tarifo estas publikigata por 3 grupoj. La 1an grupon eniras laboristoj de metalindustrio, minejoj, elektroteknika industrio, transporto, poŝto, telegrafo; la 2an grupon eniras laboristoj de kemia kaj konstrua industrioj; fine la 3an grupon eniras laboristoj de ceteraj industrioj kaj de komisarejoj[1].
Bazante sin sur minimuma tarifo, profesiaj unuiĝoj (sindikatoj) ellaboras ĉiu por laboristoj de sia faka industrio tarifojn por apartaj laborejoj, plialtigante la tarifon depende de ekonomia stato de tiuj lastaj; ju pli firma estas la ekonomia situacio, des pli proksimiĝas la tarifo al plena kontentigo de vivbezonoj de laboristo.
De privataj entreprenoj la profesiaj unuiĝoj postulas por laboristoj salajron, plene kontentigantan iliajn vivbezonojn. La tarifo estas fiksata per speciala "kolektiva kontrakto" inter laboristoj kaj administracio de laborejo, kion peras la sindikatoj kaj al kiuj apartenas la rajto leĝe firmigi tiujn kontraktojn.
La ĉi-suba tabelo montras diversan grandecon de salajro dum septembro 1922.
kategorio | koeficiento | Monata salajro | |||
1a grupo | 2a grupo | 3a grupo | Salajro en iu entrepreno de kemia industr. fiksita per kolektiva kon. | ||
1 | 1 | 11550000 | 9900000 | 8500000 | 38800000 |
6 | 2 | 23100000 | 19800000 | 17000000 | 76800000 |
9 | 4 | 46200000 | 39600000 | 34000000 | 153600000 |
15 | 6,1 | 70455000 | 61391000 | 51850000 | 188160000 |
17 | 7 | 81620000 | 69300000 | 60200000 | 268800000 |
- ↑ La ĉiutaga labordaŭro por maturaj manlaboristoj estas okhora, por kancelarioficistoj seshora. La labordaŭro estas seshora por ĉiuj 16-18-jaruloj. La infanoj malpli aĝaj ol 16 jaroj ne povas esti dungataj. En la fabrikoj regas la Tajlorsistemo. Ĉiu laboristo devas plenumi minimume difinitan taskon. Aliel ĝia salajro estas malpligrandigata. En certaj okazoj la sindikatoj permesas plilongigon de la labordaŭro. La invalideco estas prizorgata per procentaj sumoj devige pagataj de ĉiuj laboristoj.