Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1925.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj lia pliaĝa frato, la kavaliro de l’ ordeno, elprenas ĉiujn ŝparaĵojn, ruĝiĝas kaj pretas disŝiriĝi, aĉetante ĉi paperaĉojn.

Kiu estis tiu generalo Hondures? Hondures estas naskita de genia poeto, de Petro Mokel, naskita hieraŭ nokte… Tss! Sed neniu Hondures ekzistas. Ekzistas mito kaj aĉetado de akcioj. La telegramoj el Meksiko kaj Londono estas verkitaj rapidece de la sekretario de s-ro Aŭgusto Terlink.

Ha, tiu ĉi bona onklo Hondures manĝigos multajn! Antaŭ ĉio Aŭguston Terlink mem. Temas kompreneble ne pri la fazanoj.

Tie ĉi estas enmiksita la koro!

Se la vetaĵo estas — Meksiko kaj Plateno, do la gajno estas… Ao, hindino el muzik-halo, kiu kisas serpentojn kaj silentas, Ao, longvizaĝa Ao kun la koloro de fulmanta mateniĝo, kun la mamo bruneta kaj malĝoja, la amatino de Stefano Terlink — frato de Aŭgusto.

Belega Ao!

Kaptante akci-pecojn de “Meksiko-Plateno“, Aŭgusto kvazaŭ estis proksimiganta al siaj ŝveletintaj vangoj tiujn ĉi fruktojn de paradizo.

Generalo Hondures, la elpensita generalo, la nevidebla gvidanto de la ŝvitantaj makleristoj, por la kavaliro de “Leopold-ordeno“ samsignifis kun la muta hindino Ao!

Tiel opiniis s-ro Aŭgusto Terlink. Li estis trankvila kiel kinoreĝisoro, organizinta mond-renverson.

La batalo postulis ne nur kuraĝon, sed ankaŭ saĝoruzon, ŝajnigitan apation.

Dum tuta horo agoniintaj akcioj “Meksiko-Plateno“ rekonsciiĝis, eĉ ekprovis afektece pufiĝi.

La kreto skribis — “385“.

Tiam do s-ro Aŭgusto Terlink faris la ruzaĵon! Li ŝajnigis, ke la mamojn de Ao li tute ne bezonas.

Ĉu ne sufiĉas knabinoj en Bruselo?

Kvazaŭ tranĉeo antaŭ atako, mallaŭtiĝis la kafejo “La Borso“.

Meze de la silento peze knaris la koro de l’ ordena kavaliro. Ĉiu minuto de pacienco estis alportanta milojn da frankoj.

La akcioj “Meksiko-Plateno“ estis publike mortantaj. Aŭdinte la prezon “180“, s-ro Aŭgusto Terlink ne eltenis. Li leviĝis:

— Aĉetu 120 po 180!

Je 15 metroj de la venkinto sidis la venkinto.

La sama kafejo. La samaj manieroj, la sama nomo — Terlink, Terlink la malpliaĝa, Stefano Terlink, tiu, kies saĝo estas de ĉiuj taksita, ti-kiu havas la hindinon el muzik-halo.

— Ha-ha-ha! La malsaĝulo Stefano! Li ekkredis je generalo Hondures! Li ne pripensis, ke la anarkio kaj la fiasko — ĉio ĉi estas la elpensaĵoj de ruza Mokel! Li forvendis ĉiujn akciojn “Meksiko-Plateno“.