Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Februaro 1924.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Oni kondamnos ŝin… Ĉu ŝi dolĉaĵon en la vivo gustumis?… Ne…

Kaj hele en la cerbo, samkiel en la okuloj, la sulketo maljuneca sur la junaj lipoj de la filino…

— Filineto…

Ektremis la manoj. K-rrak…

— Pri kio nur tiu ĉi homo pensas? Jen do, li frakasis plenan pladon. Kaj tie la sinjoro, al kiu li servas, plendas. Kial, li diras, tiaspeculoj estas tenataj… Tro longe atendi li devas, li diras. Insultas li!

Kraĉas la bufedisto. Piedfrapas. Sed Suslov ne vidas lin. Tamen la memorigo pri la sinjoro ekvipis.

— Ha, tiu ĉi “mazagra-an“… La venton li tie balancas…

Kolerego, kian li sentis neniam dum la tuta ĉeno da travivitaj jaroj, en la kapon ekbatis. Li turniĝis, puŝis iun ne vidinte — kaj direktis sin al la manĝejo el la bufedejo. Sed per sia forta mano ekkaptis lian kolumon Timoteo Vasiljeviĉ kaj forĵetis lin de la pordo reen.

Ha, ankoraŭ tiu ĉi, diablo glata! Ornamo de la kafejo. Kun du georgoj[1] sur la brusto. Invalido honora kun invalideco de la okuloj kaŝita…

— Kion vi jen, kamparanaĵo[1] mallerta? Al mi la kalon vi piedpremas? Tian favaĵon[2] ne nur por servi al la sinjoroj, eĉ en kuirejon allasi oni ne devas!

Al Kolĉak en vagono ĝis Omsko li servis, ĉu sekve moŝto li estas? Piksiĝis li per bova rigardo, spirblovas. Kvazaŭ sanktan ikonon en la kafejo oni lin montras. De mem Kolĉak paperaĵon li posedas.

Ekŝiris Suslov la kolumon el la fortikaj fingroj, liberiĝis. Sed posten ne turnis sin. Kaj alsalte sur Timoteon Vasiljeviĉ.

— Sed ĉu viaj kaloj estas en preĝejo sanktigitaj? Al Kolĉak postaĵon per tuko vi viŝis, do super ĉiuj homoj estro vi estas? Tiel do estas vi moŝto? Ha? Kraĉi mi volas sur vin ankaŭ eĉ kun Kolĉak via!…

Timoteon Vasiljeviĉ pro mirego eĉ kvazaŭ io malantaŭen ĵetis. Li movis paŝon kaj rekonsciiĝis. Ekkriegis:

— Ha, vi la superan reganton makulas? Invitu tien ĉi la deĵorantan oficiron! Invitu! Ia kanajlo atencas la personon! Mi pe-etas inviti la deĵorantan oficiron!

Semmaskiĝo plena. Nu, nun jam ĉio estas indiferenta! Macedona eksvingis kaj kun granda, subite aperinta ĝojo batis pezplenan ekfrapon super dekstra parto de flavruĝaj lipharoj:

— De l’ kanajlo kaj al la persono! Ricevu!

  1. 1,0 1,1 Kruco de S. Georgo — kvargrada cara ordeno por la milita kuraĝo.
  2. Intence uzita de la tradukinto anst. “ulo“ por substreki la malŝatan rilaton kvazaŭ ne al homo, sed al objekto.