Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kara Barbro,

Laŭ nia aranĝo, mi sendos ĉi tiun leteron al vi per mia frato. Vi vidas laŭ la adreso kie mi loĝas. La ĉitieuloj parolas malmulte–kio eble estas la plej bona afero, ĉar mi mem ne povus toleri aŭdi pli da tia dialektaĉo. Mi ne detale priskribos la veturon, sed ja diros tion ĉi. Ĉe la kamparanoj la ricevaj aranĝoj estis fuŝaj. Neniu tolerus ĝin dum dek minutoj en Londono. La kamparanaj geknaboj aspektas multe malpli sanaj ol la niaj. Ni havas domaĉojn en Londono, sed ĉiu konstatas la malbonon kaj volas ĝin forigi. Sed tiajn aferojn en la kamparo oni ne forigas. En niaj domaĉareoj la geknaboj havas energion, kaj starigas bandojn pro malesto de aliaj plibonaj rimedoj por amuzo. Tie ĉi oni nur laboras kaj adoras la oran bovidon. Ili ĉiuj ĉeestas iun adorejon sed tio ne pligrandigas iliajn bonajn ecojn. Resume, malriĉeco en la kamparo estas pli terura kaj anim-mortiga ol en la urboj.

Niaj geknaboj, nun, dum mi skribas, konstruas barilon el brikoj de ruina domo. Mi helpis porti la brikojn ĉi tien, ĉefe por ŝoki la kamparanojn. Mi faris ĉi tion ankaŭ por pacigi la geknabojn, ĉar mi malpermesis ke ili deŝiru rubusberojn je unu okazo dum piedirado, sabate. Ili ĉiuj malatentis la ordonon.

Alia malpaceto okazis kiam mi nomis ilin per la antaŭnomoj. Irlandanido flustris ke tio estas knabina kutimo. Mi demandis kio estas malbona ĉe ĝi. Tiam Johanino Harris, kiu kun Rozo Barnes estas la pliaĝa knabino, faris sciencan paroladeton traktantan pri la meritoj kaj malmeritoj de la du sistemoj. Eble iomete embarase, sed tre bone. La knabinoj helpas konstrui la barilon. Pro tio mi ĝojas, ĉar se nia sekso volas egalecon ĉe rajtoj ĝi devos fari egalecon ĉe devoj.

Pri la milito, ni ja batalas kaj batalos kontraŭ malbonaĵoj, sed ili ne estas ĉiuj ekster nia lando. Ni havos alian okazon reordigi la mondon pli bone kaj ni devos ĝin preni vigle kaj avide, tamen saĝe. Sendube, Londono baldaŭ bombegiĝos, se tio ankoraŭ ne okazis. Lastokaze la milito estis decidita ĉe la maro. Ĉitiuokaze ĝi estas decidota en la aero. La