Paĝo:Germana Esperantisto - Oktobro 1924.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tra olivarbaj plantejoj kovrantaj la niontojn, ni vitra olivarbaj plantejoj kovrantaj la niontojn, ni vi- zitis ia interesan fiŝist-urbeton Camogli, la luksan banlokon Santa Margherita, la nekompareble belan lokon Portofino Mare kaj la montosupron Portofino Kulm, de kiu oni ĝuas „la plej belan perspektivon de F mondo". Mi ne havas ĉi tie sufiĉe da loko por detale priskribi ĉiujn rimarkindaĵojn kaj bela- ĵojn, kiujn mi vidis; nur pri du mi volas raporti.

En Santa Margherita mi vidis la hotelon, en kiu Ia sovjetaj popolkomisiitoj en la jaro 1922 loĝis dum sia traktado kun la germana komisiono (sub la gvidado de la poste murdita ministro Rathenau) pri la konata kontrakto de Rapallo. Gis tiam mi pensis, ke la gvidantoj de Ia komunistoj antaŭ ĉio por si mem aplikas Ia antiprinean doktrinon, kiun ili proklamas al siaj anoj, nome la egalecon de ĉiuj homoj. Ho, mi naivulo, kiom mi eraris! La „egal- eeemo" de la rusaj „popolkomisiitoj" en Santa Margherita konsistis en tio, ke ili elektis por si la plej luksan hotelon, havantan ĝuste la nomon „Imperial" (!), ke ili vivis tie kiel veraj princoj kaj ĉirkaŭis sin per granda stabo de militistaj gardantoj, kiu izoligis ilin de la „ordinara popolo". Jen teorio kaj praktiko! Ankaü la komunistaj gvidantoj imitas la „malbenitan" sistemon de malegaleco, se kon- cernas ilin mem.

Tre amtiza epizodo okazis sur Portofino Kulm. Multe profundiĝinte en Ia belega aspekto de la pejzaĝo. mi staris tie supre kun s-ro Borel, Subite ni aiidis post nia dorso germanlingvan interparolon de tri sinjorinoj. Iii diskutis pri ia nomoj „de la lokoj videblaj en la valoj kaj ĉe la marbordo. Car ili ne venis al interkonsento, mi proponis al s-ro Borel, ke ni helpu ilin, donante la deziratajn klarigojn. Li konsentis, kaj ni turnis nin al la trio: du mal- junetaj sinjorinoj kaj juna fraŭlino. Dankeme ili akceptis nian helpon. S-ro Borel faris la necesajn klarigojn en germana lingvo, dum Ii kaj mi parolis nur en Esperanto. Post kiam ili estis sufiĉe bone informitaj, la interparolado daŭriĝis pri aliaj temoj, precipe pri la deveno de ĉiu el ni.

„Vi estasHamburg-anino, ĉu ne?" mi diris al unu el la sinjorinoj.

„Jes! Sed de kie vi scias tion?"

„Nu, via dialekto ankaü en eksterlando ne mal- rekoniĝas." . Nun la sinjorinoj demandis s-ron Borel: „Cu vi estas franco? Vi aspektas kiel tia kaj ankaü havas francan akcenton en via parolmaniero."

„Ne, vi eraras."

„Nu, ĉu eble franclingva sviso? Cetere, kiun lingvon vi parolas kun la alia sinjoro?"

„Ci tiun fojon vi ĝuste divenis mian naciecon. La lingvo, kiun mi parolas, estas Esperanto."

Sekvis mallonga klarigo pri nia internacia lingvo.

„Ho, pri Esperanto mi jam aŭdis", diris la alia sinjorino, kiu prezentis sin kiel Wien-anino kun sia nevino, „en nia urbo okazos internacia Esperantokongreso en la nuna jaro."

„Jes", mi diris, „kaj mi verŝajne partoprenos la kongreson."

