Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kia gazeto estas tio ? Tio estas hebrea gazeto.

Kia gazeto estas tio ? Tio estas pola gazeto. Kio gazeto estas tio? Tio estas ankaŭ pola gazeto Kia libro estas tio? Tio estas germana libro. Kia libro estas tio? Tio estas ankaŭ germana libro.

Jen plumo. La homo skribas per kreto. La homo skribas ankaŭ per plumo. La homo skribas per kreto sur la tabulo. Sur kio skribas la homo per plumo? La homo skribas per plumo sur la papero.

Jen krajono. La homo skribas ankaŭ per krajono. La homo skribas per krajono ankaŭ sur la papero. Per kio skribas la homo sur la tabulo? La homo skribas sur la tabulo per kreto.


sidas, staras, iras, kiu ? kreto, estas, tabulo, skribas, ankaŭ, gazeto,per, plumo, krajono.

-as


IV.

Uno krajono. Du krajonoj. Tri krajonoj. Kvar krajonoj. Kvin krajonoj.

Sur la tablo estas du libroj kaj tri kajeroj. Kiom da plumoj estas sur la tablo? Sur la tablo estas du plumoj. Kiom da libroj estas sur la tablo ? Sur la tablo estas kvar libroj. Kiom da libroj estas sur la seĝo ? Sur la seĝo estas unu libro. Sur la tablo estas kvar libroj, sur la seĝo estas unu libro.

Sur la seĝo estas unu plumo kaj sur la tablo