Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li ordonis doni kartojn, elŝutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel banktenanto. Ni lin ĉirkaŭis kaj komencis la ludon. Silvio dum kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon aŭ enskribis la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis lin mastri laŭ sia maniero. Sed meze de ni sin trovis oficiro, antaŭ ne longe veninta al nia regimento. Ludante, li pro distreco fleksis superfluan kartangulon. Silvio prenis kreton kaj egaligis la kalkulon laŭ sia kutimo. La oficiro, opiniante, ke li eraris, komencis klarigojn. Silvio silente daŭrigis ĵeti la kartojn. La oficiro, senpacienciĝinte, prenis broseton kaj forviŝis tion, kio al li ŝajnis malĝuste skribita. Silvio prenis kreton kaj enskribis denove. La oficiro, ekscitita per vino, kartludo kaj rido de la kamaradoj, opiniis sin grave ofendita kaj, furioziĝinte, ekkaptis de la tablo kupran kandelingon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Silvion, kiu apenaŭ havis tempon por forkliniĝi de la frapo. Ni konfuzegiĝis. Silvio ekstaris, tute pala pro kolero, kaj kun flamantaj okuloj diris: „Sinjoro, bonvolu foriri kaj danku Dion, ke ĝi okazis en mia hejmo”.

Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo, kiamaniere