Paĝo:Sennaciulo - 7 Majo 1925.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Rezolucio pri Lancucki, Pola Parlament- ano, kaj gvidanto de la Fervojaj Laboristoj (sendita de Laborista Esperanto-Klubo, London, -al la pola ambasadoro en London, la ministroj de justeco kaj de eksteraj aferoj en Varsovio). La Laborista Esperanto Klubo (Londono) atente sekvis la juĝon kontraŭ kamarado. Lancucki, Parlamentano el la laborista klaso kaj gvidanto de la Fervojaj laboristoj, akuzata je perfido kontraŭ la ŝtato, protestas kontraŭ tiu ĉi persekutado en la nomo de la Brita Laborista klaso, kaj postulas lian tujan liber- igon el malliberejo. Ni protestas plie kontraŭ la ago de la Pola Registaro kiu rifuzas, ke Brita advokato prizorgu lian defendon kaj postulas, ke tiu ĉi rifuzo estu retirata kaj, ke Brita advokato estu permesata veturi al Pollando. E. Edwards Prezidanto de kunveno. RECENZO o: Gazetoj ' Represis artik. el S.: Pravda, Plzen, 31. 3., Japan-sov. traktato (S. 24), A Internacional, Lisboa, 4. 4., faŝismo en Bulg. (S. 25), A. Vildg, Targu-Mure$ŝ, 4. 4., Kaŭĉ. imper. (S. 13). Le Journal du Peuple, Paris, 11. 4., Let. el Argent. (S.23). Hung. tabeloj (S.24) [ne menciis deven]. Socialista, Praha, 28. 3. klasjust.en Germ. i: - «Enpresis div. notojn: Molodoj Proletarij, Kiev, 1. 4. art. pri esp. kaj junularo, Le Semeur du Norm., Caĉn, 8. 4., recenzo de Lanty-broŝuro, El Socialista, Madrid, 31. 3., bona art. pri SAT.



SENNACIULO Homaro, I. kajero. Neabonebla, nur aĉet- ebla; specimeno 1 resp.- kupono, 50 spec. 5 sv.fr. Adr. Julio Mangada Rosenorn, (Glo- rieta de Bilbao, 5. Madrid, Hisp. Enhavas sur 20 paĝ. de form. 10/,X15 cm. deklaracion pri “homaranismo“ kaj kelkajn literaturajn fragmentojn. La celo de la kajeroj estas, propagandi homaranismon, la religian ideon de Zamenhof.


SAT je servo de Scienco Mi laboras en mia kemia-mikrobiologa laboratorio pri rapida evoluigo de grena fungo “Fusarium“, kiu estas kaŭzo de grava malutilo en kampa mastrumado. Ĝi tre malgrandigas kvanton da semoj de sekalo, aveno, tritiko, lino, ktp. En 1923 la domaĝo estis 40 milion. pudoj (1 pudo == 16 kg). Tiu-ĉi fungo tre interesas min pro sia malkonstanteco en ekstera formo, strukturo kaj grando de siaj semoj (konidioj). Mi opinias, ke tiuj diversaĵoj estos pli gran- daj se mi prenas la fungon el diversaj landoj. Mi ne sukcesis per framca kaj germana lingvoj.: Mi tre petas ĉiulandajn kamaradojn 1. sendi al mi 10—20 gramojn da ĉiu el jenaj semgrenoj: sekalo, tritiko, aveno, lino| 2. rilatigi min kun mikrobologia aŭ mikologia aŭ fitopatologia laboratorio de via urbo aŭ regiono


T 3. informi min ĉu oni povus ricevi natursciencan literaturon el via lando (speciale botanikan, fitopatologan, mi- kologan, mikrobiologan kaj similajn ĵurnalojn, revuojn, verkojn) kaj kion mi devas fari por Ĝin ricevi (abon- pago ktp... .). Miaj kamaradoj fitopatologoj diras, ke ili forte dubas, ke “el mia esperantista entrepreno“ estos io reala. lli opinias, ke per esperanto scienca laboristo nenion povas atingi. Mi pensas ion alian kaj estos tre oja se mi ricevos iom “realan“ respondĝn. f sendi M. S. Dunin, ul. Gefcena d. 14 A, kv. 21' Moskvo (Ruslando). V. Kongreso de SAT Wien, 11.—15, aŭgusto 1925 3. komuniko La k-doj V. Krstulovitz kaj M. Gattyan (Wien) estas ankaŭ membroj de la K. K.


