Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Jes, sed mi pripensis uzi ĝin kiel kaŝilon,” respondis Jaĉjo.

“Ni kunportu paperajn saketojn. Ni povos plenigi ilin per sablo kaj rapide fari sablonubon,” proponis Alfredo Baker.

Ĉi tio estas akceptita. La diskutado daŭris, sed ili ne decidis la ĉefan aferon, nome, kiu estos la ĉefo. Georgo Robertson proponis elekton per voĉdonado, sed kiel Keneto Hall elmontris, tio ne estigos spiriton de unueco. Estis decidite, ke oni pripensos la aferon post la naĝado.

En la knabina ludejo estis kolereto pri la laviga ordono. Ili estis preskaŭ forgesintaj la rendevuon de la Gordonanoj kaj la Triganoj.

Iom post la fino de la ludotempo virino eniris la ĉambron kaj diris al Fraŭlino Burdon, “Mi estas Sinjorino Colstone.”

“Sidigu vin sur mian seĝon,” diris Fraŭlino Burdon.

“Ne, dankon. Mi restos stara.”

“Kiel vi volas. Nu pro kio vi ĉi tien venis?”

“Hieraŭ, posttagmeze, mi trovis unu el miaj gekokoj mortinta pro rompita kolo. Mi kredas ke junulo faris tion. Niaj kamparaj geknaboj estis en la lernejo.”

“Kiam okazis ĉi tio?”

“Proksimume je la dua tridek.”

“Ni estis tiam sur la monteto. Sed ho! Niaj du subsepjaruloj estis nek kun ni nek en la lernejo tiutempe, ĉar ili rifuzis instruiĝi se iliaj gefratoj ne instruiĝas. Johanino, enkonduku vian fratinon kaj Davidon,” diris Fraŭlino Burdon.

La elurbigitoj interesiĝis pri la afero, precipe la idaroj Harris kaj Baker. Anno kaj Davido eniris. Fraŭlino Burdon simpatie demandis, “Ĉu vi mortigis kokon hieraŭ?”

“Ho! jes,” li diris fiere. “Ĝi atakis nin, sed mi savis Annon.” Tiam li aldonis malgajete, “Mi nur intencis forpeli ĝin, sed mia bastono trafis ĝian kolon.” Dum ĉi tiu tempo, la intereso estis ĝenerala kaj kreskanta. Tiom multe kiel la ceterajn, ĝi surprizis la aliajn gefratojn Baker kaj Harris.