Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tas) la fornon somere ? Ne, somere oni ne hejtas la fornon. Vintre oni hejtas la fornon. Vintre estas malvarme ekstere (ne en la ĉambro) kaj en la ĉambro estas varme, ĉar en la ĉambro estas varma forno. Somere estas varme en la ĉambro kaj ankaŭ ekstere.

Jen estas la frunto. Kiam la frunto estas varma, la homo estas malsana. La malsana homo ne iras sur la planko, ne sidas sur la sego, la malsana kuŝas en la lito. (Ĉu staras la libro sur la tablo? Ne, la libro kuŝas sur la tablo). La malsana ne havas forton. Li estas malforta. (Sinjoro A. havas unu libron. S-o B. havas multajn librojn).

Kion faras la homo per la buŝo? La homo parolas per la buŝo. Kion ankoraŭ faras la homo per la buŝo? La homo ankaŭ manĝas kaj trinkas. Kiam la homo nenion manĝas, li estas malforta. Ĉu manĝas la homo viandon ? Jes, la homo manĝas viandon. La vegetaristo ne manĝas viandon. Kion trinkas la homo ? La homo trinkas teon, kafon. La malsana homo trinkas medikamenton. Kiu skribas por la malsana medikamenton ? La kuracisto skribas por la malsana medikamenton.


LA PSIKOLOGIO DE L’INFANO.

La malgranda Teofilo diris al sinjoro A.: „Mi ne havas forton !” Sinjoro A. metis la manon sur la frunton de l‘infano kaj diris: „Via frunto estas varma kaj vi estas malsana”.

En lito kuŝis la malgranda Teofilo. Venis (iris) la kuracisto al la malsana infano, li prenis lian manon kaj diris: „Jes, mia knabo, vi estas malsana." La kuracisto skribis medikamenton. La malgranda