— Jen kiel: multfoje, ekvidinte muŝon sidantan sur muro… Vi ridas, grafino? Je Dio, ĝi estas vero… Ekvidinte muŝon, li kutimis krii: „Kozĉjo, pistolon!” Kozĉjo alportas ŝargitan pistolon, — paf! kaj la muŝo estas enpremita en la muron!
— Estas mirinde! — diris la grafo: — kaj lia nomo?
— Silvio.
— Silvio! — ekkriis la grafo, forsaltante el sia seĝo; — ĉu vi konis Silvion?
— Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi havas neniun sciigon pri li. Ĉu via grafa moŝto ankaŭ lin konis?
— Ho, jes, mi lin bone konis. Ĉu li ne rakontis al vi pri iu strangega okazintaĵo?
— Ĉu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu diboĉulo?
Ĉu li ne diris al vi la nomon de tiu diboĉulo?
— Ne, sinjoro… Ha, via grafa moŝto! — mi daŭrigis divenante la veron — pardonu… mi ne sciis… ĉu eble vi?…
— Mi mem, — respondis la grafo kun ekstrema emocio; — kaj la trapafita pentraĵo estas rememoraĵo pri nia lasta renkonto.
— Ho, mia kara, — diris la grafino: pro Dio, ne rakontu; al mi estos terure tion aŭskulti.