Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Vi estas tro suspektema. Memoru ke ni estas sub virinstruisto.”

“Jes. Mi kredetas ke ĉi tiu malpacado igis nin ĉiujn suspektemaj.”

“Mi konstatis tion jam de longe–la principon, mi volas diri. Domaĝe ke vi ne povas certigi ke vi venos kun la knabinoj la venontan okazon.”

“Se mi petus ke ni rompu la promeson, mi ekflamigus la kverelon,” diris Jaĉjo.

“Ne faru tion. Nu! Kion vi opinias pri la venonta okazo?”

“Ni venu armitaj, tiel frue kiel eble, la venontan sabaton.”

“Bone! Ni eltrovu kion opinias la aliaj.”

Ili tion faris kaj la grupoj konsentis, kaj post adiaŭoj sin apartigis.

Neniu el la Gordon-anoj parolis dum ili reiris al la vilaĝo, krom ke ili aranĝis diri ke ili kune piediris en la kamparon. Ili ĉiuj diris tion al ĉiuj demandantoj.

ĈAPITRO SEPA

LA OFICIALA RENKONTIĜO


DIMANĈE, kvankam la elurbigitoj estis tre okupataj per la ĉeesto ĉe adorejoj aŭ laboro, la plej multo el la knaboj sukcesis kunveni en la kampo ĉe la barilo, post la tagmanĝo.

“Mi tre deziras naĝi,” diris Georgo Robertson.

“Jes, kiel aferoj estas, ni ne povas ludi konkerojn,” konsentis Alano Hawkins.

Haroldo Barnes diris, “Mia fratino demandis al mi kien mi iris hieraŭ?”

“Kion vi respondis?” demandis Jaĉjo.

“Mi diris ‘en la kamparon,’ sed ŝi aspektis kvazaŭ ŝi scias,” respondis Haroldo ĝenete.

Vilhelmo Price, kiu aŭskultis, ekdiris, “Mi estas feliĉa ke mi ne havas fratinon. Sed ni devas ion fari, malhelpi ke la knabinoj eltrovu ion pri niaj agoj.”