Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komencis priskribadi vian eksteraĵon, ŝi fariĝis tre serioza kaj atenta kaj eĉ, interrompinte mian rakonton, postulis de mi la pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio ĉi mi konkludis, ke vi estas kvazaŭ al ŝi konata, kaj, interesita pri tio ĉi, mi eĉ decidis demandi ŝin, de kie ŝi povas vin koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke antaŭ du jaroj ŝi, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco, renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur sin ŝian atenton kaj kiu laŭ sia eksteraĵo estis tre simila al tiu, kian mi priskribis al ŝi vin. Pli mi nenion de ŝi sciiĝis, sed ankaŭ tio ĉi, mi pensas, al vi estos sufiĉe interesa.

Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj kiel agrable mi pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas, pli rapide, kion oni aŭdas ĉe vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel iras viaj okupoj. Mi ĉirkaŭprenas vin,—amanta via amiko A. Siksten.“

Tiu ĉi letero faris efektive ian impreson sur Monbleron. Kiam Ĉielson finis sian tradukon, Leono sidis ankoraŭ iom da tempo en profunda enpenseco, direktinte la okulojn en nedifinitan malproksimaĵon. Fine li ekkonsciiĝis kaj, rimarkinte sur si akran rigardon de sia gasto, tre konfuziĝis kaj ruĝiĝis.

La gasto leviĝis kaj komencis diri adiaŭ.

—Nu kiel, ĉu vi ne volas doni al mi tiun ĉi leteron, se ĝi estas al vi ne bezona?—demandis li kvazaŭ okaze, premante la manon de la kuracisto.

—N—n—e, ĝi restu.... povas esti, ke mi ankaŭ trarigardos ĝin en libera tempo—ekmurmuris tiu ree konfuziĝante.

Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Ĉielson, sed la mastro ĝin ne rimarkis kaj la junaj homoj disiĝis.

Ankoraŭ longe post la eliro de l’ gasto la kuracisto ne povis liberiĝi de ĉirkaŭkaptinta lin revo. Rememoriĝis al li la tempo, pasigita antaŭ du jaroj en Nicco kaj rememoriĝis efektive vidita tie juna fraŭlineto, frapinta lin per sia klasika beleco. Tiun ĉi fraŭlineton li vidis iom da fojoj, akompanatan de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj okuloj