Paĝo:Fervoja Esperantisto - Majo 1913.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Financa stato inter I. A. E. F. kaj F. E.

I. A. E. F. kalkulas :

31 anojn kun S-roj Kurt kaj Hock ;

33 anojn kun S-roj Petzold kaj Engst.

« Fervoja Esperantisto » sendis al I. A. E. F. :

30-a de Decembro, kvitanco 1 . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 8 fr. 68
31-a de Januaro, » 12 . . . . . . . . . . . . . . . . . . 9 fr. 49
13-a de Majo » 37 . . . . . . . . . . . . . . . . . . 7 fr. 07
Sumoj senditaj al I. A. E. F. de
S-roj Kurt kaj Hock : 4 fr. 27 × 2 . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 8 fr. 54
Abonprezoj rekte enkasitaj de I. A.
E.F. kaj ne senditaj al F. E. : S-roj Petzold
kaj Engst : 2 fr. 50 × 2 . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 5 fr. 00
38 fr. 78 = 15 Sm. 32
38.78 : 1.25 = 31 anojn F. E. kvitancas kontraŭ I. A. E. F.

LA KONGRESOJ

Estus kiel eble plej necese, ke ni propagandu por I. A. E. F. kaj por tio ni ne devas maltrafi okazon ia ajn. Ĉiam kaj en ĉiuj landoj okazas kongresoj : federaciaj, naciaj, k. t. p., ni utiligu tiujn kongresojn por starigi specialan kunveneton aŭ simplan rendevuon por fervojistoj. — Ĉe la angla kongreso en Eastbourne franca kolego ĉeestis (S-ro Givord), eble ankaŭ aliaj anglaj kolegoj, sed pro manko de speciala faka kunveneto li revenis hejmen sen esti vidinta alian fervojiston.

Ofte ni povus vojaĝi al tutmondaj kongresoj sed pro deĵoro ni povas nur havi unu aŭ du libertempajn tagojn, interligitaj kun la unua aŭ lasta dimanĉo de la kongresa semjno ; tiaj tagoj sufiĉus por konatiĝi kun fremdaj kolegoj pli feliĉaj pri libertempo ; kompreneble tiu, kiui vojaĝas al kongreso nur unu tagon, ne volas elspezi dek aŭ dek kvin frankojn por la kongresa karto.

Estus do necese, ke apud la Berna Kongreso, ĉu lunde aŭ sabate oni organizu specialan kunveneton aŭ rendevuon, kie la