Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson, sed li ellernis ĝin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis ĉirkaŭita per aŭreolo de grandeco. Farante informiĝojn pri tio, kiel staras en la mondo la afero de Volapük, li baldaŭ eksciis, ke tiu ĉi lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed ke al ĝi aperis forta kaj danĝera konkuranto, senigita de ĉiuj ĝiaj mankoj, ke tiu ĉi nova lingvo aperis ĵus sub la ĉielo de Rusujo, kaj ĝia nomo estas—Esperanto. Ĉielson rapidis kompreneble konatiĝi kun tiu ĉi nova mirindaĵo de la eŭropa civilizacio kaj estis ensorĉita per ĝi. En ĝi li vidis novan epokon de l’ homaro kaj senturne dediĉis sin al la servado de ĝi.

—Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpaŝi al la lingvo de Marso....

Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank’ al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra saĝo, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante ĉian pretekston por transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis, unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo estas tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri ĝia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ kleraj homoj malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p.

Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj.

Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al ĉiuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed