Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO TRIA

LA PUNO DE RUTO



JE la sekvinta tago estis ĝojo ĉe la Londonanoj, ĉar la naĝvestoj alvenis. Post la matenmanĝo Jaĉjo Stokes kaj la gefratoj Thompson surmetis la naĝvestojn, kaj super ili siajn ordinarajn vestojn. Ĉiu prunteprenis viŝtukon kaj marŝis al la hejmo de Gesinjoroj Tucker, kie loĝis Ruto Stokes. Tie ili iris al la kuirejo, kie troviĝis Ruto meze de manĝilpurigado. Ŝi aspektis laca kaj malgaja.

“Ho; kia lokaĉo!” ŝi diris al sia frato.

“Ni helpu vin,” proponis Roberto Thompson.

“Dankon,” ŝi diris. “Oni devas fini la manĝilpurigadon, kaj pumpi akvon por la bovinoj.”

“Dio!” ekdiris Jaĉjo.

“Kie ŝi nun estas?” demandis Katrino.

“Sinjorino Tucker? Ho! ŝi ĵus foriris, mi kredas, al la loĝigisto. Mi estos ĝoja esti for de ĉi tie,” respondis Ruto.

“Nu,” diris Jaĉjo, “jen estas via naĝvesto. Iru al via litoĉambro kaj surmetu ĝin kaj tiam revestu vin. Ni faros vian laboron.” Ruto prenis la veston kaj foriris al sia litoĉambro.

“Nu, ni laboru rapide,” diris Jaĉjo. “Mi kaj Katrinjo trinkigos la bovinojn. Vi, Robeĉjo, pumpu, kaj Ronaĉjo purigu la manĝilojn. Ĉu vi konsentas?”

“Jes, bone,” kaj ili eklaboris.

“Ŝajnas ke ŝi estas malbone traktita,” komentis Katrino en la bovina budo.

“Jes, ili faras profiton el ŝia timemeco,” respondis Jaĉjo. “Ŝi iom post iom ellasos la veron. Mi estas certa ke ili malbone traktas ŝin. Ŝi estas kuraĝa sed sentema. Ŝi preskaŭ larmis kiam ŝi aŭdis ke mi estas vergita, kaj mi kredas ke manfrapado al iu ĉe la instruejo turmentus ŝin.”

“Mi tre plaĉiĝus se mi povus repagi ilin.”

“Jes; sed tio estus kulpigita al ni ‘malpuraj elurbigitoj’.”