Kongresadreso. )os. Slezak, Wien XX., Ospelg. 34/25. Kongreskotizo. La simpla membrokotizo de SAT por la diversaj landoj. Senlaboruloj, post atestita senlaboreco, pagas la duonon. Pago: per naciaj monbiletoj en registrita detero. Aliĝo: Validaj estas nur aliĝoj akompan- ataj de la kotizo. La aliĝilon tekstu legeble Jaŭ jena ordo: 1) familia nomo, 2) antaŭnomo, 3) aĝo, 4) profesio, 5) strato kaj n-o, 6) urbo 7) provinco, 8) lando,9) SAT-membromatrikulo”

oj|.. ŝ Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

G. Brojdo (Daŭrigo)

En Kaŭkazo dum la cara epoko ni ob- servas la naciecajn interrilatojn inter ar- menoj kaj tataroj, kiu estas respegulo de la konkurado, batalo inter la armena kaj ja naskiĝanta tatara burĝaro. Kun akriĝo de- tiu ĉi batalo ĝi transformiĝas en ŝo- vinismon, lasantan neniun proksimiĝon inter armenoj kaj tataroj, kaj en la plej akraj momentoj la burĝaro venigas ĝis la senpera sanga interpuŝiĝo inter ambaŭ nacioj. “La ambaŭ flankoj efektivigas la. ofensivan naciecan politikon. Sed antaŭ la grandrusa nacia burĝaro, posedanta pli potencan kapitalon, armita per ŝtata apa- rato kaj armeo, la armena kaj ankaŭ la tatara burĝaro efektivigas la politikon de defenda naciismo, naciismo de malfido, enfermiteco kaj foriĝeco. Paralele al pe- netrado de grandrusa kapitalo, kaj sekve, de burĝaro kaj de ĝiaj komizoj, ĝiaj ar- meoj ktp. en Turkestanon, la juna uzbeka burĝaro enfermiĝas en la komplikan sis- temon de defenda naciismo. Cio. sia, “pacia“: lernejo, moroj ĝis kostumo, spe- ciala ĉapo (tjubetĉjka) sur la kapo— estas rimedo por konservi la “nacian vizaĝon“, t. e. la sola rimedo kontraŭmeti al la ofensivanta grandrusa kapitalo en- fermitan “sian“ merkaton kun “siaj“ apar- taj bezonoj. La ofensivanta grandrusa kapitalo renkontas tiom fortan reziston,

| ke ĝi estas devigata konkiri la merkaton per la ĉirkaŭvojaj rimedoj. Paralele kun la tuta vico de senperaj agoj el la sistemo de ofensiva naciismo (okupo de komandantaj postenoj, batalo kontraŭ la organoj de loka memadministro, kulturado de urboj kaj vilaĝoj kun grand- rusa loĝantaro, batalo kontraŭ loka lern- ejo ktp. ktp.) ĝi altiras por kunlaborado la lokan komercan procentegistan burĝ- aron, transformante ĝin en la interestantan aparaton inter la grandrusa kapitalo kaj uzbeka vilaĝo. “En interesoj de tiu Ĉi ekonomia konkirado, la grandrusa burĝaro produktas varojn, kiuj konformas al naciaj gustoj kaj bezonoj (moskva tekstila indus- trio. produktas ŝtofojn kun turkestana desegnaĵo, estas produktataj specialaj tur- kestanaj te-tasoj ktp.). Kiomgrade ambaŭ formoj de naciismo. estas distingaj trajtoj ne de popolo, kiel tion volas montri burĝaj verkistoj, sed rekta respeguliĝo de klasaj interesoj de la burĝaro— tion oni povas vidi sur jena ekzemplo, en kiu la sama burĝaro efektivigas ekonomian ofensivon kontraŭ unu nacio kaj defendas sin kontraŭ eko- nomia ofensivo de la alia. Ĉi-okaze unu sama nacio posedas am- baŭ formojn de naciismo.= Juna tatara kapitalismo en sia inter- puŝiĝo kun la potenca grandrusa burĝaro efektivigas rilate al ĝi politikon de enferm- iĝo, celante konservi ligon kun “sia“ Sed la sama tatara burĝarĝ okupas, rilate al pli malforta uzbeka kapitalo, ofen- sivan politikon, kaj en ĝia agado oni povas trovi ĉiujn elementojn de la poli- tiko, uzata de la. grandrusa burĝaro kon- traŭ la tatara. Tatara komercisto penas okupi en Tur- kestano la komandantajn postenojn, ven- igas kun si tataran mulaon, tataran in- struiston, tataran libron ktp. ktp. La “nacia karaktero“ mem, sur kiu tiom multon bazas la nacia burĝa scienco, estas rekta respegulo de la stato, en kiu estas klasaj interesoj de la burĝaro. Tataro en rusa nacia carepoka lernejo estis karakterizata kiel malkuraĝulo, men- sogulo, ktp. En uzbeka vilaĝo tataro estis karakteriz- ata kiel kuraĝulo, arogulo, premeganto ktp. En ĉi difinoj plene respeguliĝas la esenco de ofensiva naciisma politiko de la grand- rusa burĝaro rilate al la tatara kaj ĉi ties defende-naciisma politiko rilate al la bur- ĝaro grandrusa. Kaj paralele al tio— la ofensive-naci- isma politiko de la tatara burĝaro kon. traŭ la uzbeka kaj la defenda pozicio de ĉi lasta kontraŭ la tatara. Tio, kion burĝa scienco nomas nacia karaktero, estas respeguliĝo de klasaj inter- esoj, kiujn havas burĝaro de iu nacio, kaj de la stato, en kiu estas ĝiaj fortoj en la batalo kontraŭ burĝaro de alia nacio. En unu sama nacio povas kuniĝi du kon-

popolo sur la bazo de unueco de la lin- gvo, kulturo ktp. traŭaj “naciaj karakteroj“. (Daŭrigota.)