Paĝo:Schulhof, Hankel - Kion la vivo alportis, 1911.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

timas la danĝeron de la novaĵo, kuraĝe ili sin profundiĝas en la nekonatan vastaĵon.

Emocio fariĝas entuziasmo, entuziasmo naskas infanon: la poezion. Granda epoko sen poezio ne estas imaginebla.

Nia esperantista movado estas granda epoko, ĝi estas unu el la maloftaj, novaj okazintaĵoj de nia homa evolucio. Tial, ekaperinte, ĝi vekis poezion. Ĝia genia elpensinto esprimis sian grandan emocion per versaĵo; kiu Esperantisto ne konas kaj ne simpatias kun la ekĝemo: »Ho, mia kor’?« Ses modelajn ekzemplojn Dro Zamenhof aldonis al sia »Plena lernolibro« de 1887. Nur unu el ili, la letero, estas prozaĵo, la kvin aliaj havas altan stilon, riman kaj senriman. Sen beleco lingvo ne povas vivi, sen floro ne fariĝas frukto.

La homo ne nur bezonas prozon, li ankaŭ bezonas poezion. Poezio estas la forta flugilo, kiu alkondukos nian Esperanton al la venko.

Marie Hankel.