Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Starkenfaust sopiris kaj verŝetis larmon de soldato pro la antaŭtempa morto de sia kamarado, kaj poste pripensis la malfacilan devon, kiun li promesis pleflumi. La koro estis al li dolora kaj la kapo perpleksita; ĉar li devos prezenti sin, neinvititan gaston, inter malamikoj, kaj ilian festan ĝojon malgajigi per sciigo, kiu mortigos iliajn esperojn. Tamen, flustris en lia brusto la mallaŭta voĉo de scivolemo, lin instiganta, ke. li vidu ĉi tiun multe faman belulinon de Katzenellenbogen, tiel zorge kaŝitan for de la mondo; ĉar li pasie admiris la virinan sekson, kaj en lia karaktero troviĝis ekscentremo kaj entreprenemo, pro kiuj li ŝatis ĉian senafektan aventuron.

Antaŭ ol foriri, li dece aranĝis ĉion kun la sankta frataro de la monaĥejo pri la funebraj ritoj de lia amiko, kiu estis enterigota en la kastelo de Wŭrzburg apud kelkaj el siaj famaj parencoj; kaj la funebranta servistaro de la grafo zorgis pri lia restajo. Nun decas, ke ni revenu al la antikva familio de Katzenellenbogen, kiu senpacience atendis sian gaston kaj, ankoraŭ pli, sian manĝon; kaj al ia inda malgranda baroneto, kiu, kiam ni lasis lin, sin aerumis sur la gardoturo.

Venis nokto, sed nenia gasto. Malespere la barono malsupreniris el la turO. La festo, prokrastita de horo al horo, ne povis esti plu malfruigita. La viandoj jam estis tro kuiritaj; la kuiristo en angoro; kaj la tuta domanaro aspektis kiel garnizono malgrasigita de malsato. Malvolonte devis la barono mendi la feston sen la ĉeesto de la gasto. Ciuj kunsidis ĉe Ia tablo kaj estis tuj komencontaj, kiam la sono de korno de ekster la pordego anoncis la alvenon de nekonato. Alia longa blovego plenigis la malnovajn kortojn de la kastelo per

Irving 4
49