Paĝo:Sennacieca Revuo - Decembro 1921-Januaro 1922.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

evolucio kaj envivrestado de tiu tradicio, kies sekvo estis, ke la okuloj de la homoj estis fiksataj preskaŭ ĉiam posten, kvazaŭ ili havus siajn okulojn ne en la vizaĝo sed malantaŭe en la kranio. Ĉiuj iliaj pensoj kaj sentoj sin direktis al la estinteco kaj pro ĝi ili timegadis ĉion novan, kio eĉ je nuancoj estas ofendinte tiun animan unuecon de la raso. Tamen la revolucio estas pli antikva ol la vivo mem. Ĉu ne la tero estis la unua revoluciulo, kiam ĝi elŝiris sin el la suno kaj akceptis la riskon de milionoj de danĝeroj de la vivo libera, sola kaj forlasita en la glacia spaco? Kaj revoluciulo estis la homo, kiam li elperfortis sin el la tradicioj miliardjaraj de la besta vivado por komenci sian fatalan luktadon por fariĝi homo. Kaj ĉiu, kiu revas estas revoluciulo.

Tia revoluciulo estis ankaŭ mia patrino. Koncerne eksteraĵojn ŝi estis tute burĝino. Nur kiam en printempo ŝi travagadis kun mi la kampojn de tagiĝo ĝis vesperiĝo kaj el ŝia animo elŝiriĝis tiuj harmonioj tiuj rapsodaj improvizaĝoj kiel floro metita sur fenestron kadritan ŝutante siajn kalikerojn sur la trotuaron, kaj kiam sentante nek malsaton nek soifon ni flugetadis tien kaj reen apenaŭ tuŝante la teron, kaj kiam poste vespere falinte liten ŝi altiris min al si kaj ĉirkaŭprenis kun tia forto, ke mi ekkriis tiam ŝi edukis min, tiam ŝi edukis min revoluciulo. Ĉu ne, vi ridetas pri tio? Mi, la grafa servisto kiel revoluciulo! Sed tamen, kredu al mi pulvo restas pulvo eĉ mil jarojn se ĝin ne tuŝas fajro! Mi scias vian kontraŭdiron: ĉu la ĉielo ne havas sufiĉe da fulmoj por ĝin bruligi? Se, jes, ĝi havas kaj kelkafoje ĝi ekbatatas min,