Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj severe observadis plenumon de ĝi—moron salutadi unu alian per la vortoj: „Ĉu vi esperas“?—„Jes, mi esperas.“—ĉe renkonto, kaj: „Esperu“!—„Jes, mi esperos“—anstataŭ adiaŭ. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun ĉi moron, dank’ al kiu ili pli facile proksimiĝis unu kun alia.

Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj.

Pasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj en Eŭropo, dank’ al liaj zorgoj, kreiĝis multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la nombro de esperantistoj altiritaj de li al la afero kalkulis sin jam je dekoj kaj centoj da miloj. Loĝante en nia urbo jam ĉirkaŭ unu jaro, kie li proponadis krei ĉefan esperantan klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la riĉan kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Ĉielson, postulis longedaŭran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis donita en zorgadon al sia kunloĝanto, varma esperantisto Siksten. Sed en tiu ĉi fojo Ĉielson faris grandan maltrafon, ĉar tiu ĉi elekto montriĝis tute ne prospera. La afero de l’ propagando ne sole ne moviĝis antaŭen, sed eĉ Monblero kun grandiĝanta malpacienco aŭskultadis la longajn parolojn de sia kunloĝanto kaj anstataŭ respondo silente malproksimiĝadis sian ĉambron....

Kaj jen nun tiu ĉi granda esperantisto vizitis nian kuraciston.

La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambaŭ interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Ĉielson demandis Monbleron, ĉu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu ĝis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo.

—Tie ĉi estas io—montris la mastro malpene per mano la malkovritan leteron, kuŝantan sur la tablo,—kia strangulo, li persekutas min eĉ nun kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation.... Mi eĉ ne legis ĝin.... mi ne volas.

La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis eĉ, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn.