Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povos esti nur provizora: Ĝi daŭros ĝis venonta, neevitebla mondmilito, kiun okazigos, kiel kutime, la diversaj ekonomiaj imperialismoj. Koncerne nin, la problemo nune konsistas en konservado de l’ politika potenco por ĝin meti je la servo de l’ mondrevoluoio. Por konservi tiun potencon ni estis devigataj retiriĝi sur la ekonomia fronto, sed tiu retiriĝo estas nur taktika necesaĵo tempa. La celo nia restas la starigo de l’ komunismo kaj forigo de la sociaj klasoj. Ĉar ni konsideras, kiel Karl Marks, ke estas la historia misio de l’ proletaro forigi la klasojn, ĉiuj niaj penadoj celas la profiton de l’ proletaro tutmonda. Ni esperas, ke, pli malpli frue, en ĉiuj landoj la laboristoj komprenos tion. Ni restos en atenda situacio ĝis la proletara revolucio venkos en la landoj, kie la industrio grandamplekse jam malvolviĝis.

Kompreneble, se tiu venko malfruiĝas tro longatempe, oni pravas timi, ke la NEP-reĝimo infektos la organaron de l’ proletara diktatoreco. Nun la danĝero ne estas granda. Mi eĉ opinias, ke tiel longe ĝis la malnovaj komunistoj havos en manoj la direktilaron, la kapitalisma veneno ne grave endanĝerigos la vivon de nia regado. Sed ja, ni konscias pri la danĝero. Ni venkis la eksteran malamikaron. Nun la batalo okazas inter la Ŝtato kaj la intema malamikaro: la naskiĝanta burĝaro. Tia batalo estas plena je embuskoj. Ni devas esti tre atentemaj por malhelpi la kaŝan, subfosan rodadon kontraŭ nia politika potenco.

Estas ja vere, ke fuŝfunkcias iuj ŝtataj entreprenoj, dum pli bone funkcias la privataj. Okazas malzorgaĵoj kaj ŝteltrompaĵoj ĉiuspecaj. Jen la bedaŭrindaĵo: la plimulto el la komunistoj estas honestaj kaj sindonaj, sed mankas al ili teknika kompetenteco. Ili devas iom post iom akiri kapablecon kaj spertecon en ĉiuj fakoj de la ŝtata mastrumado, dum la kontraŭuloj posedas tiujn ecojn jam de longe. Estas ankoraŭ vere, ke komunistoj, ĉefe la nove varbitaj, celas iafoje nur profite adaptiĝi al la nuna situacio.

Kion fari? Mi ripetas, la klarvidantoj konscias pri la danĝero, pri la grandega tasko plenumenda. Sed, ĉar