Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste kelke da tagoj Ruto rakontis al Jaĉjo kiel Gesinjoroj Tucker traktis ŝin alitempe, kaj kiel ili hazardŝajne elmontris la vergon: kiel ili devigis al ŝi agi kiel servistino, kaj kiel ŝparemaĉaj ili estas.

Baldaŭ la grupo sciiĝis pri la tuta afero kaj Ruto ne kaŝis ion, krom la markojn kompreneble. Neniu mokridis ŝin kaj ĉiuj kunsentis kun ŝi.

Sed revenu al merkredo. Preskaŭ ĉiuj iris al la kampo. Iuj, kiuj ne portis naĝvestojn, vadis. Ĉiuj sin plene amuzis ĉar ili pripensis la morgaŭan tagon.

Rozo Barnes estis tre gaja. Ŝi multfoje ensaltis kaj eĉ fuŝplonĝis. La naĝantoj komencis plaŭdi kaj baldaŭ levis multe da akvo. Miĥaĉjo Rafferty proponis ke oni alportu brikojn kaj similaĵojn al la kampo por fari pli bonajn plaŭdojn. Multaj lin helpis tion fari kaj baldaŭ estis bonhumora batalo. Jaĉjo kaj aliaj kelkfoje batalis sian vojon al la malamika riverbordo per ofta subakviĝo.

Vespere neniu naĝis sed kelkaj vadis. La konkerregistristoj estis okupataj, kaj la familio Baker kaj Miĥaĉjo Rafferty defaligis hipokaŝtanojn de la arboj de la Anglikana paroĥpastro. Tamen ĉiuj estis maltrankviletaj pri la morgaŭo.

ĈAPITRO KVARA

LECIONOJ REKOMENCIĜAS


LA tago post tio estis ĵaŭdo. Je la naŭa la kamparanidoj prenis siajn lokojn je unu fino de la granda ĉambro. Sinjorino Holman diris preĝon kaj poste oni tiris kurtenon por apartigi la du grupojn. Por priskribo de tio oni citu la leteron kiun Fraŭlino Burdon skribis al Barbro.

Kara Barbro,
Dankon pro via letero. Do, vi troviĝas en......
Kiam mi laste skribis niaj infanoj estis konstruantaj akvobarilon. Ili poste provis akiri naĝvestojn, ĝis la