Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

disigitaj gefianĉoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj faru ĉion, kion mi diros al vi....

Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis lin rompi sian obstinecon. Kiam Monblero venis en la bienon de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li forte ekkoleris. Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta „nova posedantino“ la legantoj kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon de Monblero), la antaŭa amo fortege vekiĝis denove, tiom pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin, nun jam estis ne malhelpo, sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili baldaŭ fianĉiĝis, edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj paroj en la mondo.