Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ojn. En la manoj de inĝenieroj geometrio estas ilo por konstrui; simile, partia programo estas ilo en la manoj de proletoj por sin liberigi.

SAT devas eldoni verkojn de ĉiuj aŭtoritataj teoriistoj. Anarkisto ne povas ignori la verkojn de Marks, de Kaŭcki, de Lenin; komunisto aŭ socialisto tiujn de Prudon, de Kropotkin, de Reklü. Nian Bibliotekon devas konsistigi indaj, pensigaj verkoj de ĉiuj homoj, kiuj sindone kaj sincere deziris la bonstaton de l’ tuta Homaro.

Per tia eklektika procedo en la elekto de traduka literaturo, SAT treege helpas al la unuecigo de l’ laborista movado. Sed multe pli grava ŝajnas al ni la eldono de verkoj originale verkitaj en la artefarita lingvo. Por ni ne ekzistas dubo, ke la uzado de racia lingvo utilas al la spirita raciiĝo de ties uzantoj.

Aliparte estas de ĉiuj lingvoscienculoj bone konstatita fakto, ke lingvo ludas en kia ajn socio rolon de plej ega graveco, ke la komuneco de lingvo sufiĉas por krei komunecon de kulturo kaj de sentoj. Per ĝia celado por starigi riĉan, originalan literaturon tutmondan, SAT fariĝos pli kaj pli potenca aganta forto en la historia procezo, kiu tendencas al neevitebla unueciĝo de l’ mondo. La tekniko alproksimigas la korpojn; la lingvo, la literaturo intimigas la korojn kaj animojn. La literatura tasko de SAT estas unu el la plej gravaj kaj meritas ĉies atenton kaj subtenon.

Antaŭ ol kreiĝos valora originala mondliteraturo, SAT havu ankaŭ kiel taskon helpi al la laboristaj organizoj, kiuj decidos eldoni per siaj propraj elspezoj literaturon en esperanto. Ĉiu sperta esperantisto bone scias, ke por verki aŭ traduki tute korekte kaj klare en nia lingvo, longa praktikado estas necesa. Estus ega danĝero por la tuta mondlingva movado se organizoj uzus nian lingvon laŭ fuŝa maniero. Kiam tiuj organizoj decidos eldoni verkojn aŭ dokumentojn en esperanto, ili devos sin turni al SAT, kies tasko estas eduki aron da lertaj kaj kompetentaj esperantistoj.