Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I.

Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea oficiro estas konata. Matene — ekzercoj, rajdejo; tagmanĝo — ĉe la regimentestro aŭ en hebrea restoracio; vespere — punĉo kaj kartludo. En X. estis neniu gastigema familio, nek eĉ unu fianĉaĝa fraŭlino; ni kunvenadis unu ĉe alia, kie ni vidis nenion krom niaj uniformoj.

Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco donis al li multajn prerogativojn kontraŭ ni; krome, lia kutima malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan influon sur niaj junaj mensoj. Ia mistero ĉirkaŭis lian sorton; laŭŝajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li estis husaro kaj eĉ servis sukcese; neniu sciis la kaŭzon, kiu estis instiginta lin eksiĝi kaj ekloĝi en mizera urbeto, kie li vivis malriĉe kaj samtempe malŝpareme; li ĉiam iris piede, ortis eluzitan nigran redingoton, sed havis ĉiam pretan manĝotablon por la oficiroj de nia regimento. Verdire, lia tagmanĝo konsistis el du ĝis tri manĝoj, preparitaj de eks-soldato, sed ĉampanvino fluis