Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne povas prokrasti elekti estron por batalado.” Ĉiuj bone sciis tion, sed tamen estis koleretigitaj kiam Haroldo elmontris ĝin. Aŭdiĝis krioj de ‘Vilĉjo’ kaj ‘Jaĉjo.’ Haroldo brake signis por silento.

“Ni jam tute venkiĝis de la Trig-anoj pro tio,” diris li. “Mi proponis ke ni elektu estraron de tri homoj kaj komandanton por batalo.”

“Kaj profesian babiliston,” aldonis Rikardo Harris moke.

“Ni elektu batalestron per voĉdonado, kiel ni faris en Londono,” proponis Alano Hawkins. Estis konsento.

Oni nomis Jaĉjon kaj Vilhelmon, kaj la voĉdonado estis ĉi tiu:–

Por Jaĉjo Por Vilhelmo
Roberto Thompson Miĥaĉjo Rafferty
Ronaldo Thompson Alfredo Baker
Rikardo Harris Johano Baker
Frederiko Harris Keneto Hall
Alano Hawkins Edvino Smith
Georgo Robertson

Haroldo, antaŭ ol voĉdoni, diris “Mi voĉdonos por Vilhelmo se vi ne promesos elekti tri helpistojn al la batalestro.” Vilhelmo kaj Miĥaĉjo subtenis la ideon, tial Jaĉjo kaj Rikardo konsentis. Haroldo tiam voĉdonis por Jaĉjo.

“Mi proponas ke ni ĉiuj havu pecon de papero, sur kiu ni skribu niajn elektojn,” diris Haroldo.

“Ĉu iu elektu sin?” demandis Jaĉjo.

“Ne,” diris Haroldo kaj aliaj.

Fine ili elektis Roberton Thompson, Vilhelmon Price kaj Alanon Hawkins. La lasta estis surpriza, sed por li voĉdonis kelkaj el la plijunaj knaboj, Jaĉjo, kaj Rikardo Harris.

Ĉar la voĉdonado estis preskaŭ sekreta, la malpli junaj knaboj ne povis devigi siajn pli junajn fratojn ilin sekvi. Neniu voĉdonis por Haroldo, ĉar li ne povis bone batali, kaj ĉefe ĉar li serĉis regpovon sen zorgi pri la grupo kiel tuto. Efektive estis li, kiu plej zorgis kaj klopodis por la grupo sen zorgo pri si mem, ĉar li konstatis ke la grupo ne unuiĝos se