Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiu la apartaj naciismoj trovos interkonsentojn[1]

La historia procezo ja ne haltas; malgraŭ la blindaj patriotoj kaj eĉ per ilia helpo la homaro marŝas en sango kaj suferoj al neevitebla unueco.

Ni ne provis pentri la abomenindaĵojn de l’ milito. Tio estas jam delonge sufiĉe farita en ĉiuj lingvoj de multege da talentaj verkistoj. Temis nur montri, ke la milito estas neevitebla; ke oni ne povas esperi eviti tian katastrofon, tiom longe, kiom la spirito de la homoj estos regata de religia, mistika kredo.

Ĉar la racio ne regas, oni sekve povas iel konsenti kun la aŭtoroj, kiuj opinias, ke la milito estas la leĝo de la homa progreso. Ne ĉiuj militoj havis en la historio tian karakteron; sed oni ja devas konstati, ke dank’ al militoj la homaro transiris el la klana stadio al la hodiaŭa, kaj tio efektive reprezentas grandan progreson.

Se estas pruvite, ke la milito estas neevitebla; se oni opinias, ke kelkaj militoj estis progresigaj, dum aliaj estis regresaj[2], tiam stariĝas jena demando: Kia estu la devo de tiu, kiu konsentas pri tiuj du punktoj? Kiel la Proletaro rilatu al tiu problemo?

  1. Vladimir d’Ormeson. (La Tempo) (Paris, 4. julio 1925). France: «Le Temps».
  2. Ekz. al tiu kategorio, laŭ ni, apartenas la militoj de la antikvaj Barbaroj por detrui la Roman Imperion.