Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je tiu momento, Ruto eknaĝis per si mem. Post iom da tempo Jaĉjo kaj Ruto eliris la akvon, sekigis sin kaj revestis sin per siaj ordinaraj vestoj.

“Ĉu mi forportu vian naĝveston?” demandis Jaĉjo.

“Ne,” respondis Ruto.

“Mi hejmeniros kun vi.”

“Ĉu nun?”

“Ne, ni deŝiru rubusberojn.”

“Bone!”

Kiam venis la tempo por la tagmanĝo, la gefratoj Stokes komencis iri al la biendomo de Gesinjoroj Tucker. Tamen Jaĉjo estis detenita de registroserĉantoj.

Kiam Ruto eniris la biendomon, ŝi estis tuj alparolita de Sinjorino Tucker. “Kien vi iris?”

“Naĝi kun mia frato ĉe la rivereto. Jen mia naĝvesto.”

“Kaj kial vi foriris sen mia permeso?”

“Vi neniam tion postulis.”

“Kaj kial vi ne faris viajn taskojn?”

“Ĉar mia frato kaj Robeĉjo kaj Ronaĉjo kaj Katrino Thompson helpis min.”

“Mallaboremulino! Klinu vin sur tiu seĝo.”

“Kial?”

“Ĉar mi tiel ordonis.”

“Ne senkiale. Mia patrino neniam min batus sen bona kialo.”

“Tial vi havas tre malbonan karakteron.”

Kaj sen plua parolo Sinjorino Tucker klinigis ŝin kaj ŝin vergis. Poste ŝi sciigis la dolorigitan knabinon ke ŝi loĝos ĉe Gesinjoroj Bryant post la temanĝo. Ruto iris al sia litoĉambro kaj arigis siajn posedaĵojn. Ŝi ŝteliris al la vergo kiam Sinjorino Tucker estis ekster la domo, kaj ĝin duonigis. Tiam ŝi prenis siajn posedaĵojn kaj foriris de la bieno.

Ekster la loĝejo de Gesinjoroj Bryant ŝi renkontis Katrinon.

“Ho! vi venis frue.” Tiam ŝi rimarkis la larmojn en ŝiaj okuloj. “Ho! kion oni faris al vi?”