Paĝo:Esperanto-Praktiko - Julio-Aŭgusto 1922.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

danto malgajnas dum ĉiu veturo, kaj ke li estis veninta surŝipen por ekscii, kial li perdas sian monon. Kaj ke ĉiu el la ŝipanaro sentas koleron kontraŭ li kaj malrespektas lin, ĉar li nur estas riĉa viro kaj neniom komprenas pri ŝipoj kaj ĉiam enŝovas sian diablan nazon en negocojn, pri kiuj li neniom scias. Jes, la kapitano diris, ke li kaj ĉiuj viroj surŝipe ekĝojus, se la maljuna stultulo iam falus transborden.

Nun mi meditis pri ĉi tiu afero. Ĉar la viro estis paginta dek mil dolarojn kaj posedis nenion krom ĉagreno kaj ofendo.

Nu, mi ja estis paginte nur unu dolaron, kaj ĉio sur la ŝipo apartenis al mi. Kaj kiam la ŝipo albordiĝis, mi tute ne havis zorgojn. Mi ne bezonis demandi, ĉu la transveturo morgaŭ estos bona kaj profitodona, aŭ ĉu ĝi estos ventega kaj fortenos la vojaĝantojn.

Kaj mi pripensis, kiom multe pli riĉa mi estas ol la riĉa viro, kiu pensas, ke la ŝipo apartenas al li. Jes, mi pripensis, kiom li trompas sin mem, ĉar li estis paginta dek mil dolarojn kaj posedas neniom, kaj mi, kiu estis paginta nur unu dolaron, nomis mia la ŝipon dum unu tago. Jes, kaj se morgaŭ denove mi tien iros kaj pagos plian dolaron, mi refoje povos aĉeti al mi la ŝipon.

Vidu, kiom mi estas riĉa kaj kiom estas malriĉa tiu viro, kiu devas alkalkuli al siaj dek mil dolaroj ankaŭ la malprofiton per karbo kaj salajroj kaj asekuro, kaj kiu posedas nenion — eĉ ne la respekton de tiuj, kiujn li nutras.

Kaj la spirito de la vivo diris al mi: „Estu singarda! Ne deziregu! Ĉar la homo, kiu estas pli riĉa ol vi, vidu: li estas pli malriĉa ol vi!“

Kaj mi sciis, ke tio estas vera. Kaj mi meditis pri ĉi tiuj aferoj.

Esperantigis Karl Minor


Anekdoto

Dum siaj lastaj vivmomentoj fama franca kuracisto estis ĉirkaŭata de pluraj el la plej eminentaj kuracistoj en Paris, kiuj ĉiuj konkuris per esprimoj pri lia bedaŭrinda situacio. „Sinjoroj“, li subite diris, „ne tro kompatu min. Mi postlasas tri grandajn kuracistojn.“ Kiam ili petegis lin, nomi ilin — ĉiu el ili esperis, ke lia nomo estos inter la tri — li mallonge diris: „Akvo, ekzercado kaj dieto.“



Vestfalia Kanto
Konata melodio

1. Vi gloru Rejnon kun fiero
Pro ĝia vinberuja font’; —
Sed ni naskiĝis, kie fero
Profunde kuŝas en la mont’,
Sur rok’ altiĝas abiar’,
En val’ sin paŝtas la brutar’,
Kaj garde staras ĉe la dom’
La kverka arbo kiel hom’,
Al vi eksonu nia kant’,
Ho vestfalia hejmoland’!

2. Ni ne facile kutimiĝas
Al dolĉaj vortoj, flata dir’,
Kaj ne rapide amikiĝas
Kun iu renkontita vir’;
Bonvena estas la fremdul’
Nur kun sincero en okul’;
Parolo rekta al la kor’:
Jen estas vestfalia mor’!
Al vi eksonu nia kant’,
Ho vestfalia hejmoland’!

3. Kaj la knabino vestfalia
Kun okulsteloj en lazur’
Ne emas al flirtad’ pasia
Pro nura distro aŭ plezur’.
De la danĝero la Ĉiel’
Ŝin zorge gardas per anĝel’;
En ĝojo kiel en dolor’
Fidela restas ŝia kor’.
Al vi eksonu nia kant’,
Knabin’ el vestfalia land’!“

4. Vin, „ruĝa tero“, gardu Dio,
Dum nia tuta vivovoj’
Plenigas vi je harmonio
La bruston kaj je kora ĝoj’.
Ho Vestfalio, Dia verk’,
Kun fort’ egala al la kverk’,
Vin benos eĉ en lasta hor’
Varmege nia danka kor’;
Kaj ĉiam sonos nia kant’
Al vestfalia hejmoland’!“

Trad. Pillath