Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Georgo Robertson kaj Ruto Stokes estis la unuaj. Preskaŭ tuj poste venis Vilhelmo Price.

“Mi ludu kun vi,” proponis Georgo al la traborantoj.

“Certe, sed trovu viajn proprajn konkerojn,” respondis Roberto Thompson.

“Mi kuniros kun vi,” diris Ruto Stokes.

“Ho! Kial ne faru etajn pupojn? Vi, do, volas imitaĉi nin...” diris Vilhelmo Price, mokride, admone kaj tial insulte.

Jaĉjo Stokes ekpaŝis antaŭen kvazaŭ batal-inviti, sed li konstatis ke estas ĝuste tio, kion Vilhelmo deziras. Tial li diris “Vangofrapu lin, Ruto.” Ruto tiel faris. Vilhelmo sentis fortan emon tuj pugnobati ŝin, sed konstatis ke sekvus por li malbonaj aferoj.

“Ho! Stokes, estas tre bone por vi kiam vi havas perantaĉinon por viaj venĝaĉoj.”

“La insulto estas al Ruto, kaj estas por ŝi ĝin venĝi,” diris Jaĉjo trankvile.

Sed Vilhelmo jam estis formoviganta sin de la mano de Ruto.

Nun Rozo kaj Haroldo Barnes, kaj Johano Baker, estis alvenintaj.

“Mi trovos pli da konkeroj ol iu knabinaĉo!” kriegis Vilhelmo.

“Ĉu vere?” ripostis Jaĉjo.

“Jes,” diris Vilhelmo, formarŝante kolere.

Aliaj nun estis alvenintaj, kaj baldaŭ preskaŭ ĉiuj ĉeestis kaj aŭdis pri la afero. Post multe da diskutado Jaĉjo Stokes proponis, “Ni arigu konkerojn kaj ludu. Ni devos montri nin pli bonaj ol la kamparanidoj kaj ne kvereli inter ni mem.”

Estis iom da aprobo. La plimulto foriris, aŭ por kolekti rubusberojn, aŭ por arigi konkerojn, aŭ por vadi en la akvo.

Rozo Barnes tamen ordonis al Haroldo ke li restu kun ŝi. Haroldo estis inteligenta knabo, sed li emis obei al sia pliaĝa fratino. Rozo arigis kun ŝi Johaninon Harris, Katrinon