Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

metas la kajeron sur la tablon. Ĉu mi metas la kajeron sur la tablon ? Ne, mi metas la kajeron sur la seĝon. Kiu metas la krajonon sur la libron ? Mi metas la krajonon sur la libron.

Mi prenas la plumon de la benko kaj mi metas ĝin (la plumon) sur la tablon. La plumo estas sur la tablo, ĝi (la plumo) estis sur la benko.

Kion mi faras ? Mi prenas la libron kaj mi metas ĝin (la libron) sur la seĝon. Ĉu mi prenas la libron kaj mi metas ĝin sur la seĝon ? Ne, mi ne prenas la libron kaj mi ne metas ĝin sur la seĝon. Nun mi tion ne faras, antaŭe mi tion faris. Kio estas sur la seĝo nune? Nune estas nenio sur la seĝo. Kiu estas nune sur la seĝo ? Neniu estas nune sur la seĝo. Kio estis antaŭe sur la seĝo? Antaŭe estis la kajero sur la seĝo. Kiu estis antaŭe sur la seĝo ? Mi estis antaŭe sur la seĝo.

Jen estas forno. La virino metas (kien ?) en la fornon karbon kaj lignon. La virino hejtas la fornon per karbo kaj ligno. La karbo estas nigra. Kiam la virino hejtas la fornon, ĝi (la forno) estas varma.

La estanta tempo La estinta tempo.
Mi iras Mi iris
Vi (ci) iras Vi (ci) iris
Li (Ŝi, gi) iras Li (Ŝi, ĝi) iris
Ni iras Ni iris
Vi iras Vi iris
Ili iras Ili iris