Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
IV

disvolviĝo kaj altrudi al li la infanecan pensmanieron. Jen prezentiĝas la malfacileco de la problemo:

a) la graveco de la senpera metodo kaj b) gia aplikado al plenkreskuloj sen iuj ajn iloj laŭ granda gradigo por ne lacigi la lernanton, Tial estis ĉiam konsiderate, kiamaniere efektivigi la lecionon antaŭ plenkreskuloj, por ke ĉiu vorto estu komprenata sen tradukado. Ĉiu rimarkos, instruante laŭ tiu ĉi libro kiagrade la celo estis atingita. Pere de objektoj, kiuj troviĝas en ĉiu ĉambro, tono, simpla gesto aŭ movo estas klarigataj diversaj komprenajoj en la komencaj lecionoj kaj poste ĉiu vorto estas komprenebla pere de antaŭaj, jam klarigitaj, en formo de simplaj frazoj, demandoj kaj respondoj.

Por ilustri la sistemon mi mencios, ke la vortoj „iras” „sidas” kaj „staras” troviĝas en la tria leciono, dume la vorto „kuŝas” estas unuafoje en la naŭa leciono, ĉar agado de „kuŝado” (temas pri homo) estus ridinda, se ĝi realiĝus dum la leciono antaŭ la lernantoj kaj tial gi estis lokita en pli malfrua leciono, por ke ĝi povu esti klarigata pere de aliaj vortoj esperantaj antaŭe ellernitaj.

Koncerne la rakontojn estas atentiginde, ke malgraŭ ilia senco, kiu ne ĉiam estas konforma al la intelektaj postuloj de la plenaĝulo, ili tamen prezentas certan legindaĵon rilate ilian humoran aŭ legendan enhavon. Doni al la komencanto literaturaĵon en la plena senco de l’vorto estas sensencaĵo pedagogia, ĉar la lernanto ne venkos tiam la lingvajn malfacilaĵojn kaj ĉiuj penadoj por komprenigi senpere la vortojn kaj akiri lingvan profiton estos senrezultaj.