„Ho, tiam vizitu min en Wien! Mi estas la edzino de registara konsilisto H. Ni loĝas en A.-G.-Gasse, numero . .., telefono numero —"

Kun danko mi akceptis la afablan inviton.) Dum kiam mi parolis kun la du W ien-aninoi pri ilia urbo kaj pri la Kongreso,_la Hamburg-anino konversaciis kun s-ro Borel. Si demandis lin pri lia naskiĝ- urbo. Li nomis ĝin. Surprizite ŝi ekkriis: „El la sama urbo devenis mia avino patrinflanka!" Kaj ŝi diris la familian nomon de la avino.

„Cu vere?" Nun s-ro Borel estis surprizita. Ankaü lia avino patrinflanka havis la saman nomon! Unu demando reciproke sekvis la alian, kaj fine estis klare, ke la Hamburg-anino kaj s-ro Borel estas — gekuzoj, ja iom malproksimparencaj, tarnen devenantaj el la sama familio! Tio estas vere kurioza, ĉu ne? La mondo estas grandega kaj tarnen mal- granda: parencoj, kiuj neniam vidis unu la alian kaj eĉ ne scias ion reciproke pri si, rekontiĝas en fremda lando ĉe la „plej belapanoramo de 1' mondo!"

En Recco mi ricevis poŝtkarton de Dro Schmuckler el Genova. Li bedaŭris, ke li ne povis akcepti min dum mia alveturo en la stacidomo de Genova kaj ankaü ne povis sendi alian samideanon, ĉar li estis forvojaĝinta. Sed li afable promesis sian helpon al mi, kiam mi reveturante denove trapasos Genova-n. Do mi anoncis al li tagon kaj horon de mia reveno. Sed alveninte mi ree atendis en kaj antaü la stacidomo pli ol duonan horon, — neniu venis. Estis sunbrila posttagmezo, kiun mi uzis por sola travagi kaj rigardi la treege interesan urbon kaj ĝiajn ĉefajn vidindaĵojn. Per dentrada fervojo mi suprenveturis ankaü la monton Righi, fame konatan rigardejon kun bona restoracio. Tie supre staras ankaü malnova fortikaĵeto ne plu uzata. Ĉe ĝia enirejo sur la tero sidis italo kun „Petit Monte Carlo", t. e. hazardludo konsistanta el tri kavaj kaŝtan-duonsferoj kaj unu globeto, kuŝantaj sur gazetfolio. La globetonlIi metis sub unu el la duonsferoj, kiujn li poste intermiksis, parolante ĉe tio iun „sorĉan formulon". Paginte ludmonon de 100 Liroj, oni divenu la duonsferon, sub kiu la globeto kuŝas. Kiu divenis ĝuste, ricevis la duoblon de la pagita sumo, alikaze la enpago kompreneble estis perdita. Longan tempon mi observis la ludadon. La ĉefaj ludantoj estis tri distingite aspektantaj italoj kun iu ordenrubando en la butontruo. Ili preskaü ĉiam gajnis, kio ŝajnis al mi tute komprenebla, ĉar precize observante la interŝoviĝon, oni facile povis diveni la ĝustan duonsferon. Ankaŭ mi, pasive partoprenante la ludadon, preskaü neniam eraris. Tarnen mi estis suspektema kaj ne partoprenis aktive, kvankam alia italo, staranta apud mi, senĉese provis inciti ludpasion en mi. Sed mi kontraŭstaris, kaj tio estis prudenta! Preteriris ankaŭ multaj fremduloj, precipe germanoj, kiuj ne estis tiel singardemaj kiel mi. Ili ludis unu, du kaj pliajn fojojn kaj ĉiam perdis, kvankam ili lau mia observo divenis la ĝustan duonsferon. Se iu ne plu havis italan monon, la ludestro tre volonte akceptis ankaü 20 Rentenmark kiel enpagon. Evidente li estis trompisto. Sed por ke nespertulo ne rimarku tion, interludis ankaü la tri „distingitaj" italoj kaj kompreneble gajnis. Fine mi ne pli longe plu povis mute rigardi la trompadon kaj avertis miajn samlandanojn, komunikante al ili miajn ob-