Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun pafilo sur la ŝultro kaj kun amasaĉo ĉe la kalkanumoj? Cu vi deziras kaŭzi tumulton en la vilaĝo?“ „Ho ve! sinjoroj“, ekkriis Rip, iomete konsternita, „mi estas malfeliĉa trankvilulo, naskito de la loko, kaj fidela regato de la reĝo, Dio lin gardu!“

Je tio ĝenerale ekkriis la ĉirkaŭuloj „Lojalisto! lojalisto! spiono! rifuĝanto! forpuŝu lin! lin foririgu!“ La sintruda trikornulo apenaŭ povis regajni silenton; kaj alpreninte dekoblan severecon sur la frunto, li denove demandis al Ia nekonata kulpulo, pro kio li tien venis kaj kiun li serĉas. La malfeliĉulo humile certigis lin, ke li ne deziras malbonfari, sed nur tien venis por serĉi kelkajn najbarojn, kiuj kutimis troviĝi apud la gastejo.

„Nu, kiuj ili estas? — Nomu ilin!“

Rip en si momente pensis kaj'demandis: „Kie estas Nikolao Vedder?“

Oni silentis dum kelka tempo, post kio maljunulo respondis per malforta fajfa voĉo, „Nikolao Vedder! Nu, li estas mortinta kaj forpasinta la lastajn dekok jarojn! Antaŭe estis ligna tombo en la preĝeja korto, kiu rakontis pri li, sed tiu ankaŭ putriĝis kaj malaperis.“

„Kie estas Brom Dutcher?“

„Ho, li varbiĝis al la armeo en la komenco de la milito; iuj diras, ke li mortis dum la atakego kontraŭ Stony Point — aliaj, ke li droniĝis dum ventego ĉe la piedo de Antony’? Nose. Mi ne scias — li neniam revenis.“

„Kie estas van Bummel, la lernejestro?®

„Li ankaŭ iris al la milito, estis fama generalo de milicio, kaj nun estas kongresano.“

Rip perdis kuraĝon en la koro, kiam li aŭdis pri ĉi tiuj be.daŭrindaj ŝanĝiĝoj en siaj hejmo kaj amikaro, kaj trovis sin soleca en la mondo. Ankaŭ ĉiu respondo

25