Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Lingva Komitato restu definitiva kaj publikigu aldonon al la Universala Vortaro; ĝi dankis al la Lingva Komitato pro ĝia ĝistiama agado. (Raporto pri ekzameno kaj traduko de kelkaj vortradikoj en la „komuna vortaro“ estis diskutata kaj komisiono formiĝis por daŭrigi la laboron kaj ankaŭ ekzameni la proponojn de l’ diversaj esperantistoj).

La Centra Oficejo, fondita en Bulonjo, aranĝis inter la Ia kaj IIa kongreso kursojn kaj metis siajn ĉambrojn je l’ dispono de kunestoj kaj unuiĝoj; ĝi formis Esperantan bibliotekon kaj arĥivon.

Rilate la propagandon, la kongreso akceptis kelkajn proponojn, i. a., ke la grupoj devas elmeti adresojn en la stacidomojn de siaj urboj. Rekomendinde estas ankaŭ akcenti, ke Esperanto faciligas la studon al fremdlingvaj gramatikoj; esperantistoj devus instrui alilandulojn pri naciaj lingvoj per Esperanto.

La Ruĝa Kruco havus tre grandan utilon per internacia lingvo, kiu ebligus al ĝi helpi dum milito — kiun bedaŭrinde dum ankoraŭ kelka tempo oni eble malfacile povos eviti — iun ajn soldaton. La kongreso proponis diskonigi Esperanton inter la unuiĝojn de l’ Ruĝa Kruco kaj proponis ĝin al la internacia konferenco de l’ Ruĝa Kruco en Londono (1907a).

Krom la agadaj kunsidoj de l’ kongreso, okazis 23 apartaj kunestoj de fakanaroj. Same kiel la Ia kongreso donis grandan antaŭenpuŝon al nia afero en Francujo, kiu honoris D-ron Zamenhof oficiale per kruco de l’ Honora Legio, la Ĝeneva multe akcelis la progresojn de nia afero en Svisujo kaj Eŭropo ĝenerale.