Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaŭ la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj,—la ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono konsistis el homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per konsenta, plena de ravo ĥoro ekkantis la himnon „Espero“ kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al alia, premadis al si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn; multaj tuj tie ĉi butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno—s-ro Marei—siajn oferojn por nia afero.... Elizo kaj Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco, kun ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj tuj tie ĉi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio ĉi estis majesta, levanta spiriton pentraĵo, al kia similan mi ĝis nun ne vidis.... Vespere en tiu ĉi sama salono estis granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c.—sed por vi, mia amiko, la ĉefa konsistas en la sekvanto.

Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo tiel estis konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide superis ĉiujn atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis ŝin kaj kondukadis sian aferon tiel malkaŝite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio tuŝas Karolinon, ŝia konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege enigma. Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta de li kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco de la dua duono de la balo, post la granda internacia