Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tagmanĝo mi ankoraŭ iel pasigis la tempon, interparolante kun la vilaĝestro, inspektante la laborojn aŭ vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskiĝi, mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi en la ŝrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi. Ĉiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna, estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis. Mi eĉ komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ĝi mi havis kapdoloron, kaj, malkaŝdire, mi ektimis fariĝi drinkulo pro malĝojo t. e. plej malĝojiga drinkulo, kies multegajn ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.

Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du aŭ tri „malĝojigaj”, kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco estis pli tolerebla. Fine, mi decidis enlitiĝi kiel eble plej frue kaj tagmanĝi kiel eble plej malfrue; tiamaniere mi mallongigis la vesperojn kaj plilongigis la tagojn, kaj trovis, ke tio estas bona.

Kvar verstojn[1] de mi sin trovis riĉa bieno, apartenanta al grafino B.; sed tie loĝis nur bienadministranto, kaj la grafino estis vizitinta

sian posedaĵon nur unu fojon, en la unua jaro

  1. 1 versto = 1,07 kilom. — (Rimarko de la tradukinto.)