ĉi-lando senvoja, sabloza kaj montoza, kun prahistoriaj komunikiloj, kun eterne migranta elektantaro estis neimageble malfacila. Sed ĉiuj malhelpoj estis venkitaj, kaj nun mongoloj trovis veran vojon de l’tuthomara kulturo kaj

neniom povas esti timigilo por Eŭropo.
Maksim Krjukov.

  1. Ni jam sciigis, ke parto de Mongolio aliĝis Sovet-Union.
    Red.