Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Januaro 1924.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed ĉie, kie estas sufiĉa sunvarmo, oni preferas la subakvan maceradon, t. e. oni mergas[1] la linon kaj la kanabon en fosaĵojn, plenigitajn per de la suno pli — malpli varmigita akvo. Per tiu metodo oni preparas la belegajn italajn kanabfibraĵojn de Bologna kaj de Napoli, kiel ankaŭ la famegajn linfibrojn de Belgio kaj Flandrio; kaj tian metodon oni penis industriigi kiel dirite.

Sed kiamaniere oni industriigis ĝin?

Unuatempe oni starigis fabrikejojn, enhavantajn (krom la tuta maŝinaro por la en- kaj el-mergadoj, por la lavado, por la sekigado kaj por la posta prilaborado de la tekseblaĵo) grandajn varmigeblajn cementajn kuvojn. En ĉi tiujn oni enmetas jam varmigitan, nefluantan aŭ fluantan, akvon kune kun la macerendaj trunketoj, kiuj, maceriĝinte, estas maŝine aŭ mane prilaborataj per la suprecitita ilaro. Tiuj metodoj estas: la tre malnova de Schenk, kaj la modernaj de Feuillette kaj de Schneider[2] — (t. n. kanalmacerado).

Sed tiu macerado en la industriaj kuvoj, krom ofte sufiĉa longdaŭro, ne estas tiel regula kaj unuforma, kiel en la kamparaj fosaĵoj: Kial tio? La kialon ni nur tiam komprenos, kiam mi estos iomete parolinta pri la agranta kaŭzo de la kampara macerado.

Jam de post multaj jaroj estis pruvite, ke la macerado estas fermentado, konsistanta el promikroba solvo de la gluantaj, t. n. pektinoj substancoj, sed longe oni bataladis pri la demando, kiuj mikroboj igas tiun solvon. Unuatempe oni opiniis, ke tiuj estas amilobakterioj, sed poste oni pruvis ke, kiam ili estas efektive izolitaj, ili estas tute nemacerigaj. Vere malgluigaj estas, male, iuj aerobaj baciloj (bacillus asterosporus, bacillus Comesii k. t. p.), preskaŭ neniam troveblaj en la kamparaj macerejoj, sed kies agado estis industriigita. Ilia malgluado estas tamen tute malsama ol la vera kamparfosaĵa macerado, de kiu mi distingigis ĝin per la nomo “pseŭdomacerado“; kaj la “pseŭdomacerita“ fibraĵo, malhelkolora kaj malfleksebla, estas laborebla nur post forta mekanika lavado, kiu ne sufiĉas tamen por egaligi ĝin al la vere “macerita“.

Kio kaŭzas do la veran maceradon?

Nur post longa penado mi sukcesis dum vintro 1916 eltrovi kaj izoligi la solan ĝis nun konatan vere macerigan mikroban, t. e. novspecan bacilon, kiun mi nomis bacillus felsineus (de Félsina, malnova nomo de l’itala urbo Bologna, kiel mi unuafoje trovis tiun mikrobon). La igata de ĝi macerado estas tute sama, kiel la kamparfosaĵa. Tiu mikrobo estas trovebla en la koto de tiuj fosaĵoj, kiel ankaŭ sur ĉiuj aĵoj, kontaktintaj kun la maceritaj fibraĵoj, eĉ sur la fibraĵoj mem, dum ĝi malestas ekz. en la koto de nemacerejaj fosaĵoj.

Nur uzante bacillus felsineus, do, ni povas efektive industriigi la veran maceradon. Sed, kiamaniere ni uzas la mikrobojn por la industria macerado? Ĝenerale, la uzmaniero konsistas el aldono de la agontaj malgrandestaĵoj en la macerejajn kuvojn, kie oni starigas poste, daŭrigante dum la tuta maceradtempo, la plej bonajn kondiĉojn por la multobliĝo kaj por la

agado de la enmetitaj mikroboj. Tial, se ni uzas, ekz., pseŭdomacerigaĵojn,

  1. Mergi — meti tute en likvaĵo (laŭ Ch. Verax).
  2. Elparolu: Ŝenk, Feljet kaj Ŝnajder.