Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ĉu vi diras ke mi trompas!” minace demandis Vilhelmo Price.

“N-ne; sed ni ne havas justan sistemon. Ni bezonas nur unu sistemon,” respondis Edvino.

“Jes, vi pravas,” subtenis Keneto Hall.

“Jes, ni elpensu ion,” diris Georgo Robertson, kiu ĵus alvenis.

“Ni petu konsilon de Fraŭlino Burdon,” proponis Barbro Robertson.

“Eble ŝi malaprobos,” diris Alano Hawkins.

“Ne,” respondis Barbro. “Memoru kiel ŝi helpis nin konstrui la akvobarilon.”

Tiam alvenis la familio Baker, Miĥaĉjo Rafferty, kaj la familio Barnes. Haroldo Barnes diris, “Ni diskutu la ideon kaj eble ni povos konsenti pri plano.”

Baldaŭ la tuta grupo estis alveninta. Fraŭlino Burdon kuniĝis kun ĝi kaj oni komencis la piediradon. Jaĉjo Stokes alproksimiĝis al Vilhelmo Price kaj diris, “Kion vi opinias pri ĉi tiu ideo?”

“Hm! Ĉu vi akuzas min je peno trompi tiun knabinon?”

“Konstatu ĉi tion. Vi ne montros vin la ĉefo, per nura insultado al la knabinoj kaj malkunagemo al mi. Se estus nenia ŝanco trompi, oni vere admirus la sukceson de iu laŭ poentoj.”

“Ho! Bone! Ni pripensu planon.”

Estus tro tede priskribi la diversajn interparoladojn kiuj okazis dum la marŝado, sed je la unua la grupo haltis por manĝi.

Fraŭlino Burdon interesiĝis pri la afero, kaj ŝi ordonis al ĉiuj sidi en rondo. Post iom da manĝado ŝi diris, “Iuj el vi deziras ordigi la konkerludadon. Kiaj estas la malutiloj ĉe la nuna sistemo?”

Vilhelmo Price akiris la parolon kaj diris, “Neniu vere fidas je ies nuna poentaro.”

“Ĉar estas nenia kontrolo al la pretendoj, mi supozas,” diris Fraŭlino Burdon.