Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homo legas polan gazeton. Cu legas la homo polan gazeton ? Ne, la homo legas germanan gazeton. Ĉu legas la homo esperantan gazeton? Jes, la homo legas esperantan gazeton? Ĉu legas la homo anglan gazeton? Ne, la homo ne legas anglan gazeton, la homo legas francan gazeton.

La homo legas unu libron. La homo legas du librojn. La homo legas unu libron germanan kaj unu libron polan.

La homo skribas. Kion faras la homo ? La homo skribas. Sur kio skribas la homo? La homo skribas sur la tabulo. Per kio skribas la homo ? La homo skribas per kreto. Kia estas la kreto ? La kreto estas malgranda. Kia estas la tabulo ? La tabulo estas granda. Kion faras la homo ? La homo legas. Kion faras la homo? La homo iras.

Ludoviko, Anno, Teodoro kaj Zofio estas homoj. Ludoviko estas viro, Teodoro estas ankaŭ viro. Ludoviko kaj Teodoro estas viroj. Anno estas virino, Zofio estas ankaŭ virino. Anno kaj Zofio estas virinoj.

Ludoviko estas granda homo. Ernesto ne estas granda. Ernesto estas malgranda. Ernesto estas malgranda infano. Stafano estas pli granda ol Ernesto. Stafano estas knabo. Katarino estas knabino.

En Anglio[1] estas Angloj. En Germanio estas germanoj. Kie estas poloj ? En Polio estas poloj. Kie estas Italoj ? En Italio estas italoj. Ĉu estas germanoj en Polio? Jes, en Polio estas ankaŭ germanoj. Ĉu estas poloj en Germanio ? Jes, en Germanio estas

  1. 1) La uzado de sufikso uj por landnomoj fariĝas arkaika.