Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la monato okazas nur unu sunleviĝo, unu sunsubiro.

La luno ŝajnas havi nenian ajn atmosferon. Aŭ se povas esti neperceptata restaĵeto de atmosfero, ĝi kredeble estas almenaŭ 100,000-foje malpli densa ol la atmosfero kiun ni spiras.

La surfaco de nia satelito estas tre malglata. Grandaj montoj abundas, kaj multege da murborderitaj ebenaĵoj de diversaj mezuroj. La plej ofta surfacmaterialo ŝajnas esti malpeza substanco kiun sur tero ni nomas „vulkana cindraĵo”. Tio estas grundkovraĵo tre malfacile trairebla de varmo kaj malvarmo. Tre supraĵe la cindra kovrilo rapide varmiĝas sub la sunradioj, ĝis preskaŭ la boltemperaturo de akvo. Sed tre rapide post sunsubiro la surfaco falas al temperaturoj pli malvarmegaj ol iam okazas sur nia mondo. Sed se oni fosus eĉ duonmetron sub la surfaco, oni trovus lokon kie la temperaturo neniam varias, ĉu tage, ĉu nokte. En tropikaj latitudoj, tiu subsurfaca temperaturo estas modera, kian ni povus nomi printempa.

Sekvas la jena konkludo: Se homaj enmigrantoj elfosos al si hejmojn sub la luna surfaco, la pritemperatura problemo ne estos tre grava. Tra plafonfenestroj la sunlumo eniros la subterejojn. Sur la surfaco supre estos kurbaj speguloj, kiuj alpunktigos la sunradiojn por multaj celoj, — kuirado, fandado de metaloj, funkciigo de maŝinaro, ktp.

Kompreneble la vivmaniero en tiaj sunlumigataj katakomboj estos laborplena, kaj al ni tre fremda. La muroj de l’ subsurfaca ĉambraro devos esti tute netraireblaj al gasoj. Ĉar la aeron, artefabrikitan el mineraloj, oni devos tre zorge konservi, kiel plej gravan trezoron. Kiam