Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homo ne parolas france, tiu-ĉi homo parolas esperante.

mano, prenas, rapide, bela, buŝo, parolas, tiu-ĉi, laŭte, kiel? sed.

-e


VII.

La homo iras sur la planko de la muro al la tablo. Kie iras la homo ? La homo iras sur la planko. De kie iras la homo? La homo iras de la muro Kien iras la homo ? La homo iras al la tablo.

La homo prenas per la mano. La homo ankaŭ donas per la mano. La homo donas per la mano kajeron. Sinjoro A. donas kajeron al sinjoro B. Sinjoro B. prenas kajeron de sinjoro A.

Per kio prenas la homo la libron? La homo prenas la libron per la mano. Kion faras la homo? La homo malfermas la libron kaj legas. Per kio fermas La homo la libron ? La homo fermas la libron per la mano. La homo ankaŭ malfermas la libron per la mano.

Pordo. La homo malfermas kaj fermas la pordon per la mano.


Anno kaj Zofio.

Anno donas al Zofio kajeron. Zofio prenas la kajeron kaj diras (parolas); „Dankon !” Zofio prenas