Paĝo:Pola Esperantisto - Februaro 1934.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sub ŝirmo de naciecemo — nutras en vi mem la fajreron de esperado, ke tamen ĉio ĉi pasos iam kaj reaperos la objektivaj cirkonstancoj, en kiuj Zamenhofa standardo la pura, senmakula, libere disruliĝos al la ekstero, kiel esprimo de la interna ideo. Sed ve, miloble ve al vi, kiuj ekpuŝile de la naci-aĉanaro nun mem kunpuŝas aliajn — en la nomo de Esperanto! Al tiuj mi vokas: lasu, demetu, foriĝu de la esperanta movado, kiu 46 jarojn baraktas ĝuste kontraŭ ĉia tronaciemo kontraŭ ĉia persekuto al proksimuloj, kaŭzita sole de ilia „fremdeco“, kontraŭ ĉia barbareco kaj malindeco. Se tio estas la celo de venko de Esperanto, ke la mondo ĝis nun dividita en lingvajn apartaĵojn, nun posedu unu, komunan lingvon de — barbaroj, kial peni, kial labori?

La rezultoj de tia „samdirektiĝo“ jam montriĝas. En la nuna, nova laborsezono la Dresdena grupo komunikas per „Heroldo“, ke al ĝia kurso aliĝis — 9 (naŭ!) personoj…

Kiel vi argumentas nun en prelegoj pri Esperanto? Ke Esperanto servas al refuto de la terorinformoj? Via „samdirektiĝo“ estas la plej terura propagando kontraŭ via malfeliĉa lando…

Dr. Leopold Dreher.
La mondo atentu!
De I. Lejzerowicz.

Miaj lastaj du artikoloj, aperintaj en „Pola Esperantisto“, elvokis tre fortan intereriĝon en multaj esperanto-rondoj de en- kaj eksterlando. El diversaj landoj de Eŭropo, inkl. Germanujo, kaj Azio mi ricevis grandan nombron da leteroj, kies aŭtoroj ĉiuj senescepte esprimas sian aprobon kaj konsenton pri la ideoj de ni esprimitaj. Tiuj leteroj estas por mi vera kuraĝigo en mia decida batalo kontraŭ la hidro de barbareco, kiu lastatempe penas penetri ankaŭ nian movadon — ili pruvas al ni, ke ne ĉio jam estas perdita en la verda anaro, ke ekzistas ankoraŭ profundaj sentoj de humaneco kaj klara konscio de homeco inter la esperantistoj, kiuj — ni varme esperas tion — ne lasos fali la verdan standardon en momentoj tiom krizaj, kiel la nunaj.

Kiam ni antaŭ la kongreso en Kolonjo alarmis ĉe la instancoj de nia movado, atentigante je la kompromitego, kiu minacas nin se la kongreso en Kolonjo okazos; kiam ni alarmis, ke universala kongreso ne povas okazi en lando, kie furiozas plej malnobla reakcio, vandaleco kaj